1 | GEN 1:1 | En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron. |
11 | GEN 1:11 | Kaj Dio diris: Kreskigu la tero verdaĵon, herbon, kiu naskas semon, fruktarbon, kiu donas laŭ sia speco frukton, kies semo estas en ĝi mem, sur la tero; kaj fariĝis tiel. |
12 | GEN 1:12 | Kaj la tero elkreskigis verdaĵon, herbon, kiu naskas semon laŭ sia speco, kaj arbon, kiu donas frukton, kies semo estas en ĝi mem laŭ sia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. |
18 | GEN 1:18 | kaj por ke ili regu la tagon kaj la nokton kaj faru diferencon inter la lumo kaj la mallumo. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. |
21 | GEN 1:21 | Kaj Dio kreis la grandajn balenojn, kaj ĉiujn vivajn estaĵojn moviĝantajn, kiujn aperigis la akvo, laŭ ilia speco, kaj ĉiujn flugilhavajn birdojn laŭ ilia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. |
24 | GEN 1:24 | Kaj Dio diris: La tero aperigu vivajn estaĵojn, laŭ ilia speco, brutojn kaj rampaĵojn kaj surterajn bestojn, laŭ ilia speco; kaj fariĝis tiel. |
25 | GEN 1:25 | Kaj Dio kreis la bestojn de la tero, laŭ ilia speco, kaj la brutojn, laŭ ilia speco, kaj ĉiujn rampaĵojn de la tero, laŭ ilia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. |
37 | GEN 2:6 | Sed nebulo leviĝadis de la tero kaj donadis malsekecon al la tuta supraĵo de la tero. |
40 | GEN 2:9 | Kaj Dio la Eternulo elkreskigis el la tero ĉiun arbon ĉarman por la vido kaj bonan por la manĝo, kaj la arbon de vivo en la mezo de la ĝardeno, kaj la arbon de sciado pri bono kaj malbono. |
48 | GEN 2:17 | sed de la arbo de sciado pri bono kaj malbono vi ne manĝu, ĉar en la tago, en kiu vi manĝos de ĝi, vi mortos. |
61 | GEN 3:5 | sed Dio scias, ke en la tago, en kiu vi manĝos ion de ili, malfermiĝos viaj okuloj kaj vi estos kiel Dio, vi scios bonon kaj malbonon. |
63 | GEN 3:7 | Kaj malfermiĝis la okuloj de ili ambaŭ, kaj ili sciiĝis, ke ili estas nudaj; kaj ili kunkudris foliojn de figarbo kaj faris al si zonaĵojn. |
71 | GEN 3:15 | Kaj Mi metos malamikecon inter vi kaj la virino kaj inter via idaro kaj ŝia idaro; ĝi frapados vian kapon, kaj vi pikados ĝian kalkanon. |
72 | GEN 3:16 | Al la virino Li diris: Mi multigos viajn suferojn dum via gravedeco; en doloro vi naskados infanojn; kaj al via viro vi vin tiros, kaj li regos super vi. |
78 | GEN 3:22 | Kaj Dio la Eternulo diris: Jen Adam fariĝis kiel unu el Ni, sciante bonon kaj malbonon; nun eble li etendos sian manon kaj prenos ankaŭ de la arbo de vivo kaj manĝos kaj vivos eterne. |
83 | GEN 4:3 | Kaj post ia tempo fariĝis, ke Kain alportis el la fruktoj de la tero donacoferon al la Eternulo. |
84 | GEN 4:4 | Kaj Habel ankaŭ alportis el la unuenaskitoj de siaj ŝafoj kaj el ilia graso. Kaj la Eternulo atentis Habelon kaj lian donacoferon; |
85 | GEN 4:5 | sed Kainon kaj lian donacoferon Li ne atentis. Kaj Kain tre ekkoleris, kaj lia vizaĝo kliniĝis. |
89 | GEN 4:9 | Kaj la Eternulo diris al Kain: Kie estas via frato Habel? Kaj tiu diris: Mi ne scias; ĉu mi estas gardisto de mia frato? |
