138 | GEN 5:32 | Kaj Noa havis la aĝon de kvincent jaroj, kaj al Noa naskiĝis Ŝem, Ĥam, kaj Jafet. |
148 | GEN 6:10 | Kaj naskiĝis al Noa tri filoj: Ŝem, Ĥam, kaj Jafet. |
173 | GEN 7:13 | Ĝuste en tiu tago eniris en la arkeon Noa, kaj Ŝem kaj Ĥam kaj Jafet, la filoj de Noa, kaj la edzino de Noa, kaj la tri edzinoj de liaj filoj kune kun ili; |
224 | GEN 9:18 | Kaj la filoj de Noa, kiuj eliris el la arkeo, estis: Ŝem, Ĥam, kaj Jafet; kaj Ĥam estis la patro de Kanaan. |
229 | GEN 9:23 | Kaj Ŝem kaj Jafet prenis la veston kaj metis ĝin sur siajn ŝultrojn, kaj iris dorsdirekte kaj kovris la nudecon de sia patro; kaj iliaj vizaĝoj estis turnitaj malantaŭen, kaj la nudecon de sia patro ili ne vidis. |
232 | GEN 9:26 | Glorata estu la Eternulo, la Dio de Ŝem; Kaj Kanaan estu sklavo al ili; |
233 | GEN 9:27 | Dio disvastigu Jafeton, Kaj li loĝu en la tendoj de Ŝem, Kaj Kanaan estu sklavo al ili. |
236 | GEN 10:1 | Jen estas la generaciaro de la filoj de Noa: Ŝem, Ĥam, kaj Jafet. Kaj naskiĝis al ili filoj post la diluvo. |
242 | GEN 10:7 | Kaj la filoj de Kuŝ: Seba kaj Ĥavila kaj Sabta kaj Raama kaj Sabteĥa; kaj la filoj de Raama; Ŝeba kaj Dedan. |
245 | GEN 10:10 | Kaj la komenco de lia regno estis Babel kaj Ereĥ kaj Akad kaj Kalne en la lando Ŝinar. |
256 | GEN 10:21 | Naskiĝis infanoj ankaŭ al Ŝem, la patro de ĉiuj Eberidoj, pli maljuna frato de Jafet. |
257 | GEN 10:22 | La filoj de Ŝem: Elam kaj Aŝur kaj Arpaĥŝad kaj Lud kaj Aram. |
259 | GEN 10:24 | Kaj al Arpaĥŝad naskiĝis Ŝelaĥ, kaj al Ŝelaĥ naskiĝis Eber. |
261 | GEN 10:26 | Kaj al Joktan naskiĝis Almodad kaj Ŝelef kaj Ĥacarmavet kaj Jeraĥ |
263 | GEN 10:28 | kaj Obal kaj Abimael kaj Ŝeba |
266 | GEN 10:31 | Tio estas la filoj de Ŝem laŭ siaj gentoj kaj lingvoj, en siaj landoj, laŭ siaj nacioj. |
269 | GEN 11:2 | Kaj kiam ili ekiris de la oriento, ili trovis valon en la lando Ŝinar kaj tie ekloĝis. |
277 | GEN 11:10 | Jen estas la generaciaro de Ŝem: Ŝem havis la aĝon de cent jaroj, kaj naskiĝis al li Arpaĥŝad, du jarojn post la diluvo. |
278 | GEN 11:11 | Kaj Ŝem vivis post la naskiĝo de Arpaĥŝad kvincent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. |
279 | GEN 11:12 | Kaj Arpaĥŝad vivis tridek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li Ŝelaĥ. |
280 | GEN 11:13 | Kaj Arpaĥŝad vivis post la naskiĝo de Ŝelaĥ kvarcent tri jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. |
281 | GEN 11:14 | Kaj Ŝelaĥ vivis tridek jarojn, kaj naskiĝis al li Eber. |
282 | GEN 11:15 | Kaj Ŝelaĥ vivis post la naskiĝo de Eber kvarcent tri jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. |
