Wildebeest analysis examples for:   epo-epo   ŭ    February 25, 2023 at 00:12    Script wb_pprint_html.py   by Ulf Hermjakob

11  GEN 1:11  Kaj Dio diris: Kreskigu la tero verdaĵon, herbon, kiu naskas semon, fruktarbon, kiu donas laŭ sia speco frukton, kies semo estas en ĝi mem, sur la tero; kaj fariĝis tiel.
12  GEN 1:12  Kaj la tero elkreskigis verdaĵon, herbon, kiu naskas semon laŭ sia speco, kaj arbon, kiu donas frukton, kies semo estas en ĝi mem laŭ sia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona.
21  GEN 1:21  Kaj Dio kreis la grandajn balenojn, kaj ĉiujn vivajn estaĵojn moviĝantajn, kiujn aperigis la akvo, laŭ ilia speco, kaj ĉiujn flugilhavajn birdojn laŭ ilia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona.
24  GEN 1:24  Kaj Dio diris: La tero aperigu vivajn estaĵojn, laŭ ilia speco, brutojn kaj rampaĵojn kaj surterajn bestojn, laŭ ilia speco; kaj fariĝis tiel.
25  GEN 1:25  Kaj Dio kreis la bestojn de la tero, laŭ ilia speco, kaj la brutojn, laŭ ilia speco, kaj ĉiujn rampaĵojn de la tero, laŭ ilia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona.
26  GEN 1:26  Kaj Dio diris: Ni kreu homon laŭ Nia bildo, similan al Ni; kaj ili regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj de la ĉielo kaj super la brutoj, kaj super ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero.
27  GEN 1:27  Kaj Dio kreis la homon laŭ Sia bildo, laŭ la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin.
36  GEN 2:5  Kaj nenia kampa arbetaĵo ankoraŭ estis sur la tero, kaj nenia kampa herbo ankoraŭ kreskis, ĉar Dio la Eternulo ne pluvigis sur la teron, kaj ne ekzistis homo, por prilabori la teron.
42  GEN 2:11  La nomo de unu estas Piŝon; ĝi estas tiu, kiu ĉirkaŭas la tutan landon Ĥavila, kie estas la oro.
44  GEN 2:13  Kaj la nomo de la dua rivero estas Giĥon; ĝi estas tiu, kiu ĉirkaŭas la tutan landon Etiopujo.
45  GEN 2:14  Kaj la nomo de la tria rivero estas Ĥidekel; ĝi estas tiu, kiu fluas antaŭ Asirio. Kaj la kvara rivero estas Eŭfrato.
56  GEN 2:25  Kaj ili ambaŭ estis nudaj, la homo kaj lia edzino, kaj ili ne hontis.
62  GEN 3:6  Kaj la virino vidis, ke la arbo estas bona por manĝi kaj ĝi estas ĉarma por la okuloj, kaj la arbo estas dezirinda por saĝiĝi; kaj ŝi prenis de ĝiaj fruktoj, kaj ŝi manĝis, kaj ŝi donis kune ankaŭ al sia edzo, kaj li manĝis.
63  GEN 3:7  Kaj malfermiĝis la okuloj de ili ambaŭ, kaj ili sciiĝis, ke ili estas nudaj; kaj ili kunkudris foliojn de figarbo kaj faris al si zonaĵojn.
64  GEN 3:8  Kaj ili aŭdis la voĉon de Dio la Eternulo, kiu marŝis en la ĝardeno dum la malvarmeto de la tago; kaj Adam kaj lia edzino kaŝiĝis de Dio la Eternulo inter la arboj de la ĝardeno.
66  GEN 3:10  Kaj tiu diris: Vian voĉon mi aŭdis en la ĝardeno, kaj mi ektimis, ĉar mi estas nuda; kaj mi kaŝis min.
78  GEN 3:22  Kaj Dio la Eternulo diris: Jen Adam fariĝis kiel unu el Ni, sciante bonon kaj malbonon; nun eble li etendos sian manon kaj prenos ankaŭ de la arbo de vivo kaj manĝos kaj vivos eterne.
80  GEN 3:24  Kaj Li elpelis Adamon, kaj lokis antaŭ la Edena ĝardeno la kerubon kaj la turniĝantan flaman glavon, por gardi la vojon al la arbo de vivo.
84  GEN 4:4  Kaj Habel ankaŭ alportis el la unuenaskitoj de siaj ŝafoj kaj el ilia graso. Kaj la Eternulo atentis Habelon kaj lian donacoferon;
88  GEN 4:8  Kaj Kain parolis kun sia frato Habel; kaj kiam ili estis sur la kampo, Kain leviĝis kontraŭ sian fraton Habel kaj mortigis lin.
