599 | GEN 24:7 | La Eternulo, la Dio de la ĉielo, kiu prenis min el la domo de mia patro kaj el mia patrujo, kaj diris al mi kaj ĵuris al mi, dirante: Al via idaro Mi donos ĉi tiun landon — Li sendos Sian anĝelon antaŭ vi, kaj vi prenos edzinon por mia filo el tie. |
606 | GEN 24:14 | kaj la junulinon, al kiu mi diros: Volu klini vian kruĉon, ke mi trinku, kaj ŝi diros: Trinku, kaj mi trinkigos ankaŭ viajn kamelojn — ŝin Vi destinis por Via sklavo Isaak; kaj per tio mi sciiĝos, ke Vi faris favorkoraĵon al mia sinjoro. |
622 | GEN 24:30 | Kaj kiam li vidis la ringon kaj la braceletojn sur la manoj de sia fratino, kaj kiam li aŭdis la vortojn de sia fratino Rebeka, kiu diris: Tiel parolis kun mi tiu viro — tiam li iris al la viro, kaj jen tiu staras ĉe la kameloj apud la fonto. |
636 | GEN 24:44 | kaj kiu diros al mi: Trinku vi, kaj ankaŭ por viaj kameloj mi ĉerpos — tio estas la virino, kiun la Eternulo destinis por la filo de mia sinjoro. |
882 | GEN 31:8 | Kiam li diris: Mikskoloraj estu via rekompenco — ĉiuj brutoj naskis idojn mikskolorajn; kaj kiam li diris: Striitaj estu via rekompenco — ĉiuj brutoj naskis striitajn. |
1169 | GEN 39:19 | Kiam lia sinjoro aŭdis la vortojn de sia edzino, kiujn ŝi diris al li, parolante: Tiel agis kun mi via sklavo — tiam li forte ekkoleris. |
1468 | GEN 48:16 | la anĝelo, kiu savis min de ĉia malbono — Li benu la knabojn; oni nomu ilin per mia nomo kaj per la nomo de miaj patroj Abraham kaj Isaak, kaj ili kresku kaj multiĝu sur la tero. |
2660 | EXO 38:26 | po unu bek’o, tio estas po duono de siklo laŭ la sankta siklo, por ĉiu kapo, de ĉiuj, kiuj trapasis la kalkulon, kiuj havis la aĝon de dudek jaroj kaj pli, de sescent tri mil kvincent kvindek homoj. |
3030 | LEV 11:32 | Kaj ĉio, sur kion falos io el ili malviva, estos malpura; ĉu ĝi estos ia ligna vazo, ĉu vesto, ĉu felo, ĉu sako, ĉu ia ilo, per kiu oni faras laboron — oni metu ĝin en akvon, kaj ĝi estos malpura ĝis la vespero, kaj tiam ĝi fariĝos pura. |
3040 | LEV 11:42 | Ĉio, kio rampas sur la ventro, kaj ĉio, kio iras sur kvar piedoj aŭ sur pli da piedoj, sed estas rampaĵo, kiu rampas sur la tero — ilin ne manĝu, ĉar ili estas abomenindaĵo. |
3122 | LEV 14:10 | Kaj en la oka tago li prenos du ŝafidojn sendifektajn kaj unu ŝafidinon sendifektan, jaraĝan, kaj tri dekonojn de efo da delikata faruno, miksita kun oleo, kiel farunoferon, kaj unu log’on da oleo. |
3124 | LEV 14:12 | Kaj la pastro prenos unu el la ŝafidoj kaj alportos ĝin kiel kulpoferon kune kun la log’o da oleo, kaj skuos tion kiel skuoferon antaŭ la Eternulo. |
3127 | LEV 14:15 | Kaj la pastro prenos iom el la log’o da oleo kaj verŝos sur sian maldekstran manplaton. |
3133 | LEV 14:21 | Se li estas malriĉa kaj ne havas sufiĉe da bonstato, tiam li prenu unu ŝafidon, kiel pekoferon-skuataĵon, por pekliberiĝi, kaj unu dekonon de efo da delikata faruno, miksita kun oleo, kiel farunoferon, kaj log’on da oleo; |
3136 | LEV 14:24 | Kaj la pastro prenos la ŝafidon de la kulpofero kaj la log’on da oleo, kaj la pastro skuos ilin kiel skuoferon antaŭ la Eternulo. |
3143 | LEV 14:31 | kiom permesos lia bonstato — el unu li faros pekoferon kaj el la dua li faros bruloferon kune kun la farunofero; kaj la pastro pekliberigos la purigaton antaŭ la Eternulo. |
3813 | NUM 5:20 | sed se vi forflankiĝis kun alia viro anstataŭ via edzo kaj se vi malpuriĝis kaj iu viro kuŝis kun vi krom via edzo — |
3853 | NUM 7:2 | tiam alportis la estroj de Izrael, la ĉefoj de siaj patrodomoj, tiuj estroj de la triboj, tiuj, kiuj administris la kalkuladon — |
3875 | NUM 7:24 | En la tria tago — la estro de la Zebulunidoj, Eliab, filo de Ĥelon. |
3881 | NUM 7:30 | En la kvara tago — la estro de la Rubenidoj, Elicur, filo de Ŝedeur. |
3887 | NUM 7:36 | En la kvina tago — la estro de la Simeonidoj, Ŝelumiel, filo de Curiŝadaj. |
3893 | NUM 7:42 | En la sesa tago — la estro de la Gadidoj, Eljasaf, filo de Deuel. |
3899 | NUM 7:48 | En la sepa tago — la estro de la Efraimidoj, Eliŝama, filo de Amihud. |
3905 | NUM 7:54 | En la oka tago — la estro de la Manaseidoj, Gamliel, filo de Pedacur. |
3911 | NUM 7:60 | En la naŭa tago — la estro de la Benjamenidoj, Abidan, filo de Gideoni. |
3917 | NUM 7:66 | En la deka tago — la estro de la Danidoj, Aĥiezer, filo de Amiŝadaj. |
3923 | NUM 7:72 | En la dek-unua tago — la estro de la Aŝeridoj, Pagiel, filo de Oĥran. |
3929 | NUM 7:78 | En la dek-dua tago — la estro de la Naftaliidoj, Aĥira, filo de Enan. |