305 | GEN 12:6 | Kaj Abram trapasis la landon ĝis la loko Ŝeĥem, ĝis la kverko More; kaj la Kanaanidoj tiam loĝis en la lando. |
318 | GEN 12:19 | kial vi diris: Ŝi estas mia fratino? Kaj mi prenis ŝin al mi kiel edzinon. Kaj nun jen estas via edzino; prenu kaj foriru. |
338 | GEN 14:1 | Kaj estis en la tempo de Amrafel, reĝo de Ŝinar, Arjoĥ, reĝo de Elasar, Kedorlaomer, reĝo de Elam, kaj Tidal, reĝo de Gojim; |
339 | GEN 14:2 | ili faris militon kontraŭ Bera, reĝo de Sodom, kaj Birŝa, reĝo de Gomora, Ŝinab, reĝo de Adma, kaj Ŝemeber, reĝo de Ceboim, kaj la reĝo de Bela, kiu estas Coar. |
342 | GEN 14:5 | Kaj en la dek-kvara jaro venis Kedorlaomer, kaj la reĝoj, kiuj estis kun li, kaj ili venkobatis la Rafaidojn en Aŝterot-Karnaim, kaj la Zuzidojn en Ham, kaj la Emidojn en Ŝave-Kirjataim, |
346 | GEN 14:9 | kontraŭ Kedorlaomer, reĝo de Elam, kaj Tidal, reĝo de Gojim, kaj Amrafel, reĝo de Ŝinar, kaj Arjoĥ, reĝo de Elasar; kvar reĝoj kontraŭ kvin. |
354 | GEN 14:17 | Kaj la reĝo de Sodom eliris al li renkonte, kiam li revenis, venkinte Kedorlaomeron kaj la reĝojn, kiuj estis kun li, en la valon Ŝave, kiu estas Valo de la Reĝo. |
389 | GEN 16:7 | Kaj trovis ŝin anĝelo de la Eternulo ĉe akva fonto en la dezerto, ĉe la fonto sur la vojo al Ŝur. |
497 | GEN 20:1 | Kaj Abraham ekmigris de tie al la lando suda, kaj li ekloĝis inter Kadeŝ kaj Ŝur; kaj li loĝis kiel fremdulo en Gerar. |
498 | GEN 20:2 | Kaj Abraham diris pri sia edzino Sara: Ŝi estas mia fratino. Kaj Abimeleĥ, reĝo de Gerar, sendis kaj prenis Saran. |
501 | GEN 20:5 | Li diris ja al mi: Ŝi estas mia fratino; kaj ŝi ankaŭ diris al mi: Li estas mia frato. En senkulpeco de mia koro kaj en pureco de miaj manoj mi faris tion. |
528 | GEN 21:14 | Kaj Abraham leviĝis frue matene, kaj prenis panon kaj felsakon kun akvo kaj donis al Hagar, metante ĝin sur ŝian ŝultron, ankaŭ la infanon, kaj foririgis ŝin; kaj ŝi iris, kaj ŝi erarvagis en la dezerto Beer-Ŝeba. |
545 | GEN 21:31 | Tial tiu loko havas la nomon Beer-Ŝeba, ĉar tie ili ambaŭ ĵuris. |
546 | GEN 21:32 | Kaj ili starigis interligon en Beer-Ŝeba. Kaj Abimeleĥ kaj lia militestro Piĥol leviĝis kaj reiris en la landon de la Filiŝtoj. |
547 | GEN 21:33 | Kaj Abraham plantis tamariskon en Beer-Ŝeba, kaj preĝis tie al la Eternulo, la Dio eterna. |
567 | GEN 22:19 | Kaj Abraham revenis al siaj junuloj, kaj ili leviĝis kaj iris kune al Beer-Ŝeba; kaj Abraham loĝis en Beer-Ŝeba. |
661 | GEN 25:2 | Kaj ŝi naskis al li Zimranon kaj Jokŝanon kaj Medanon kaj Midjanon kaj Jiŝbakon kaj Ŝuaĥon. |
662 | GEN 25:3 | Kaj de Jokŝan naskiĝis Ŝeba kaj Dedan. Kaj la filoj de Dedan estis la Aŝuridoj, Letuŝidoj, kaj Leumidoj. |