94  GEN 4:14  Jen Vi forpelas min hodiaŭ de sur la tero, kaj mi devas min kaŝi de antaŭ Via vizaĝo, kaj mi estos vaganto kaj forkuranto sur la tero, kaj iu ajn, kiu min renkontos, mortigos min.
96  GEN 4:16  Kaj Kain foriris de antaŭ la Eternulo, kaj loĝiĝis en la lando Nod, oriente de Eden.
97  GEN 4:17  Kaj Kain ekkonis sian edzinon, kaj ŝi gravediĝis, kaj ŝi naskis Ĥanoĥon. Kaj li konstruis urbon, kaj li donis al la urbo nomon laŭ la nomo de sia filo: Ĥanoĥ.
102  GEN 4:22  Cila ankaŭ naskis Tubal-Kainon, forĝanton de diversaj majstraĵoj el kupro kaj fero. Kaj la fratino de Tubal-Kain estis Naama.
103  GEN 4:23  Kaj Lemeĥ diris al siaj edzinoj Ada kaj Cila: Aŭskultu mian voĉon, edzinoj de Lemeĥ, Atentu mian parolon! Ĉar viron mi mortigis por vundo al mi Kaj junulon por tubero al mi;
105  GEN 4:25  Kaj denove Adam ekkonis sian edzinon, kaj ŝi naskis filon, kaj donis al li la nomon Set: Ĉar Dio metis al mi alian semon anstataŭ Habel, kiun mortigis Kain.
106  GEN 4:26  Kaj al Set ankaŭ naskiĝis filo, kaj li donis al li la nomon Enoŝ. Tiam oni komencis alvokadi la nomon de la Eternulo.
107  GEN 5:1  Jen estas la libro de naskoj de Adam. Kiam Dio kreis la homon, Li faris lin laŭ la bildo de Dio;
109  GEN 5:3  Kaj Adam vivis cent tridek jarojn, kaj al li naskiĝis filo laŭ lia bildo kaj simileco, kaj li donis al li la nomon Set.
111  GEN 5:5  Kaj la tuta vivo, kiun travivis Adam, estis naŭcent tridek jaroj, kaj li mortis.
114  GEN 5:8  Kaj la tuta vivo de Set estis naŭcent dek du jaroj, kaj li mortis.
115  GEN 5:9  Kaj Enoŝ vivis naŭdek jarojn, kaj naskiĝis al li Kenan.
117  GEN 5:11  Kaj la tuta vivo de Enoŝ estis naŭcent kvin jaroj, kaj li mortis.
120  GEN 5:14  Kaj la tuta vivo de Kenan estis naŭcent dek jaroj, kaj li mortis.
123  GEN 5:17  Kaj la tuta vivo de Mahalalel estis okcent naŭdek kvin jaroj, kaj li mortis.
126  GEN 5:20  Kaj la tuta vivo de Jared estis naŭcent sesdek du jaroj, kaj li mortis.
133  GEN 5:27  Kaj la tuta vivo de Metuŝelaĥ estis naŭcent sesdek naŭ jaroj, kaj li mortis.
136  GEN 5:30  Kaj Lemeĥ vivis, post kiam naskiĝis al li Noa, kvincent naŭdek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
149  GEN 6:11  Kaj la tero malvirtiĝis antaŭ Dio, kaj la tero pleniĝis de maljustaĵoj.
151  GEN 6:13  Kaj Dio diris al Noa: La fino de ĉiu karno venis antaŭ Min, ĉar la tero pleniĝis de maljustaĵoj per ili, kaj jen Mi pereigos ilin kun la tero.
158  GEN 6:20  El la birdoj laŭ iliaj specoj, kaj el la brutoj laŭ iliaj specoj, el ĉiuj rampaĵoj de la tero laŭ iliaj specoj, po paro el ĉiuj eniru kun vi, por resti vivaj.
161  GEN 7:1  Kaj la Eternulo diris al Noa: Eniru vi kaj via tuta familio en la arkeon, ĉar vin Mi vidis, ke vi estas virtulo antaŭ Mi en ĉi tiu generacio.
163  GEN 7:3  Ankaŭ el la birdoj de la ĉielo po sep paroj, virbestojn kaj virinbestojn, por ke semo restu sur la tuta tero.
174  GEN 7:14  ili, kaj ĉiuj bestoj laŭ siaj specoj, kaj ĉiuj brutoj laŭ siaj specoj, kaj ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero, laŭ siaj specoj, kaj ĉiuj flugaĵoj laŭ siaj specoj, ĉiuj birdoj, ĉiuj flugilhavantoj.
194  GEN 8:10  Kaj li atendis ankoraŭ aliajn sep tagojn, kaj li denove ellasis la kolombon el la arkeo.
196  GEN 8:12  Kaj li atendis ankoraŭ aliajn sep tagojn, kaj li ellasis la kolombon, kaj ĉi tiu jam ne plu revenis al li.