3987 | NUM 9:21 | Iufoje la nubo restadis de vespero ĝis mateno; tiam, kiam la nubo leviĝis matene, ili elmoviĝadis; iufoje tagon kaj nokton — kiam la nubo leviĝis, ili elmoviĝadis. |
3988 | NUM 9:22 | Iufoje du tagojn aŭ monaton aŭ pli longan tempon — kiel longe la nubo super la tabernaklo restis super ĝi, la Izraelidoj restadis tendare kaj ne elmoviĝadis; sed kiam ĝi leviĝis, ili elmoviĝadis. |
4043 | NUM 11:18 | Kaj al la popolo diru: Prepariĝu por morgaŭ, kaj vi manĝos viandon; ĉar vi ploris al la oreloj de la Eternulo, dirante: Kiu manĝigos al ni viandon? bone estis al ni en Egiptujo — tial la Eternulo donos al vi viandon, kaj vi manĝos. |
4051 | NUM 11:26 | Sed restis du viroj en la tendaro; la nomo de unu estis Eldad, kaj la nomo de la dua estis Medad; kaj suriris sur ilin la spirito — ĉar ili estis inter la enskribitaj, sed ne eliris al la tabernaklo — kaj ili ekprofetis en la tendaro. |
4141 | NUM 14:32 | Sed vi — viaj kadavroj falos en ĉi tiu dezerto. |
4145 | NUM 14:36 | Kaj la viroj, kiujn Moseo sendis, por esplorrigardi la landon, kaj kiuj revenis kaj murmurigis kontraŭ li la tutan komunumon, disvastigante malbonan famon pri la lando — |
4570 | NUM 27:14 | ĉar vi malobeis Mian ordonon en la dezerto Cin, dum la malpaco de la komunumo, ke vi montru ĉe la akvo Mian sanktecon antaŭ iliaj okuloj — tiu Akvo de Malpaco ĉe Kadeŝ en la dezerto Cin. |
4712 | NUM 31:46 | kaj da homoj dek ses mil) — |
4723 | NUM 32:3 | Atarot kaj Dibon kaj Jazer kaj Nimra kaj Ĥeŝbon kaj Eleale kaj Sibma kaj Nebo kaj Beon — |
4724 | NUM 32:4 | tiu lando, kiun la Eternulo venkobatis antaŭ la komunumo de Izrael — estas lando bona por brutaroj, kaj viaj servantoj havas brutarojn. |
4968 | DEU 2:28 | manĝaĵon vendu al mi pro mono, kaj mi manĝos, kaj akvon donu al mi pro mono, kaj mi trinkos: nur per miaj piedoj mi trairos — |
4969 | DEU 2:29 | kiel faris al mi la Esavidoj, kiuj loĝas sur Seir, kaj la Moabidoj, kiuj loĝas en Ar — ĝis mi transiros Jordanon en la landon, kiun la Eternulo, nia Dio, donas al ni. |
4996 | DEU 3:19 | Nur viaj edzinoj kaj viaj infanoj kaj viaj brutaroj — mi scias, ke vi havas grandnombrajn brutarojn — restu en viaj urboj, kiujn mi donis al vi; |
5262 | DEU 12:20 | Kiam la Eternulo, via Dio, vastigos viajn limojn, kiel Li diris al vi, kaj vi diros: Mi manĝos viandon — ĉar via animo ekdeziros manĝi viandon: tiam laŭ la tuta deziro de via animo manĝu viandon. |
5279 | DEU 13:6 | Kaj tiun profeton aŭ tiun sonĝiston oni devas mortigi; ĉar li predikis defalon de la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta kaj liberigis vin el la domo de sklaveco — por delogi vin de la vojo, laŭ kiu la Eternulo, via Dio, ordonis al vi iri; kaj ekstermu la malbonon el inter vi. |
5321 | DEU 14:29 | kaj venos la Levido — ĉar li ne havas parton kaj heredaĵon ĉe vi — kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas en via urbo, kaj ili manĝos kaj satiĝos; por ke benu vin la Eternulo, via Dio, en ĉiu faro de viaj manoj, kiun vi faros. |
5337 | DEU 15:16 | Kaj se li diros al vi: Mi ne foriros de vi, ĉar mi amas vin kaj vian domon — ĉar estas al li bone ĉe vi: |
5347 | DEU 16:3 | Ne manĝu kun tio fermentintaĵon; dum sep tagoj manĝu kun tio macojn, panon de mizero — ĉar rapidece vi eliris el la lando Egipta — por ke vi memoru dum la tuta tempo de via vivo la tagon de via eliro el la lando Egipta. |
5350 | DEU 16:6 | nur sur la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por loĝigi tie Sian nomon, buĉu la Paskon vespere, ĉe la subiro de la suno — tempo de via eliro el Egiptujo. |
5408 | DEU 18:22 | Kion la profeto diros en la nomo de la Eternulo kaj la afero ne fariĝos kaj ne plenumiĝos — tio estas la vortoj, kiujn la Eternulo ne diris; pro aroganteco diris tion la profeto; ne timu lin. |
5413 | DEU 19:5 | aŭ se iu iros kun sia proksimulo en arbaron, por haki lignon, kaj eksvingiĝos lia mano kun la hakilo, por haki la arbon, kaj la fero desaltos de la tenilo kaj trafos la proksimulon kaj tiu mortos — li forkuru al unu el tiuj urboj, por resti vivanta; |
5703 | DEU 29:21 | Kaj diros la venonta generacio, viaj infanoj, kiuj aperos post vi, kaj la alilandulo, kiu venos el malproksima lando kaj vidos la plagojn de ĉi tiu lando kaj ĝiajn malsanojn, per kiuj la Eternulo ĝin frapos — |
5704 | DEU 29:22 | sulfuro kaj salo, bruligitaĵo estas la tuta lando; ĝi ne estas prisemata kaj ne naskas, kaj nenia herbo tie elkreskas, simile al la ruinoj de Sodom kaj Gomora, Adma kaj Ceboim, kiujn la Eternulo ruinigis en Sia kolero kaj en Sia furiozo — |