95 | GEN 4:15 | Kaj la Eternulo diris al li: Sciu, ke al iu, kiu mortigos Kainon, estos venĝite sepoble. Kaj la Eternulo faris sur Kain signon, ke ne mortigu lin iu, kiu lin renkontos. |
106 | GEN 4:26 | Kaj al Set ankaŭ naskiĝis filo, kaj li donis al li la nomon Enoŝ. Tiam oni komencis alvokadi la nomon de la Eternulo. |
109 | GEN 5:3 | Kaj Adam vivis cent tridek jarojn, kaj al li naskiĝis filo laŭ lia bildo kaj simileco, kaj li donis al li la nomon Set. |
110 | GEN 5:4 | Kaj Adam vivis, post kiam naskiĝis al li Set, okcent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. |
111 | GEN 5:5 | Kaj la tuta vivo, kiun travivis Adam, estis naŭcent tridek jaroj, kaj li mortis. |
112 | GEN 5:6 | Kaj Set vivis cent kvin jarojn, kaj naskiĝis al li Enoŝ. |
113 | GEN 5:7 | Kaj Set vivis, post kiam naskiĝis al li Enoŝ, okcent sep jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. |
114 | GEN 5:8 | Kaj la tuta vivo de Set estis naŭcent dek du jaroj, kaj li mortis. |
116 | GEN 5:10 | Kaj Enoŝ vivis, post kiam naskiĝis al li Kenan, okcent dek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. |
117 | GEN 5:11 | Kaj la tuta vivo de Enoŝ estis naŭcent kvin jaroj, kaj li mortis. |
119 | GEN 5:13 | Kaj Kenan vivis, post kiam naskiĝis al li Mahalalel, okcent kvardek jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. |
120 | GEN 5:14 | Kaj la tuta vivo de Kenan estis naŭcent dek jaroj, kaj li mortis. |
122 | GEN 5:16 | Kaj Mahalalel vivis, post kiam naskiĝis al li Jared, okcent tridek jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. |
123 | GEN 5:17 | Kaj la tuta vivo de Mahalalel estis okcent naŭdek kvin jaroj, kaj li mortis. |
124 | GEN 5:18 | Kaj Jared vivis cent sesdek du jarojn, kaj naskiĝis al li Ĥanoĥ. |
125 | GEN 5:19 | Kaj Jared vivis, post kiam naskiĝis al li Ĥanoĥ, okcent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. |
126 | GEN 5:20 | Kaj la tuta vivo de Jared estis naŭcent sesdek du jaroj, kaj li mortis. |
128 | GEN 5:22 | Kaj Ĥanoĥ iradis kun Dio, post kiam naskiĝis al li Metuŝelaĥ, tricent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. |
129 | GEN 5:23 | Kaj la tuta vivo de Ĥanoĥ estis tricent sesdek kvin jaroj. |
131 | GEN 5:25 | Kaj Metuŝelaĥ vivis cent okdek sep jarojn, kaj naskiĝis al li Lemeĥ. |
132 | GEN 5:26 | Kaj Metuŝelaĥ vivis, post kiam naskiĝis al li Lemeĥ, sepcent okdek du jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. |
133 | GEN 5:27 | Kaj la tuta vivo de Metuŝelaĥ estis naŭcent sesdek naŭ jaroj, kaj li mortis. |
134 | GEN 5:28 | Kaj Lemeĥ vivis cent okdek du jarojn, kaj naskiĝis al li filo. |
136 | GEN 5:30 | Kaj Lemeĥ vivis, post kiam naskiĝis al li Noa, kvincent naŭdek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. |
137 | GEN 5:31 | Kaj la tuta vivo de Lemeĥ estis sepcent sepdek sep jaroj, kaj li mortis. |
138 | GEN 5:32 | Kaj Noa havis la aĝon de kvincent jaroj, kaj al Noa naskiĝis Ŝem, Ĥam, kaj Jafet. |
139 | GEN 6:1 | Kaj kiam la homoj komencis multiĝi sur la tero kaj al ili naskiĝis filinoj, |
