57 | GEN 3:1 | Kaj la serpento estis pli ruza, ol ĉiuj kampaj bestoj, kiujn kreis Dio la Eternulo. Kaj ĝi diris al la virino: Ĉu Dio diris, ke vi ne manĝu de ĉiuj arboj de la ĝardeno? |
65 | GEN 3:9 | Kaj Dio la Eternulo vokis Adamon, kaj diris al li: Kie vi estas? |
67 | GEN 3:11 | Kaj Dio diris: Kiu diris al vi, ke vi estas nuda? ĉu vi ne manĝis de la arbo, pri kiu Mi ordonis al vi, ke vi ne manĝu de ĝi? |
69 | GEN 3:13 | Kaj Dio la Eternulo diris al la virino: Kial vi tion faris? Kaj la virino diris: La serpento tromplogis min, kaj mi manĝis. |
86 | GEN 4:6 | Kaj la Eternulo diris al Kain: Kial vi koleras? kaj kial kliniĝis via vizaĝo? |
89 | GEN 4:9 | Kaj la Eternulo diris al Kain: Kie estas via frato Habel? Kaj tiu diris: Mi ne scias; ĉu mi estas gardisto de mia frato? |
90 | GEN 4:10 | Kaj Li diris: Kion vi faris? la voĉo de la sango de via frato krias al Mi de la tero. |
317 | GEN 12:18 | Kaj Faraono alvokis Abramon, kaj diris: Kion vi faris al mi? kial vi ne diris al mi, ke ŝi estas via edzino? |
318 | GEN 12:19 | kial vi diris: Ŝi estas mia fratino? Kaj mi prenis ŝin al mi kiel edzinon. Kaj nun jen estas via edzino; prenu kaj foriru. |
363 | GEN 15:2 | Kaj Abram diris: Ho Eternulo, mia Sinjoro, kion Vi donos al mi? mi vagas ja seninfane, kaj la administranto de mia domo estas Eliezer el Damasko. |
369 | GEN 15:8 | Kaj li diris: Ho Eternulo, mia Sinjoro, per kio mi povas scii, ke mi ĝin posedos? |
390 | GEN 16:8 | Kaj li diris: Hagar, sklavino de Saraj, de kie vi venas kaj kien vi iras? Kaj ŝi diris: De Saraj, mia sinjorino, mi forkuras. |
395 | GEN 16:13 | Kaj la Eternulon, kiu parolis al ŝi, ŝi nomis: Dio-kiu-min-vidis; ĉar ŝi diris: Ĉi tie mi vidis Tiun, kiu min vidas; kaj ĉu mi poste vivas? |
415 | GEN 17:17 | Kaj Abraham ĵetis sin vizaĝaltere, kaj ekridis, kaj diris en sia koro: Ĉu de homo centjara fariĝos nasko, kaj ĉu Sara la naŭdekjara naskos? |
434 | GEN 18:9 | Kaj ili diris al li: Kie estas Sara, via edzino? Kaj li respondis: Jen ŝi estas en la tendo. |
437 | GEN 18:12 | Kaj Sara ekridis interne, dirante: Ĉu kiam mi kadukiĝis, mi havus ankoraŭ volupton? kaj mia sinjoro estas ja maljuna! |
438 | GEN 18:13 | Kaj la Eternulo diris al Abraham: Kial do Sara ridas, dirante: Ĉu efektive mi naskos, kiam mi maljuniĝis? |
439 | GEN 18:14 | Ĉu por la Eternulo io estas malfacila? en la difinita tempo Mi revenos al vi en la venonta jaro, kaj Sara havos filon. |
442 | GEN 18:17 | Kaj la Eternulo diris: Ĉu mi kaŝos antaŭ Abraham, kion Mi faras? |
448 | GEN 18:23 | Kaj Abraham alproksimiĝis, kaj diris: Ĉu Vi ankaŭ pereigos virtulon kune kun malvirtulo? |
449 | GEN 18:24 | Eble ekzistas kvindek virtuloj en la urbo: ĉu Vi tiam pereigos kaj ne indulgos la lokon pro la kvindek virtuloj, kiuj estas en ĝi? |
453 | GEN 18:28 | eble al la kvindeko da virtuloj mankos kvin: ĉu Vi pereigos pro la kvin la tutan urbon? Kaj Li diris: Mi ne pereigos, se Mi trovos tie kvardek kvin. |
454 | GEN 18:29 | Kaj li plue parolis al Li kaj diris: Eble troviĝos tie kvardek? Kaj Li diris: Mi ne faros tion pro la kvardek. |