6024 | JOS 8:20 | Kaj la loĝantoj de Aj ekrigardis malantaŭen, kaj vidis, ke fumo de la urbo iras al la ĉielo. Kaj ili ne havis lokon, kien forkuri — nek tien nek ĉi tien; kaj la popolo, kiu estis kurinta al la dezerto, turniĝis kontraŭ la persekutantojn. |
6393 | JOS 21:10 | Al la filoj de Aaron el la familioj de la Kehatidoj, el la Levidoj — ĉar ilia estis la loto unua — |
6700 | JDG 7:4 | Kaj la Eternulo diris al Gideon: Ankoraŭ estas tro multe da popolo; konduku ilin malsupren al la akvo, kaj tie Mi ilin elektos por vi. Pri kiu Mi diros al vi: Ĉi tiu iru kun vi — tiu devas iri kun vi; kaj ĉiu, pri kiu Mi diros al vi: Ĉi tiu ne iru kun vi — tiu ne devas iri. |
6862 | JDG 11:31 | tiam tiu, kiu eliros el la pordo de mia domo renkonte al mi, kiam mi feliĉe revenos de la Amonidoj — tiu apartenu al la Eternulo, kaj mi oferos lin kiel bruloferon. |
6864 | JDG 11:33 | Kaj li venkobatis ilin de Aroer ĝis Minit, dudek urbojn, kaj ĝis Abel-Keramim — tio estis tre granda venkobato; kaj la Amonidoj humiliĝis antaŭ la Izraelidoj. |
7519 | 1SA 14:9 | Se ili diros al ni tiel: Restu, ĝis ni atingos vin — tiam ni haltos sur nia loko kaj ne supreniros al ili; |
7520 | 1SA 14:10 | sed se ili diros tiel: Venu al ni supren — tiam ni supreniros; ĉar la Eternulo transdonis ilin en niajn manojn, kaj tio estos por ni pruvosigno. |
7744 | 1SA 20:12 | Tiam Jonatan diris al David: La Eternulo, Dio de Izrael, se mi esploros mian patron ĝis postmorgaŭ, kaj konvinkiĝos, ke li estas favora al David, kaj se mi tiam ne sendos al vi kaj ne malkaŝos al viaj oreloj — |
7753 | 1SA 20:21 | Kaj poste mi sendos junulon, dirante: Iru, trovu la sagojn. Se mi diros al la junulo: Jen la sagoj estas antaŭ vi, prenu ilin kaj venu — tiam estas paco al vi kaj nenio minacas, kiel vivas la Eternulo. |
7754 | 1SA 20:22 | Sed se mi tiel diros al la junulo: Jen la sagoj estas post vi malproksime — tiam foriru, ĉar la Eternulo vin forsendas. |
8426 | 2SA 15:34 | sed se vi reiros en la urbon, kaj diros al Abŝalom: Mi estos via sklavo, ho reĝo; kiel mi estis la sklavo de via patro delonge, tiel mi de nun estos via sklavo — tiam vi detruos por mi la konsilon de Aĥitofel. |
8578 | 2SA 20:21 | ne tia estas la afero; sed unu viro de la monto de Efraim — Ŝeba, filo de Biĥri, estas lia nomo — levis sian manon kontraŭ la reĝon David; donu lin solan, kaj mi foriros de la urbo. Kaj la virino diris al Joab: Jen lia kapo estos ĵetita al vi trans la muron. |
8740 | 1KI 1:20 | Sed vi, mia sinjoro, ho reĝo — la okuloj de ĉiuj Izraelidoj estas turnitaj al vi, por ke vi diru al ili, kiu sidos sur la trono de mia sinjoro la reĝo post li. |
8750 | 1KI 1:30 | kiel mi ĵuris al vi per la Eternulo, Dio de Izrael, dirante: Via filo Salomono reĝos post mi kaj li sidos sur mia trono anstataŭ mi — tiel mi faros hodiaŭ. |
8795 | 1KI 2:22 | Tiam respondis la reĝo Salomono kaj diris al sia patrino: Kial vi petas la Ŝunemaninon Abiŝag por Adonija? petu por li ankaŭ la reĝecon, ĉar li estas mia pli aĝa frato — por li, kaj por la pastro Ebjatar, kaj por Joab, filo de Ceruja. |
8869 | 1KI 5:2 | La manĝprovizoj de Salomono por ĉiu tago estis: tridek kor’oj da delikata faruno kaj sesdek kor’oj da simpla faruno, |
8892 | 1KI 5:25 | Kaj Salomono donis al Ĥiram dudek mil kor’ojn da tritiko kiel manĝaĵon por lia domo kaj dudek kor’ojn da plej pura oleo. Tiom Salomono donadis al Ĥiram ĉiujare. |
8963 | 1KI 7:26 | Ĝi havis la dikon de manlarĝo; kaj ĝia rando, farita laŭ la maniero de rando de kaliko, estis simila al disvolviĝinta lilio. Ĝi ampleksis du mil bat’ojn. |
8975 | 1KI 7:38 | Kaj li faris dek kuprajn lavujojn; ĉiu lavujo havis la amplekson de kvardek bat’oj; kvar ulnojn havis ĉiu lavujo; ĉiu lavujo staris sur unu bazaĵo el la dek bazaĵoj. |
9063 | 1KI 9:9 | Kaj oni respondos: Pro tio, ke ili forlasis la Eternulon, ilian Dion, kiu elkondukis iliajn patrojn el la lando Egipta, kaj ili aliĝis al aliaj dioj kaj adorkliniĝis al ili kaj servis al ili — pro tio la Eternulo venigis sur ilin ĉi tiun tutan malbonon. |
9099 | 1KI 10:17 | kaj tricent malgrandajn ŝildojn el forĝita oro (tri min’oj da oro estis uzitaj por ĉiu el tiuj ŝildoj); kaj la reĝo metis ilin en la arbardomon de Lebanon. |
9164 | 1KI 12:10 | Kaj la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li, parolis al li, dirante: Tiele diru al ĉi tiu popolo, kiu diris al vi: Via patro faris nian jugon tro peza, kaj vi faru ĝin malpli peza — tiele diru al ili: Mia malgranda fingro estas pli dika, ol la lumboj de mia patro; |