677 | GEN 25:18 | Kaj ili loĝis de Ĥavila ĝis Ŝur, kiu estas antaŭ Egiptujo, sur la vojo al Asirio. Antaŭ ĉiuj siaj fratoj li loĝis. |
700 | GEN 26:7 | Kaj kiam la homoj de tiu loko demandis pri lia edzino, li diris: Ŝi estas mia fratino; ĉar li timis diri: Mia edzino; por ke la homoj de la loko ne mortigu lin pro Rebeka, ĉar ŝi estis belaspekta. |
702 | GEN 26:9 | Tiam Abimeleĥ vokis Isaakon, kaj diris: Jen, ŝi estas ja via edzino; kial do vi diris: Ŝi estas mia fratino? Kaj Isaak diris al li: Ĉar mi pensis, ke eble mi mortos pro ŝi. |
716 | GEN 26:23 | Kaj de tie li formigris al Beer-Ŝeba. |
726 | GEN 26:33 | Kaj li donis al ĝi la nomon Ŝiba; pro tio la nomo de la urbo estas Beer-Ŝeba ĝis hodiaŭ. |
784 | GEN 28:10 | Kaj Jakob eliris el Beer-Ŝeba kaj iris en la direkto al Ĥaran. |
979 | GEN 33:18 | Veninte el Mezopotamio, Jakob alvenis bonstate en la urbo de Ŝeĥem, kiu estas en la lando Kanaana; kaj li starigis sian tendaron antaŭ la urbo. |
980 | GEN 33:19 | Kaj la kampoparton, sur kiu li starigis sian tendon, li aĉetis el la manoj de la filoj de Ĥamor, la patro de Ŝeĥem, por cent kesitoj. |
983 | GEN 34:2 | Kaj vidis ŝin Ŝeĥem, filo de Ĥamor la Ĥivido, princo de la lando, kaj li prenis ŝin kaj kuŝis kun ŝi kaj faris al ŝi perfortaĵon. |
985 | GEN 34:4 | Kaj Ŝeĥem diris al sia patro Ĥamor jene: Prenu por mi ĉi tiun knabinon kiel edzinon. |
987 | GEN 34:6 | Kaj Ĥamor, la patro de Ŝeĥem, eliris al Jakob, por paroli kun li. |
989 | GEN 34:8 | Ĥamor ekparolis al ili, dirante: Ŝeĥem, mia filo, deziregas per sia animo vian filinon; donu ŝin al li kiel edzinon. |
992 | GEN 34:11 | Kaj Ŝeĥem diris al ŝia patro kaj al ŝiaj fratoj: Estu favoraj al mi; kaj kion vi diros al mi, mi donos. |
994 | GEN 34:13 | Kaj la filoj de Jakob respondis al Ŝeĥem kaj al lia patro Ĥamor ruze, kaj parolis tiel pro tio, ke li senhonorigis ilian fratinon Dina; |
999 | GEN 34:18 | Ilia parolo plaĉis al Ĥamor, kaj al Ŝeĥem, la filo de Ĥamor. |
1001 | GEN 34:20 | Kaj Ĥamor kaj lia filo Ŝeĥem venis al la pordego de sia urbo, kaj ekparolis al la loĝantoj de sia urbo, dirante: |
1005 | GEN 34:24 | Kaj obeis al Ĥamor kaj al lia filo Ŝeĥem ĉiuj elirantaj el la pordego de lia urbo; kaj cirkumcidiĝis ĉiuj virseksuloj, ĉiuj elirantaj el la pordego de lia urbo. |
1007 | GEN 34:26 | Kaj Ĥamoron kaj lian filon Ŝeĥem ili mortigis per glavo, kaj prenis Dinan el la domo de Ŝeĥem kaj eliris. |
1016 | GEN 35:4 | Kaj ili donis al Jakob ĉiujn fremdajn diojn, kiuj estis en iliaj manoj, kaj la ringojn, kiuj estis en iliaj oreloj; kaj Jakob enfosis ilin sub la kverko, kiu estis apud Ŝeĥem. |
1054 | GEN 36:13 | Kaj jen estas la filoj de Reuel: Naĥat kaj Zeraĥ, Ŝama kaj Miza. Tio estas la filoj de Basmat, edzino de Esav. |