455 | GEN 18:30 | Kaj li diris: Ne koleru, mia Sinjoro, ke mi parolos plue: eble troviĝos tie tridek? Kaj Li diris: Mi ne faros, se Mi trovos tie tridek. |
456 | GEN 18:31 | Kaj li diris: Jen mi ekkuraĝis paroli al mia Sinjoro: eble troviĝos dudek? Kaj Li diris: Mi ne pereigos pro la dudek. |
457 | GEN 18:32 | Kaj li diris: Ne koleru, mia Sinjoro, ke mi parolos ankoraŭ nur unu fojon: eble troviĝos tie dek? Kaj Li diris: Mi ne pereigos pro la dek. |
463 | GEN 19:5 | Kaj ili vokis Loton, kaj diris al li: Kie estas la viroj, kiuj venis al vi dum la nokto? elirigu ilin al ni, por ke ni ilin ekkonu. |
470 | GEN 19:12 | Kaj la viroj diris al Lot: Kiun vi havas ĉi tie? bofilon, aŭ viajn filojn aŭ viajn filinojn, aŭ ĉiun ajn, kiun vi havas en la urbo, elirigu ilin el ĉi tiu loko; |
500 | GEN 20:4 | Sed Abimeleĥ ne alproksimiĝis al ŝi, kaj li diris: Mia Sinjoro! ĉu vi mortigos ankaŭ senkulpan popolon? |
505 | GEN 20:9 | Kaj Abimeleĥ vokis Abrahamon, kaj diris al li: Kion vi faris al ni? kaj per kio mi pekis antaŭ vi, ke vi venigis sur min kaj sur mian regnon grandan pekon? aferojn, kiuj ne estas farataj, vi faris kontraŭ mi. |
506 | GEN 20:10 | Kaj Abimeleĥ diris al Abraham: Kion vi vidis, kiam vi faris tiun aferon? |
521 | GEN 21:7 | Kaj ŝi diris: Kiu dirus al Abraham, ke Sara mamnutros infanojn? ĉar mi naskis filon en lia maljuneco. |
531 | GEN 21:17 | Kaj Dio aŭdis la voĉon de la knabo; kaj anĝelo de Dio vokis Hagaron el la ĉielo, kaj diris al ŝi: Kio estas al vi, Hagar? ne timu, ĉar Dio aŭdis la voĉon de la knabo el la loko, kie li estas. |
543 | GEN 21:29 | Kaj Abimeleĥ diris al Abraham: Por kio estas tiuj sep ŝafidoj, kiujn vi starigis aparte? |
555 | GEN 22:7 | Kaj Isaak diris al sia patro Abraham: Mia patro! Kaj tiu respondis: Jen mi estas, mia filo. Kaj li diris: Jen estas la fajro kaj la ligno, sed kie estas la ŝafo por la brulofero? |
587 | GEN 23:15 | Mia sinjoro, aŭskultu min: la tero valoras kvarcent siklojn; sed kio ĝi estas inter mi kaj vi? enterigu vian mortintinon. |
597 | GEN 24:5 | Kaj la sklavo diris al li: Eble la virino ne volos iri kun mi en ĉi tiun landon; ĉu mi tiam devas revenigi vian filon en la landon, el kiu vi eliris? |
615 | GEN 24:23 | Kaj li diris: Kies filino vi estas? volu diri al mi; ĉu en la domo de via patro estas loko por ni, por tradormi la nokton? |
623 | GEN 24:31 | Kaj li diris: Venu, benita de la Eternulo; kial vi staras ekstere? mi pretigis la domon kaj ankaŭ lokon por la kameloj. |
631 | GEN 24:39 | Kaj mi diris al mia sinjoro: Eble la virino ne volos iri kun mi? |
639 | GEN 24:47 | Kaj mi demandis ŝin, kaj mi diris: Kies filino vi estas? Kaj ŝi diris: Filino de Betuel, filo de Naĥor, kiun naskis al li Milka. Kaj mi metis la ringon sur ŝian nazon kaj la braceletojn sur ŝiajn manojn. |
650 | GEN 24:58 | Kaj ili alvokis Rebekan, kaj diris al ŝi: Ĉu vi iros kun ĉi tiu viro? Kaj ŝi diris: Mi iros. |
657 | GEN 24:65 | Kaj ŝi diris al la sklavo: Kiu estas tiu viro, kiu iras sur la kampo renkonte al ni? Kaj la sklavo diris: Tio estas mia sinjoro. Kaj ŝi prenis la kovrotukon kaj kovris sin. |