9703 | 2KI 6:25 | Estis granda malsato en Samario. Kaj ili sieĝis ĝin tiel longe, ĝis kapo de azeno ricevis la prezon de okdek sikloj, kaj kvarono de kab’o da sterko de kolomboj la prezon de kvin sikloj. |
10051 | 2KI 18:23 | Nun provu konkuri kun mia sinjoro, la reĝo de Asirio; mi donos al vi du mil ĉevalojn — ĉu vi povas trovi rajdantojn por ili? |
10220 | 2KI 24:14 | Kaj li forkondukis ĉiujn Jerusalemanojn, ĉiujn eminentulojn, ĉiujn fortajn militistojn — dek mil estis forkondukitaj — kaj ĉiujn artistojn kaj ĉiujn forĝistojn; restis neniu krom la malriĉa popolo de la lando. |
10326 | 1CH 2:16 | Iliaj fratinoj estis: Ceruja kaj Abigail. La filoj de Ceruja estis: Abiŝaj, Joab, kaj Asahel — tri. |
10370 | 1CH 3:5 | Kaj jen estas tiuj, kiuj naskiĝis al li en Jerusalem: Ŝimea, Ŝobab, Natan, Salomono — ĉi tiuj kvar de Bat-Ŝua, filino de Amiel; |
10373 | 1CH 3:8 | Eliŝama, Eljada, kaj Elifelet — naŭ. |
10387 | 1CH 3:22 | La filo de Ŝeĥanja estis Ŝemaja; la filoj de Ŝemaja: Ĥatuŝ, Jigal, Bariaĥ, Nearja, kaj Ŝafat — ses. |
10388 | 1CH 3:23 | La filoj de Nearja: Eljoenaj, Ĥizkija, kaj Azrikam — tri. |
10389 | 1CH 3:24 | La filoj de Eljoenaj: Hodavja, Eljaŝib, Pelaja, Akub, Joĥanan, Delaja, kaj Anani — sep. |
10445 | 1CH 5:13 | Iliaj fratoj, laŭ iliaj patrodomoj: Miĥael, Meŝulam, Ŝeba, Joraj, Jakan, Zia, kaj Eber — sep. |
10540 | 1CH 7:1 | La filoj de Isaĥar estis: Tola, Pua, Jaŝub, kaj Ŝimron — kvar. |
10542 | 1CH 7:3 | La idoj de Uzi: Jizraĥja; la idoj de Jizraĥja: Miĥael, Obadja, Joel, kaj Jiŝija — kune kvin patrodomoj. |
10545 | 1CH 7:6 | Ĉe Benjamen: Bela, Beĥer, kaj Jediael — tri. |
10546 | 1CH 7:7 | La idoj de Bela: Ecbon, Uzi, Uziel, Jerimot, kaj Iri — kvin patrodomoj, militkapablaj. En la genealogiaj listoj ili prezentis la nombron de dudek du mil tridek kvar. |
10608 | 1CH 8:29 | En Gibeon loĝis: la fondinto de Gibeon — la nomo de lia edzino estis Maaĥa — |
10654 | 1CH 9:35 | En Gibeon loĝis: Jeiel, la fondinto de Gibeon — la nomo de lia edzino estis Maaĥa — |
10661 | 1CH 9:42 | kaj Aĥaz — li naskigis Jaaran, Jaara naskigis Alemeton, Azmaveton, kaj Zimrin; Zimri naskigis Mocan; |
10816 | 1CH 15:20 | Zeĥarja, Aziel, Ŝemiramot, Jeĥiel, Uni, Eliab, Maaseja, kaj Benaja — sur psalteroj, por sopranuloj; |
10817 | 1CH 15:21 | Matitja, Eliflehu, Mikneja, Obed-Edom, Jeiel, kaj Azazja — sur harpoj, por basuloj, por antaŭkanti; |
10818 | 1CH 15:22 | Kenanja, la estro de la Levidoj — por aranĝado; li aranĝadis la muzikon, ĉar li estis kompetentulo. |
10996 | 1CH 23:8 | La filoj de Ladan: la ĉefo Jeĥiel, Zetam, kaj Joel — tri. |
10997 | 1CH 23:9 | La filoj de Ŝimei: Ŝelomit, Ĥaziel, kaj Haran — tri. Tio estas la ĉefoj de patrodomoj de Ladan. |
10998 | 1CH 23:10 | Kaj la filoj de Ŝimei: Jaĥat, Zina, Jeuŝ, kaj Beria. Tio estas la filoj de Ŝimei — kvar. |
11000 | 1CH 23:12 | La filoj de Kehat: Amram, Jichar, Ĥebron, kaj Uziel — kvar. |
11011 | 1CH 23:23 | La filoj de Muŝi: Maĥli, Eder, kaj Jeremot — tri. |
11153 | 1CH 28:5 | Kaj el ĉiuj miaj filoj — ĉar multe da filoj donis al mi la Eternulo — Li elektis mian filon Salomono, ke li sidu sur la trono de la reĝado de la Eternulo super Izrael. |
11226 | 2CH 2:9 | Jen por la ĉarpentistoj, por la lignohakistoj, viaj servantoj, mi destinis dudek mil kor’ojn da draŝita tritiko, dudek mil kor’ojn da hordeo, dudek mil bat’ojn da vino, kaj dudek mil bat’ojn da oleo. |
11256 | 2CH 4:5 | Ĝi havis la dikon de manlarĝo; kaj ĝia rando, farita laŭ la maniero de rando de kaliko, estis simila al disvolviĝinta lilio. Ĝi ampleksis tri mil bat’ojn. |
11271 | 2CH 4:20 | la kandelabrojn kaj iliajn lucernojn, por bruligi ilin laŭ la preskribo antaŭ la plejsanktejo — el pura oro; |
11285 | 2CH 5:12 | kaj la Levidoj-kantistoj — ili ĉiuj, Asaf, Heman, Jedutun, iliaj filoj kaj fratoj — en bisinaj vestoj, kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, staris oriente de la altaro, kaj kun ili cent dudek pastroj, trumpetantaj per trumpetoj; |
11351 | 2CH 7:22 | Kaj oni respondos: Pro tio, ke ili forlasis la Eternulon, Dion de siaj patroj, kiu elkondukis ilin el la lando Egipta, kaj ili aliĝis al aliaj dioj kaj adorkliniĝis antaŭ ili kaj servis al ili — pro tio Li venigis sur ilin ĉi tiun tutan malbonon. |
11410 | 2CH 10:10 | Kaj la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li, parolis al li, dirante: Tiele diru al la popolo, kiu diris al vi: Via patro faris nian jugon tro peza, kaj vi faru ĝin malpli peza — tiele diru al ili: Mia malgranda fingro estas pli dika, ol la lumboj de mia patro; |