203  GEN 8:19  Ĉiuj bestoj, ĉiuj rampaĵoj, kaj ĉiuj birdoj, ĉio, kio moviĝas sur la tero, laŭ siaj familioj, eliris el la arkeo.
208  GEN 9:2  Kaj ili timu vin kaj tremu antaŭ vi, ĉiuj bestoj de la tero kaj ĉiuj birdoj de la ĉielo, ĉio, kio moviĝas sur la tero, kaj ĉiuj fiŝoj de la maro; en viajn manojn ili estas transdonitaj.
211  GEN 9:5  Ankaŭ vian sangon kaj animon Mi repostulos, el la manoj de ĉiuj bestoj Mi ĝin repostulos, kaj el la manoj de homo, el la manoj de ĉiu homo pro lia frato Mi repostulos la animon de homo.
212  GEN 9:6  Se iu verŝos sangon de homo, lia sango ankaŭ estos verŝita de homo; ĉar laŭ la bildo de Dio estas farita la homo.
229  GEN 9:23  Kaj Ŝem kaj Jafet prenis la veston kaj metis ĝin sur siajn ŝultrojn, kaj iris dorsdirekte kaj kovris la nudecon de sia patro; kaj iliaj vizaĝoj estis turnitaj malantaŭen, kaj la nudecon de sia patro ili ne vidis.
235  GEN 9:29  Kaj la tuta vivo de Noa estis naŭcent kvindek jaroj, kaj li mortis.
240  GEN 10:5  De ĉi tiuj dissemiĝis la insuloj da popoloj en siaj landoj, ĉiu laŭ sia lingvo, laŭ siaj gentoj kaj nacioj.
244  GEN 10:9  Li estis potenca ĉasisto antaŭ la Eternulo; tial oni diras: Kiel Nimrod, potenca ĉasisto antaŭ la Eternulo.
255  GEN 10:20  Tio estas la filoj de Ĥam laŭ siaj gentoj kaj lingvoj, en siaj landoj kaj nacioj.
256  GEN 10:21  Naskiĝis infanoj ankaŭ al Ŝem, la patro de ĉiuj Eberidoj, pli maljuna frato de Jafet.
266  GEN 10:31  Tio estas la filoj de Ŝem laŭ siaj gentoj kaj lingvoj, en siaj landoj, laŭ siaj nacioj.
267  GEN 10:32  Tio estas la gentoj de la filoj de Noa, laŭ siaj generacioj, en siaj nacioj; kaj de ili disiĝis la popoloj sur la tero post la diluvo.
271  GEN 11:4  Kaj ili diris: Venu, ni konstruu al ni urbon, kaj turon, kies supro atingos la ĉielon, kaj ni akiru al ni gloron, antaŭ ol ni disiĝos sur la supraĵo de la tuta tero.
286  GEN 11:19  Kaj Peleg vivis post la naskiĝo de Reu ducent naŭ jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
291  GEN 11:24  Kaj Naĥor vivis dudek naŭ jarojn, kaj naskiĝis al li Teraĥ.
292  GEN 11:25  Kaj Naĥor vivis post la naskiĝo de Teraĥ cent dek naŭ jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
295  GEN 11:28  Kaj Haran mortis antaŭ sia patro Teraĥ en sia lando de naskiĝo, en Ur la Ĥaldea.
314  GEN 12:15  kaj vidis ŝin la eminentuloj de Faraono, kaj ili laŭdis ŝin al Faraono; kaj oni prenis la virinon en la domon de Faraono.
320  GEN 13:1  Kaj Abram supreniris el Egiptujo, li kaj lia edzino, kaj ĉio, kio estis kun li, kaj kun li ankaŭ Lot, direktante sin al sudo.
322  GEN 13:3  Kaj li daŭrigis sian migradon de sudo ĝis Bet-El, ĝis la loko, kie antaŭe estis lia tendo inter Bet-El kaj Aj,
323  GEN 13:4  al la loko de la altaro, kiun li tie faris antaŭe; kaj Abram tie preĝis al la Eternulo.
324  GEN 13:5  Kaj ankaŭ Lot, kiu iris kun Abram, havis ŝafojn kaj bovojn kaj tendojn.
328  GEN 13:9  La tuta tero estas ja antaŭ vi; apartiĝu do de mi: se vi iros maldekstren, mi iros dekstren; se vi iros dekstren, mi iros maldekstren.
329  GEN 13:10  Kaj Lot levis siajn okulojn kaj vidis, ke la tuta ĉirkaŭaĵo de Jordan, antaŭ ol la Eternulo pereigis Sodomon kaj Gomoran, tuta estas akvumata kiel ĝardeno de la Eternulo, kiel la lando Egipta, ĝis Coar.