681 | GEN 25:22 | Kaj la infanoj interpuŝiĝis en ŝia interno, kaj ŝi diris: Se estas tiel, por kio do mi gravediĝis? Kaj ŝi iris, por demandi la Eternulon. |
691 | GEN 25:32 | Kaj Esav diris: Jen mi tuj mortos; por kio do mi bezonas la unuenaskitecon? |
702 | GEN 26:9 | Tiam Abimeleĥ vokis Isaakon, kaj diris: Jen, ŝi estas ja via edzino; kial do vi diris: Ŝi estas mia fratino? Kaj Isaak diris al li: Ĉar mi pensis, ke eble mi mortos pro ŝi. |
720 | GEN 26:27 | Kaj Isaak diris al ili: Por kio vi venis al mi? vi min ja malamas kaj forpelis min de vi. |
746 | GEN 27:18 | Kaj li venis al sia patro, kaj diris: Mia patro! Kaj tiu diris: Jen mi estas; kiu vi estas, mia filo? |
748 | GEN 27:20 | Kaj Isaak diris al sia filo: Kiamaniere vi tiel rapide trovis, mia filo? Kaj tiu diris: Ĉar la Eternulo, via Dio, sendis al mi renkonte. |
752 | GEN 27:24 | Kaj li diris: Ĉu tio estas vi, mia filo Esav? Kaj tiu diris: Mi. |
760 | GEN 27:32 | Kaj lia patro Isaak diris al li: Kiu vi estas? Kaj li diris: Mi estas via unuenaskita filo Esav. |
761 | GEN 27:33 | Tiam Isaak ektremis per tre granda tremo, kaj diris: Kiu do estas tiu, kiu ĉasis ĉasaĵon kaj alportis al mi, kaj mi manĝis de ĉio, antaŭ ol vi venis, kaj mi benis lin? kaj li restos ja benita! |
764 | GEN 27:36 | Kaj li diris: Ĝuste do lia nomo estas Jakob, ĉar li submetis al mi la piedon jam du fojojn; mian unuenaskitecon li prenis, kaj jen li nun prenis mian benon! Kaj li diris: Ĉu vi ne rezervis por mi benon? |
765 | GEN 27:37 | Kaj Isaak respondis kaj diris al Esav: Jen mi faris lin sinjoro super vi, kaj ĉiujn liajn fratojn mi donis al li kiel servantojn, kaj grenon kaj moston mi havigis al li; kion do mi faros por vi, mia filo? |
766 | GEN 27:38 | Kaj Esav diris al sia patro: Ĉu ĝi estas la sola beno, kiun vi havas? benu ankaŭ min, ho mia patro! Kaj Esav ekploris per laŭta voĉo. |
773 | GEN 27:45 | ĝis la kolero de via frato deturniĝos de vi, kaj li forgesos, kion vi faris al li. Tiam mi sendos kaj prenos vin de tie. Kial mi perdu vin ambaŭ en unu tago? |
774 | GEN 27:46 | Kaj Rebeka diris al Isaak: Tedis al mi la vivo pro la Ĥetidinoj; se Jakob prenos edzinon el ĉi tiuj Ĥetidinoj, el la filinoj de la lando, tiam por kio mi vivu? |
800 | GEN 29:4 | Kaj Jakob diris al ili: Fratoj miaj, ke kie vi estas? Kaj ili diris: Ni estas el Ĥaran. |
801 | GEN 29:5 | Kaj li diris al ili: Ĉu vi konas Labanon, filon de Naĥor? Kaj ili diris: Ni konas. |
802 | GEN 29:6 | Kaj li diris al ili: Ĉu li bone fartas? Kaj ili diris: Li fartas bone, kaj jen lia filino Raĥel venas kun la ŝafoj. |
811 | GEN 29:15 | Kaj Laban diris al Jakob: Ĉu pro tio, ke vi estas mia parenco, vi devas servi min senpage? diru al mi, kion mi devas pagi al vi? |
821 | GEN 29:25 | Sed matene montriĝis, ke tio estas Lea. Tiam li diris al Laban: Kion do vi faris al mi! ĉu ne pro Raĥel mi servis vin? kial do vi min trompis? |
833 | GEN 30:2 | Kaj Jakob forte ekkoleris Raĥelon, kaj li diris: Ĉu mi anstataŭas Dion, kiu rifuzis al vi frukton de ventro? |