11602 | 2CH 20:10 | Kaj nun jen la Amonidoj kaj la Moabidoj kaj la loĝantoj de la monto Seir, tra kies lando Vi ne permesis al la Izraelidoj iri, kiam ili iris el la lando Egipta, sed ili devis iri preter kaj ne ekstermi ilin — |
11765 | 2CH 27:5 | Li militis kontraŭ la reĝo de la Amonidoj kaj venkis ilin; kaj la Amonidoj donis al li en tiu jaro cent kikarojn da arĝento, dek mil kor’ojn da tritiko, kaj dek mil da hordeo. Tion saman donis al li la Amonidoj ankaŭ en la dua jaro kaj en la tria. |
11775 | 2CH 28:6 | Pekaĥ, filo de Remalja, mortigis el la Judoj cent dudek mil en unu tago, kiuj ĉiuj estis homoj bravaj — pro tio, ke ili forlasis la Eternulon, Dion de iliaj patroj. |
12101 | EZR 2:69 | Laŭ sia povo ili donis en la trezorejon de la laboroj: da oro sesdek unu mil darkemonojn, da arĝento kvin mil min’ojn, kaj da pastraj vestoj cent. |
12200 | EZR 7:22 | ĝis jena kvanto: arĝento ĝis cent kikaroj, tritiko ĝis cent kor’oj, vino ĝis cent bat’oj, ankaŭ oleo ĝis cent bat’oj, kaj salo en kvanto senlima. |
12495 | NEH 7:70 | El la ĉefoj de patrodomoj, kelkaj donis en la trezorejon de la laboroj dudek mil darkemonojn da oro kaj du mil ducent min’ojn da arĝento. |
12496 | NEH 7:71 | Kaj kion donis la ceteraj el la popolo, tio estis: dudek mil darkemonoj da oro kaj du mil min’oj da arĝento kaj sesdek sep pastraj vestoj. |
12540 | NEH 9:25 | Kaj ili venkoprenis urbojn fortikigitajn kaj teron grasan, kaj ili ekposedis domojn plenajn de ĉio bona, putojn elhakitajn en ŝtonoj, vinberĝardenojn kaj olivĝardenojn, kaj multajn manĝaĵdonajn arbojn. Kaj ili manĝis, satiĝis, grasiĝis, kaj ĝuis, dank’ al Via granda boneco. |
12758 | EST 3:7 | En la unua monato, tio estas en la monato Nisan, en la dek-dua jaro de la reĝado de Aĥaŝveroŝ, oni ĵetadis pur’on, tio estas loton, antaŭ Haman, de tago al tago kaj de monato al monato, ĝis la dek-dua, tio estas ĝis la monato Adar. |
12777 | EST 4:11 | Ĉiuj servantoj de la reĝo kaj la popolo en la landoj de la reĝo scias, ke por ĉiu viro aŭ virino, kiu eniris al la reĝo en la internan korton ne vokite, ekzistas nur unu leĝo, nome la morto, krom nur en la okazo, se la reĝo etendas al li sian oran sceptron — tiam li restas vivanta; kaj mi ne estas vokita iri al la reĝo jam de tridek tagoj. |
12839 | EST 9:1 | En la dek-dua monato, tio estas en la monato Adar, en ĝia dek-tria tago, kiam venis la tempo de plenumo de la reĝa ordono kaj dekreto — en la tago, kiam la malamikoj de la Judoj esperis superforti ilin — la afero turniĝis, kaj la Judoj superfortis siajn malamikojn. |
12862 | EST 9:24 | Ĉar Haman, filo de Hamedata, la Agagido, kaj malamiko de ĉiuj Judoj, intencis pereigi la Judojn kaj ĵetis pur’on, tio estas loton, por ekstermi kaj pereigi ilin; |
13401 | JOB 22:8 | Per forta brako vi akiris teron, Kaj dank’ al eminenteco vi loĝis sur ĝi; |
13460 | JOB 24:20 | Forgesu lin la interno de lia patrino; La vermoj frandu lin; Oni lin ne plu rememoru; Li rompiĝu kiel malbona arbo — |
14364 | PSA 31:15 | Sed mi — mi fidas Vin, ho Eternulo; Mi diras: Vi estas mia Dio. |
14784 | PSA 55:13 | Ne malamiko min ja insultas — mi tion tolerus; Ne mia malamanto tenas sin grande kontraŭ mi — mi kaŝus min de li; |
15077 | PSA 73:2 | Sed mi — apenaŭ ne falŝanceliĝis miaj piedoj, Preskaŭ elglitis miaj paŝoj. |
17462 | ECC 4:11 | Ankaŭ se du kuŝiĝas, estas al ili varme; sed unu — kiel li varmiĝos? |
17489 | ECC 6:2 | se al iu homo Dio donas riĉecon kaj havon kaj honoron, kaj al lia animo mankas nenio, kion ajn li dezirus, sed Dio ne donas al li la povon konsumi ĝin, nur fremda homo ĝin konsumas — ĉi tio estas vantaĵo kaj malfacila doloro. |
17490 | ECC 6:3 | Se iu homo naskigus cent infanojn kaj vivus multajn jarojn kaj atingus profundan aĝon, sed lia animo ne ĝuus sate la havon, kaj eĉ bonan enterigon li ne havus — tiam mi dirus: Pli feliĉa ol li estas abortito. |
17492 | ECC 6:5 | Eĉ la sunon li ne vidis kaj ne konis — al li estas pli trankvile ol al tiu. |
17737 | ISA 1:13 | Ne plu alportu hipokritajn donacojn; la incensado estas abomenindaĵo por Mi; monatkomencon, sabaton, kaj kunvokon de kunvenoj Mi ne toleras — krimo kaj sankta kunveno! |
17816 | ISA 5:7 | La vinberĝardeno de la Eternulo Cebaot estas la domo de Izrael, kaj la viroj de Jehuda estas Lia plej amata plantaĵo; kaj Li esperis justecon, sed montriĝis malnoblaĵo — bonagojn, sed montriĝis kriindaĵo. |
17819 | ISA 5:10 | Ĉar dek parceloj da vinberĝardeno donos nur unu bat’on, kaj ĥomero da semoj donos nur unu efon. |
18290 | ISA 30:3 | Sed la defendo de Faraono estos por vi honto, kaj la kaŝiĝo en la ombro de Egiptujo — malhonoro. |