141 | GEN 6:3 | Kaj la Eternulo diris: Ne regos Mia spirito inter la homoj eterne, pro iliaj pekoj, ĉar ili estas karno; ilia vivo estu cent dudek jaroj. |
143 | GEN 6:5 | Kaj la Eternulo vidis, ke granda estas la malboneco de la homoj sur la tero kaj ke ĉiuj pensoj kaj intencoj de iliaj koroj estas nur malbono en ĉiu tempo; |
147 | GEN 6:9 | Jen estas la historio de Noa: Noa estis homo virta kaj senmakula en sia generacio; kun Dio Noa iradis. |
153 | GEN 6:15 | Kaj faru ĝin tiamaniere: tricent ulnoj estu la longo de la arkeo, kvindek ulnoj ĝia larĝo, kaj tridek ulnoj ĝia alto. |
154 | GEN 6:16 | Fenestron faru en la arkeo, supre, kun la alto de unu ulno, kaj la pordon de la arkeo vi faros en la flanko; malsupran spacon, duan spacon, kaj trian spacon faru en ĝi. |
158 | GEN 6:20 | El la birdoj laŭ iliaj specoj, kaj el la brutoj laŭ iliaj specoj, el ĉiuj rampaĵoj de la tero laŭ iliaj specoj, po paro el ĉiuj eniru kun vi, por resti vivaj. |
161 | GEN 7:1 | Kaj la Eternulo diris al Noa: Eniru vi kaj via tuta familio en la arkeon, ĉar vin Mi vidis, ke vi estas virtulo antaŭ Mi en ĉi tiu generacio. |
166 | GEN 7:6 | Kaj Noa havis la aĝon de sescent jaroj, kiam la akva diluvo venis sur la teron. |
171 | GEN 7:11 | En la sescenta jaro de la vivo de Noa, en la dua monato, en la dek-sepa tago de la monato, en tiu tago disfendiĝis ĉiuj fontoj de la granda abismo kaj la aperturoj de la ĉielo malfermiĝis. |
174 | GEN 7:14 | ili, kaj ĉiuj bestoj laŭ siaj specoj, kaj ĉiuj brutoj laŭ siaj specoj, kaj ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero, laŭ siaj specoj, kaj ĉiuj flugaĵoj laŭ siaj specoj, ĉiuj birdoj, ĉiuj flugilhavantoj. |
184 | GEN 7:24 | Kaj la akvo okupis la teron dum cent kvindek tagoj. |
187 | GEN 8:3 | Kaj iom post iom reforiĝis la akvo de sur la tero, kaj la akvo komencis malmultiĝi post la paso de cent kvindek tagoj. |
197 | GEN 8:13 | Kaj en la sescent-unua jaro, en la unua tago de la unua monato, forsekiĝis la akvo sur la tero; kaj Noa malfermis la tegmenton de la arkeo, kaj li vidis, ke sekiĝis la supraĵo de la tero. |
205 | GEN 8:21 | Kaj la Eternulo flaris la agrablan odoron, kaj la Eternulo diris en Sia koro: Mi ne plu malbenos la teron pro la homo, ĉar la penso de la homa koro estas malbona jam de lia juneco; kaj Mi ne batos plu ĉion vivantan, kiel Mi faris. |
218 | GEN 9:12 | Kaj Dio diris: Ĉi tio estas la signo de la interligo, kiun Mi metas inter Mi kaj inter vi kaj inter ĉiu viva ekzistaĵo, kiu estas kun vi, por eternaj generacioj: |
226 | GEN 9:20 | Kaj Noa komencis terkultivan laboron kaj plantis vinberĝardenon. |
228 | GEN 9:22 | Kaj Ĥam, la patro de Kanaan, vidis la nudecon de sia patro, kaj li diris tion al siaj du fratoj ekstere. |
229 | GEN 9:23 | Kaj Ŝem kaj Jafet prenis la veston kaj metis ĝin sur siajn ŝultrojn, kaj iris dorsdirekte kaj kovris la nudecon de sia patro; kaj iliaj vizaĝoj estis turnitaj malantaŭen, kaj la nudecon de sia patro ili ne vidis. |
230 | GEN 9:24 | Kaj Noa vekiĝis de sia ebrieco, kaj li sciiĝis, kiel agis kun li lia pli juna filo. |