330  GEN 13:11  Kaj Lot elektis al si la tutan ĉirkaŭaĵon de Jordan; kaj Lot ekiris orienten; kaj ili apartiĝis unu de la alia:
331  GEN 13:12  Abram enloĝiĝis en la lando Kanaana, kaj Lot enloĝiĝis en la urboj de la ĉirkaŭaĵo kaj starigis siajn tendojn ĝis Sodom.
332  GEN 13:13  Kaj la loĝantoj de Sodom estis malbonaj kaj tre pekaj kontraŭ la Eternulo.
335  GEN 13:16  Kaj Mi faros vian idaron kiel polvo de la tero; se iu povos kalkuli la polvon de la tero, li kalkulos ankaŭ vian idaron.
336  GEN 13:17  Leviĝu, trairu la landon laŭlonge kaj laŭlarĝe, ĉar al vi Mi ĝin donos.
339  GEN 14:2  ili faris militon kontraŭ Bera, reĝo de Sodom, kaj Birŝa, reĝo de Gomora, Ŝinab, reĝo de Adma, kaj Ŝemeber, reĝo de Ceboim, kaj la reĝo de Bela, kiu estas Coar.
344  GEN 14:7  Kaj ili reiris kaj venis al En-Miŝpat, kiu estas Kadeŝ, kaj venkobatis la tutan kampon de la Amalekidoj, kaj ankaŭ la Amoridojn, kiuj loĝis en Ĥacacon-Tamar.
345  GEN 14:8  Kaj eliris la reĝo de Sodom kaj la reĝo de Gomora kaj la reĝo de Adma kaj la reĝo de Ceboim, kaj la reĝo de Bela, kiu estas Coar, kaj komencis batalon kontraŭ ili en la valo Sidim,
346  GEN 14:9  kontraŭ Kedorlaomer, reĝo de Elam, kaj Tidal, reĝo de Gojim, kaj Amrafel, reĝo de Ŝinar, kaj Arjoĥ, reĝo de Elasar; kvar reĝoj kontraŭ kvin.
351  GEN 14:14  Kaj Abram aŭdis, ke lia frato estas kaptita, kaj li elkondukis siajn ekzercitojn, naskitajn en lia domo, tricent dek ok, kaj persekutis ĝis Dan.
352  GEN 14:15  Kaj li dividis sin kontraŭ ili en la nokto, li kaj liaj domanoj, kaj venkobatis ilin, kaj persekutis ilin ĝis Ĥoba, kiu estas maldekstre de Damasko.
353  GEN 14:16  Kaj li revenigis la tutan havon, kaj ankaŭ sian fraton Lot kaj lian havon li revenigis, kaj ankaŭ la virinojn kaj la popolon.
360  GEN 14:23  ke eĉ fadenon aŭ rimenon de ŝuo mi ne prenos el ĉio, kio apartenas al vi, por ke vi ne diru: Mi riĉigis Abramon;
371  GEN 15:10  Kaj li alportis al Li ĉion ĉi tion, kaj Li distranĉis ilin laŭ la mezo kaj metis ĉiujn partojn unu kontraŭ la alia, sed la birdojn Li ne distranĉis.
377  GEN 15:16  Kaj en la kvara generacio ili revenos ĉi tien; ĉar la krimoj de la Amoridoj ankoraŭ ne atingis plenecon.
379  GEN 15:18  En tiu tago la Eternulo faris interligon kun Abram, dirante: Al via idaro Mi donos ĉi tiun landon, de la rivero de Egiptujo ĝis la granda rivero, la rivero Eŭfrato:
387  GEN 16:5  Kaj Saraj diris al Abram: Vi estas maljusta kontraŭ mi; mi donis mian sklavinon en viajn brakojn, sed kiam ŝi vidis, ke ŝi gravediĝis, mi senvaloriĝis en ŝiaj okuloj; la Eternulo juĝu inter mi kaj vi.
393  GEN 16:11  Kaj la anĝelo de la Eternulo diris al ŝi: Jen vi estas graveda, kaj vi naskos filon; kaj vi donos al li la nomon Iŝmael, ĉar la Eternulo aŭdis vian suferon.
394  GEN 16:12  Kaj li estos homo sovaĝa; lia mano estos kontraŭ ĉiuj, kaj la manoj de ĉiuj kontraŭ li, kaj li loĝos antaŭ ĉiuj siaj fratoj.
399  GEN 17:1  Kiam Abram havis la aĝon de naŭdek naŭ jaroj, aperis la Eternulo al Abram, kaj diris al li: Mi estas Dio la Plejpotenca; iradu antaŭ Mi kaj estu senpeka.