18408 | ISA 36:8 | Nun provu konkuri kun mia sinjoro, la reĝo de Asirio; mi donos al vi du mil ĉevalojn — ĉu vi povas trovi rajdantojn por ili? |
18530 | ISA 41:9 | vi, kiun Mi prenis de la finoj de la tero kaj vokis de ĝiaj randoj, kaj al kiu Mi diris: Vi estas Mia servanto, Mi vin elektis kaj ne forpuŝis — |
18673 | ISA 47:4 | Nia Liberiganto — Lia nomo estas Eternulo Cebaot, Sanktulo de Izrael. |
18711 | ISA 49:5 | Kaj nun diris la Eternulo, kiu el la patrina ventro kreis min Lia servanto, por ke mi revenigu al Li Jakobon kaj por ke Izrael kolektiĝu ĉe Li (ĉar mi estas honorata antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj mia Dio estas mia forto) — |
18952 | ISA 63:16 | Vi estas ja nia patro; Abraham ja ne scias pri ni, kaj Izrael nin ne rekonas; Vi, ho Eternulo, estas nia patro; nia Liberiganto — tia estas de eterne Via nomo. |
18977 | ISA 65:11 | Sed vin, kiuj forlasis la Eternulon, forgesis Mian sanktan monton, aranĝas tablon por la Feliĉo, kaj faras verŝon por la Destino — |
19106 | JER 4:10 | Kaj mi diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo! ĉu Vi erarigis ĉi tiun popolon kaj Jerusalemon, dirinte: Vi havos pacon — kaj dume la glavo atingis jam la animon? |
19120 | JER 4:24 | Mi rigardas la montojn — ili tremas, kaj ĉiuj montetoj ŝanceliĝas. |
19121 | JER 4:25 | Mi rigardas — troviĝas neniu homo, kaj ĉiuj birdoj de la ĉielo disflugis. |
19122 | JER 4:26 | Mi rigardas — la fruktoriĉa lando fariĝis dezerto, kaj ĉiuj ĝiaj urboj estas detruitaj de la Eternulo, de la flamo de Lia kolero. |
19128 | JER 5:1 | Trairu la stratojn de Jerusalem kaj rigardu, esploru kaj serĉu sur ĝiaj palacoj, ĉu vi trovos homon, kiu agas juste, kiu serĉas la veron — tiam Mi pardonos al ĝi. |
19129 | JER 5:2 | Eĉ se ili diras: Mi ĵuras per la Eternulo — ili tamen ĵuras mensoge. |
19198 | JER 7:10 | vi poste venas kaj stariĝas antaŭ Mi en ĉi tiu domo, kiu estas nomata per Mia nomo, kaj vi diras: Ni saviĝis — kvankam vi plue faras ĉiujn tiujn abomenindaĵojn! |
19377 | JER 14:15 | Tial tiele diras la Eternulo pri la profetoj: Ĉar ili profetas en Mia nomo, kvankam Mi ne sendis ilin, kaj ili diras, ke glavo kaj malsato ne estos en ĉi tiu lando — per glavo kaj malsato estos ekstermitaj tiuj profetoj; |
19378 | JER 14:16 | kaj la popolo, al kiu ili profetas, estos disĵetita sur la stratojn de Jerusalem per malsato kaj glavo, kaj neniu ilin enterigos — ili, iliaj edzinoj, iliaj filoj, kaj iliaj filinoj; kaj Mi elverŝos sur ilin ilian malbonecon. |
19415 | JER 16:10 | Kiam vi diros al tiu popolo ĉiujn ĉi tiujn vortojn, kaj ili diros al vi: Pro kio la Eternulo eldiris pri ni tiun tutan grandan malfeliĉon? kia estas nia krimo, kaj kia estas nia peko, kiun ni pekis antaŭ la Eternulo, nia Dio? — |
19528 | JER 22:5 | Sed se vi ne obeos tiujn vortojn, tiam — Mi ĵuras per Mi, diras la Eternulo — ĉi tiu domo fariĝos ruino. |
19726 | JER 29:22 | Kaj ĉe ĉiuj ekzilitoj de Judujo, kiuj estas en Babel, ilia nomo fariĝos objekto de malbeno, kaj oni dirados: La Eternulo faru al vi tion, kion, kion al Cidkija kaj Aĥab, kiujn la reĝo de Babel rostigis sur fajro — |
19735 | JER 29:31 | Sendu al ĉiuj ekzilitoj, por diri: Tiele diras la Eternulo pri Ŝemaja, la Neĥelamano: Pro tio, ke Ŝemaja profetis al vi, kvankam Mi ne sendis lin, kaj li fidigis vin per malveraĵo — |
19854 | JER 33:10 | Tiele diras la Eternulo: Sur ĉi tiu loko — pri kiu vi diras, ke ĝi estas dezertigita tiel, ke jam ne ekzistas homoj nek brutoj en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem, kiuj fariĝis malplenaj pro foresto de homoj kaj de loĝantoj kaj de brutoj — |
20100 | JER 44:21 | Ĝuste tiun incensadon, kiun vi faradis en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem, vi kaj viaj patroj, viaj reĝoj kaj viaj eminentuloj kaj la popolo de la lando — ĝuste tion la Eternulo ja rememoris, kaj ĝi atingis Lian koron. |
20102 | JER 44:23 | Pro tio, ke vi incensadis kaj pekadis antaŭ la Eternulo kaj ne obeis la voĉon de la Eternulo kaj ne agadis laŭ Lia instruo, laŭ Liaj leĝoj kaj ordonoj — pro tio trafis vin tiu malbono, kiel vi nun vidas. |
20459 | LAM 3:36 | Kiam oni estas maljusta kontraŭ homo en lia juĝa afero — Ĉu la Sinjoro tion ne vidas? |
20582 | EZK 3:11 | Kaj iru al la elpelitoj, al la filoj de via popolo, kaj parolu al ili, kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo — tute egale, ĉu ili aŭskultos aŭ ne aŭskultos. |