234 | GEN 9:28 | Kaj Noa vivis post la diluvo tricent kvindek jarojn. |
235 | GEN 9:29 | Kaj la tuta vivo de Noa estis naŭcent kvindek jaroj, kaj li mortis. |
236 | GEN 10:1 | Jen estas la generaciaro de la filoj de Noa: Ŝem, Ĥam, kaj Jafet. Kaj naskiĝis al ili filoj post la diluvo. |
240 | GEN 10:5 | De ĉi tiuj dissemiĝis la insuloj da popoloj en siaj landoj, ĉiu laŭ sia lingvo, laŭ siaj gentoj kaj nacioj. |
241 | GEN 10:6 | Kaj la filoj de Ĥam: Kuŝ kaj Micraim kaj Put kaj Kanaan. |
243 | GEN 10:8 | Kaj Kuŝ naskigis Nimrodon, kiu komencis esti potenca sur la tero. |
244 | GEN 10:9 | Li estis potenca ĉasisto antaŭ la Eternulo; tial oni diras: Kiel Nimrod, potenca ĉasisto antaŭ la Eternulo. |
245 | GEN 10:10 | Kaj la komenco de lia regno estis Babel kaj Ereĥ kaj Akad kaj Kalne en la lando Ŝinar. |
248 | GEN 10:13 | Kaj Micraim naskigis la Ludidojn kaj la Anamidojn kaj la Lehabidojn kaj la Naftuĥidojn |
255 | GEN 10:20 | Tio estas la filoj de Ĥam laŭ siaj gentoj kaj lingvoj, en siaj landoj kaj nacioj. |
258 | GEN 10:23 | Kaj la filoj de Aram: Uc kaj Ĥul kaj Geter kaj Maŝ. |
261 | GEN 10:26 | Kaj al Joktan naskiĝis Almodad kaj Ŝelef kaj Ĥacarmavet kaj Jeraĥ |
266 | GEN 10:31 | Tio estas la filoj de Ŝem laŭ siaj gentoj kaj lingvoj, en siaj landoj, laŭ siaj nacioj. |
267 | GEN 10:32 | Tio estas la gentoj de la filoj de Noa, laŭ siaj generacioj, en siaj nacioj; kaj de ili disiĝis la popoloj sur la tero post la diluvo. |
273 | GEN 11:6 | Kaj la Eternulo diris: Jen estas unu popolo, kaj unu lingvon ili ĉiuj havas; kaj jen, kion ili komencis fari, kaj ili ne estos malhelpataj en ĉio, kion ili decidis fari. |
277 | GEN 11:10 | Jen estas la generaciaro de Ŝem: Ŝem havis la aĝon de cent jaroj, kaj naskiĝis al li Arpaĥŝad, du jarojn post la diluvo. |
278 | GEN 11:11 | Kaj Ŝem vivis post la naskiĝo de Arpaĥŝad kvincent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. |
280 | GEN 11:13 | Kaj Arpaĥŝad vivis post la naskiĝo de Ŝelaĥ kvarcent tri jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. |
282 | GEN 11:15 | Kaj Ŝelaĥ vivis post la naskiĝo de Eber kvarcent tri jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. |
284 | GEN 11:17 | Kaj Eber vivis post la naskiĝo de Peleg kvarcent tridek jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. |
286 | GEN 11:19 | Kaj Peleg vivis post la naskiĝo de Reu ducent naŭ jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. |
288 | GEN 11:21 | Kaj Reu vivis post la naskiĝo de Serug ducent sep jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. |
290 | GEN 11:23 | Kaj Serug vivis post la naskiĝo de Naĥor ducent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. |
292 | GEN 11:25 | Kaj Naĥor vivis post la naskiĝo de Teraĥ cent dek naŭ jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. |
294 | GEN 11:27 | Kaj jen estas la generaciaro de Teraĥ: al Teraĥ naskiĝis Abram, Naĥor, kaj Haran; kaj al Haran naskiĝis Lot. |
299 | GEN 11:32 | Kaj Teraĥ atingis la aĝon de ducent kvin jaroj, kaj Teraĥ mortis en Ĥaran. |