1058 | GEN 36:17 | Kaj jen estas la filoj de Reuel, filo de Esav: ĉefo Naĥat, ĉefo Zeraĥ, ĉefo Ŝama, ĉefo Miza. Tio estas la ĉefoj de Reuel en la lando de Edom. Tio estas la filoj de Basmat, edzino de Esav. |
1061 | GEN 36:20 | Jen estas la filoj de Seir la Ĥorido, kiuj loĝis en la lando: Lotan kaj Ŝobal kaj Cibeon kaj Ana |
1064 | GEN 36:23 | Kaj jen estas la filoj de Ŝobal: Alvan kaj Manaĥat kaj Ebal, Ŝefo kaj Onam. |
1070 | GEN 36:29 | Jen estas la ĉefoj de la Ĥoridoj: ĉefo Lotan, ĉefo Ŝobal, ĉefo Cibeon, ĉefo Ana, |
1078 | GEN 36:37 | Kiam mortis Samla, ekreĝis anstataŭ li Ŝaul el Reĥobot ĉe la Rivero. |
1079 | GEN 36:38 | Kiam mortis Ŝaul, ekreĝis anstataŭ li Baal-Ĥanan, filo de Aĥbor. |
1096 | GEN 37:12 | Liaj fratoj iris paŝti la ŝafojn de sia patro en Ŝeĥem. |
1097 | GEN 37:13 | Kaj Izrael diris al Jozef: Viaj fratoj paŝtas ja en Ŝeĥem; venu do, mi sendos vin al ili. Kaj tiu respondis al li: Jen mi estas. |
1098 | GEN 37:14 | Kaj Izrael diris al li: Iru, rigardu, kiel fartas viaj fratoj kaj kiel fartas la ŝafoj, kaj alportu al mi respondon. Kaj li forsendis lin el la valo de Ĥebron, kaj tiu venis Ŝeĥemon. |
1119 | GEN 37:35 | Kaj ĉiuj liaj filoj kaj filinoj penis konsoli lin, sed li ne volis konsoliĝi, kaj diris: En funebro mi iros en Ŝeolon al mia filo. Tiel ploris pri li lia patro. |
1122 | GEN 38:2 | Kaj Jehuda vidis tie filinon de iu Kanaanido, nomata Ŝua, kaj li prenis ŝin kaj envenis al ŝi. |
1125 | GEN 38:5 | Kaj ankoraŭ plue ŝi naskis filon, kaj donis al li la nomon Ŝela. Sed Jehuda estis en Kezib, kiam ŝi naskis tiun. |
1131 | GEN 38:11 | Tiam Jehuda diris al sia bofilino Tamar: Restu kiel vidvino en la domo de via patro, ĝis grandiĝos mia filo Ŝela. Ĉar li timis, ke eble li ankaŭ mortos, kiel liaj fratoj. Kaj Tamar iris kaj ekloĝis en la domo de sia patro. |
1132 | GEN 38:12 | Pasis multe da tempo, kaj mortis la filino de Ŝua, la edzino de Jehuda. Kiam Jehuda konsoliĝis, li iris Timnan, al la tondantoj de liaj ŝafoj, li kaj lia amiko, Ĥira la Adulamano. |
1134 | GEN 38:14 | Tiam ŝi demetis de si siajn vestojn de vidvineco kaj kovris sin per kovrotuko kaj vualis sin, kaj sidiĝis apud la pordo de Enaim, kiu troviĝas sur la vojo al Timna. Ĉar ŝi vidis, ke Ŝela grandiĝis kaj ŝi ne estas donita al li kiel edzino. |
1138 | GEN 38:18 | Kaj li diris: Kian garantiaĵon mi donu al vi? Ŝi diris: Vian sigelilon kaj vian ŝnureton, kaj vian bastonon, kiu estas en via mano. Kaj li donis al ŝi kaj envenis al ŝi, kaj ŝi gravediĝis de li. |
1143 | GEN 38:23 | Tiam Jehuda diris: Ŝi prenu ĝin al si, por ke ni ne estu mokataj; mi sendis ja ĉi tiun kapron, sed vi ŝin ne trovis. |