20589 | EZK 3:18 | Kiam Mi diros al la malpiulo: Vi devas morti, kaj vi ne admonos lin, kaj vi ne parolos, por averti malpiulon kontraŭ lia malbona vojo, por konservi al li la vivon — tiam li, malpiulo, mortos pro sia malpieco, sed lian sangon Mi repostulos el via mano. |
20783 | EZK 13:6 | Ilia vizio estas senenhava, ilia antaŭdiro estas mensogo. Ili diras: La Eternulo diris — sed la Eternulo ilin ne sendis; kaj ili asertas, ke ilia vorto plenumiĝos. |
20784 | EZK 13:7 | Vi vidis ja vizion senenhavan, kaj vi eldiras antaŭdiron mensogan; vi diras: Tiel parolas la Eternulo — kvankam Mi ne parolis. |
20787 | EZK 13:10 | Pro tio, ĝuste pro tio, ke ili erarigas Mian popolon, antaŭdirante pacon, kvankam paco ne estos, kaj kiam la popolo konstruas barilon, ili ŝmiras ĝin per maltaŭga mortero — |
20799 | EZK 13:22 | Ĉar vi mensoge afliktas la koron de virtulo, kiun Mi ne afliktis, kaj vi fortigas la manojn de malvirtulo, por ke li ne returnu sin de sia malbona vojo, per kio li konservus sian vivon — |
20815 | EZK 14:15 | Se Mi venigus en la landon sovaĝajn bestojn, por ĝin senhomigi, por ke ĝi fariĝu dezerta kaj neniu povu iri tra ĝi pro la bestoj — |
20817 | EZK 14:17 | Aŭ se Mi venigus glavon sur tiun landon, kaj dirus: Glavo, trairu la landon; kaj Mi ekstermus en ĝi homojn kaj brutojn — |
20820 | EZK 14:20 | kaj Noa, Daniel, kaj Ijob estus en ĝi — kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, ili ne savus filon nek filinon; nur ili pro sia virteco savus sian animon. |
20821 | EZK 14:21 | Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Eĉ se Mi venigus sur Jerusalemon la kvar malbonajn punojn, la glavon, malsaton, sovaĝajn bestojn, kaj peston, por ekstermi en ĝi homojn kaj brutojn — |
20867 | EZK 16:36 | Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi malŝparas vian metalon kaj via nudeco estas malkovrata en via malĉastado al viaj amistoj kaj al ĉiuj viaj abomenindaj idoloj, kaj pro la sango de viaj infanoj, kiujn vi fordonas al ili — |
20969 | EZK 20:5 | kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: En la tago, kiam Mi elektis Izraelon kaj levis Mian manon al la idaro de la domo de Jakob, kiam Mi konigis Min al ili en la lando Egipta, kaj, levante al ili Mian manon, diris: Mi estas la Eternulo, via Dio — |
20996 | EZK 20:32 | Kaj kio venas en vian kapon, kiam vi diras: Ni estu kiel la nacioj, kiel la gentoj de la landoj, servante al ligno kaj al ŝtonoj — tio ne efektiviĝos. |
21037 | EZK 21:29 | Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi rememoras viajn krimojn, elmontras viajn kulpojn en ĉiuj viaj agoj — pro tio, ke vi rememoras, vi estos kaptitaj per mano. |
21038 | EZK 21:30 | Kaj vi, ho senhonora kaj malpia estro de Izrael, kies tago alvenis nun, kiam devas ĉesiĝi liaj krimoj — |
21150 | EZK 24:25 | Kaj koncerne vin, ho filo de homo: en la tago, kiam Mi forprenos de ili ilian forton, la ĝojon de ilia beleco, la ĝuon de iliaj okuloj, la ĉarmaĵon de ilia animo, iliajn filojn kaj iliajn filinojn — |
21155 | EZK 25:3 | kaj diru al la Amonidoj: Aŭskultu la vorton de la Sinjoro, la Eternulo: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi diras pri Mia sanktejo: Ha, ha! ĝi estas malsanktigita; kaj pri la lando de Izrael: Ĝi estas dezertigita; kaj pri la domo de Jehuda: Ili estas forkondukitaj en kaptitecon — |
21158 | EZK 25:6 | Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi aplaŭdis per la manoj kaj frapis per la piedoj kaj kun plena kora malestimo ĝojis pri la lando de Izrael — |
21160 | EZK 25:8 | Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke Moab kaj Seir diras: Jen la domo de Jehuda estas kiel ĉiuj nacioj — |
21164 | EZK 25:12 | Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke Edom faris venĝon al la domo de Jehuda kaj forte kulpiĝis per sia venĝo kontraŭ ili — |
21167 | EZK 25:15 | Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke la Filiŝtoj agis venĝe kaj faris la venĝon kun plena kora malbondeziro kaj faris ekstermon laŭ sia eterna malamo — |
21171 | EZK 26:2 | Ho filo de homo! pro tio, ke Tiro diras pri Jerusalem: Ha, ha! ĝi estas frakasita, la pordo de la popoloj, ĝi turnas sin al mi, mi pleniĝos de ĝia dezertiĝo — |
21309 | EZK 31:10 | Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke ĝi tro altiĝis kaj levis sian supron inter la nubojn kaj ĝia koro fieriĝis pro ĝia alteco — |
21390 | EZK 34:8 | Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo: pro tio, ke Miaj ŝafoj fariĝis rabataĵo, kaj pro foresto de paŝtisto Miaj ŝafoj fariĝis manĝaĵo por ĉiuj bestoj de la kampo, kaj Miaj paŝistoj ne serĉis Miajn ŝafojn, kaj la paŝtistoj paŝtis sin mem, sed Miajn ŝafojn ili ne paŝtis — |
21441 | EZK 36:13 | Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke oni diras al vi: Vi formanĝas homojn, kaj vi seninfanigis vian popolon — |
21710 | EZK 45:11 | La efo kaj la bat’o devas havi egalan amplekson, tiel, ke la bat’o entenu dekonon de ĥomero kaj la efo ankaŭ dekonon de ĥomero: laŭ la ĥomero oni fiksu ilian amplekson. |
21711 | EZK 45:12 | La siklo devas enteni dudek gerojn; dudek sikloj, dudek vin sikloj, kaj dek kvin sikloj estu por vi unu min’o. |
21713 | EZK 45:14 | Kaj la leĝo pri la oleo estas: bat’o da oleo; bat’o estas dekono de kor’o; dek bat’oj faras ĥomeron, ĉar ĥomero entenas dek bat’ojn. |
21868 | DAN 2:41 | Kaj ke vi vidis la piedojn kaj la fingrojn parte el potargilo kaj parte el fero — tio estos regno de miksita konsisto, kaj ĝi enhavos parte la malmolecon de fero, ĉar vi vidis feron miksitan kun potargilo. |
21927 | DAN 4:18 | kaj sur kiu estis bela foliaro, multe da fruktoj kaj manĝaĵo por ĉiuj, sub kiu sidis bestoj de la kampo, kaj sur kies branĉoj sidis birdoj de la ĉielo — |
21929 | DAN 4:20 | Kaj ke la reĝo vidis sanktan prizorganton, kiu malsupreniris de la ĉielo, kaj diris: Dehaku la arbon kaj ekstermu ĝin, sed nur ĝian ĉefan radikon restigu en la tero, en ĉenoj feraj kaj kupraj, meze de la herbo de la kampo, ĝin trinkigu la roso de la ĉielo, kaj ĝi havu la sorton de la bestoj de la kampo, ĝis pasos super ĝi sep jaroj — |
21932 | DAN 4:23 | Kaj ke estas ordonite restigi la ĉefan radikon de la arbo — tio signifas, ke via regno estos redonita al vi, kiam vi konfesos la potencon de la ĉielo. |
22936 | HAG 2:12 | Jen homo portis sanktigitan viandon en la basko de sia vesto, kaj per sia basko li ektuŝis panon aŭ ion kuiritan aŭ vinon aŭ oleon aŭ ian manĝaĵon — ĉu ĝi tiam fariĝos sankta? La pastroj respondis kaj diris: Ne. |
22937 | HAG 2:13 | Ĥagaj plue diris: Kaj se ĉion ĉi tion ektuŝos iu, kiu malpuriĝis per mortinto — ĉu ĝi tiam malpuriĝos? La pastroj respondis kaj diris: Ĝi malpuriĝos. |
22951 | ZEC 1:4 | Ne estu kiel viaj patroj, al kiuj vokadis la antaŭaj profetoj, dirante: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Deturnu vin de viaj malbonaj vojoj kaj de viaj malbonaj agoj — sed ili ne aŭskultis kaj ne atentis Min, diras la Eternulo. |
23036 | ZEC 7:5 | Diru al la tuta popolo de la lando kaj al la pastroj jene: Kiam vi fastis kaj funebris en la kvina monato kaj en la sepa dum la sepdek jaroj — ĉu por Mi vi fastis? ĉu por Mi? |
23102 | ZEC 11:5 | kiujn iliaj aĉetintoj mortigas, ne farante pekon, kaj iliaj vendintoj diras: Dank’ al la Eternulo, mi riĉiĝis; kaj iliaj paŝtistoj ne bedaŭras ilin. |
23119 | ZEC 12:5 | Kaj la estroj de Judujo diros en sia koro: Mia forto estas la loĝantoj de Jerusalem, dank’ al la Eternulo Cebaot, ilia Dio. |
23162 | MAL 1:4 | Se la Edomidoj diras: Ni estas ruinigitaj, sed ni revenos kaj rekonstruos la ruinojn — la Eternulo Cebaot diras tiele: Ili konstruos, kaj Mi detruos, kaj oni nomos ilin lando de malpieco, kaj popolo, kontraŭ kiu la Eternulo koleras eterne. |
23166 | MAL 1:8 | Kaj kiam vi alportas oferon blindan, ĉu tio ne estas malbona? aŭ kiam vi alportas laman aŭ malsanan, ĉu tio ne estas malbona? Provu alporti ĝin al via regionestro — ĉu vi tiam plaĉos al li, kaj ĉu li akceptos vin favore? diras la Eternulo Cebaot. |
23454 | MAT 9:6 | Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas aŭtoritaton sur la tero pardoni pekojn — tiam li diris al la paralizulo: Leviĝu, prenu vian liton, kaj iru al via domo. |
24339 | MRK 2:10 | Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas aŭtoritaton sur la tero pardoni pekojn — li diris al la paralizulo: |
24484 | MRK 6:8 | kaj li ordonis, ke ili portu nenion por la vojo krom nur bastono — nek panon, nek saketon, nek monon en sia zono; |
24598 | MRK 8:29 | Kaj li demandis ilin: Sed vi — kiu vi diras, ke mi estas? Petro responde diris al li: Vi estas la Kristo. |
24741 | MRK 11:32 | Sed se ni diros: El homoj — ili timis la popolon, ĉar ĉiuj opiniis, ke Johano efektive estis profeto. |
24775 | MRK 12:33 | kaj ami Lin per la tuta koro kaj per la tuta intelekto kaj per la tuta forto, kaj ami sian proksimulon kiel sin mem — tio multe pli valoras, ol ĉiuj bruloferoj kaj pekoferoj. |
25200 | LUK 5:24 | Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas aŭtoritaton sur la tero pardoni pekojn — li diris al la paralizulo: Mi diras al vi: Leviĝu, kaj prenu vian liteton, kaj iru al via domo. |