1146 | GEN 38:26 | Kaj Jehuda rekonis, kaj li diris: Ŝi estas pli prava ol mi, ĉar mi ne donis ŝin al mia filo Ŝela. Kaj li ŝin ne plue konis. |
1291 | GEN 42:38 | Sed li diris: Mia filo ne iros kun vi; ĉar lia frato mortis, kaj li sola restis. Se lin trafos malfeliĉo sur la vojo, kiun vi iros, tiam vi enirigos miajn grizajn harojn kun malĝojo en Ŝeolon. |
1354 | GEN 44:29 | se vi ankaŭ ĉi tiun prenos de mi kaj lin trafos malfeliĉo, tiam vi enirigos miajn grizajn harojn kun malĝojo en Ŝeolon. |
1356 | GEN 44:31 | tiam, ekvidinte, ke la knabo forestas, li mortos; kaj viaj sklavoj enirigos la grizajn harojn de via sklavo nia patro kun malĝojo en Ŝeolon. |
1388 | GEN 46:1 | Izrael ekiris kun ĉio, kion li havis, kaj li venis en Beer-Ŝeban, kaj li alportis oferojn al la Dio de sia patro Isaak. |
1392 | GEN 46:5 | Kaj Jakob leviĝis el Beer-Ŝeba; kaj la filoj de Izrael ekveturigis sian patron Jakob kaj siajn infanojn kaj siajn edzinojn sur la veturiloj, kiujn sendis Faraono, por alveturigi lin. |
1397 | GEN 46:10 | Kaj la filoj de Simeon: Jemuel kaj Jamin kaj Ohad kaj Jaĥin kaj Coĥar, kaj Ŝaul, filo de Kanaanidino. |
1399 | GEN 46:12 | Kaj la filoj de Jehuda: Er kaj Onan kaj Ŝela kaj Perec kaj Zeraĥ; sed Er kaj Onan mortis en la lando Kanaana. Kaj la filoj de Perec estis: Ĥecron kaj Ĥamul. |
1400 | GEN 46:13 | Kaj la filoj de Isaĥar: Tola kaj Puva kaj Job kaj Ŝimron. |
1403 | GEN 46:16 | Kaj la filoj de Gad: Cifjon kaj Ĥagi, Ŝuni kaj Ecbon, Eri kaj Arod kaj Areli. |
1411 | GEN 46:24 | Kaj la filoj de Naftali: Jaĥceel kaj Guni kaj Jecer kaj Ŝilem. |
1548 | EXO 1:15 | Kaj la reĝo de Egiptujo parolis al la Hebreaj akuŝistinoj, el kiuj unu estis nomata Ŝifra kaj la dua estis nomata Pua. |
1560 | EXO 2:5 | Kaj la filino de Faraono malsupreniris, por lavi sin en la Rivero, kaj ŝiaj servantinoj iradis sur la bordo de la Rivero. Ŝi ekvidis la keston meze de la kanoj, kaj ŝi sendis sian sklavinon, ke ŝi ĝin prenu. |
1561 | EXO 2:6 | Ŝi malfermis, kaj ekvidis la infanon; ĝi estis knabeto, kiu ploris. Kaj ŝi kompatis lin, kaj diris: Ĝi estas el la Hebreaj infanoj. |
1671 | EXO 6:15 | Kaj la filoj de Simeon: Jemuel kaj Jamin kaj Ohad kaj Jaĥin kaj Coĥar, kaj Ŝaul, filo de Kanaanidino. Tio estas la familioj de Simeon. |
1673 | EXO 6:17 | La filoj de Gerŝon: Libni kaj Ŝimei, kun iliaj familioj. |
1943 | EXO 15:22 | Moseo ekkondukis la Izraelidojn for de la Ruĝa Maro, kaj ili eliris al la dezerto Ŝur; ili iris dum tri tagoj tra la dezerto kaj ne trovis akvon. |
3458 | LEV 24:11 | kaj la filo de la Izraelidino insultis la nomon de Dio kaj blasfemis; kaj oni venigis lin al Moseo. La nomo de lia patrino estis Ŝelomit, filino de Dibri el la tribo de Dan. |