846 | GEN 30:15 | Sed tiu diris al ŝi: Ĉu ne sufiĉas al vi, ke vi prenis mian edzon, kaj vi volas preni ankaŭ la mandragorojn de mia filo? Tiam Raĥel diris: Nu, li kuŝu kun vi ĉi tiun nokton por la mandragoroj de via filo. |
861 | GEN 30:30 | ĉar malmulte vi havis antaŭ mi, sed nun ĝi multe vastiĝis; kaj la Eternulo benis vin post mia veno; kaj nun kiam mi laboros ankaŭ por mia domo? |
862 | GEN 30:31 | Kaj Laban diris: Kion mi donu al vi? Kaj Jakob diris: Donu al mi nenion; sed se vi faros al mi jenon, tiam mi denove paŝtos kaj gardos viajn ŝafojn: |
888 | GEN 31:14 | Kaj Raĥel kaj Lea respondis kaj diris al li: Ĉu ni havas ankoraŭ parton kaj heredon en la domo de nia patro? |
900 | GEN 31:26 | Kaj Laban diris al Jakob: Kion vi faris? vi trompis min kaj forkondukis miajn filinojn kvazaŭ militkaptitojn! |
901 | GEN 31:27 | Kial vi forkuris sekrete kaj kaŝe de mi, kaj ne diris al mi? Mi foririgus vin en gajeco kaj kun kantoj, kun tamburino kaj harpo. |
904 | GEN 31:30 | Kaj se vi nun foriris, ĉar vi forte deziris esti en la domo de via patro, kial do vi ŝtelis miajn diojn? |
910 | GEN 31:36 | Kaj Jakob ekkoleris kaj disputis kun Laban. Kaj Jakob diris al Laban: Kia estas mia kulpo, kia estas mia peko, ke vi persekutas min? |
911 | GEN 31:37 | Vi trapalpis ĉiujn miajn apartenaĵojn; kion vi trovis el la apartenaĵoj de via domo? elmetu ĉi tie antaŭ miaj parencoj kaj viaj, kaj ili juĝu inter ni ambaŭ. |
917 | GEN 31:43 | Tiam Laban respondis kaj diris al Jakob: La filinoj estas miaj filinoj, kaj la infanoj estas miaj infanoj, kaj la brutoj estas miaj brutoj, kaj ĉio, kion vi vidas, estas mia; sed kion mi povas fari hodiaŭ al miaj filinoj, kaj al iliaj infanoj, kiujn ili naskis? |
946 | GEN 32:18 | Kaj al la unua li ordonis jene: Se vin renkontos mia frato Esav, kaj demandos vin: Kies vi estas? kaj kien vi iras? kaj al kiu apartenas tio, kio estas antaŭ vi? |
956 | GEN 32:28 | Kaj tiu diris al li: Kia estas via nomo? Kaj li respondis: Jakob. |
958 | GEN 32:30 | Kaj Jakob demandis, dirante: Diru vian nomon. Sed tiu diris: Por kio vi demandas mian nomon? Kaj li benis lin tie. |
966 | GEN 33:5 | Esav levis siajn okulojn kaj ekvidis la virinojn kaj la infanojn, kaj diris: Kiuj estas ĉe vi ĉi tiuj? Jakob respondis: La infanoj, kiujn Dio favore donis al via sklavo. |
969 | GEN 33:8 | Tiam Esav diris: Kio estas tiu tuta taĉmento, kiun mi renkontis? Kaj Jakob respondis: Por akiri la favoron de mia sinjoro. |
976 | GEN 33:15 | Tiam Esav diris: Mi restigos ĉe vi iujn el la homoj, kiuj estas kun mi. Sed Jakob diris: Por kio? lasu min nur posedi la favoron de mia sinjoro. |
1012 | GEN 34:31 | Sed ili diris: Ĉu estas permesite agi kun nia fratino kiel kun publikulino? |
1092 | GEN 37:8 | Tiam liaj fratoj diris al li: Ĉu vi estos reĝo super ni? aŭ ĉu vi regos super ni? Kaj ili ankoraŭ pli ekmalamis lin pro liaj sonĝoj kaj pro liaj vortoj. |
1094 | GEN 37:10 | Kaj li rakontis al sia patro kaj al siaj fratoj; kaj lia patro faris al li riproĉon, kaj diris al li: Kion vi volas kun tiu sonĝo, kiun vi sonĝis? ĉu mi kaj via patrino kaj viaj fratoj venos, por kliniĝi antaŭ vi ĝis la tero? |
1099 | GEN 37:15 | Kaj iu viro trovis lin, kaj vidis, ke li erarvagas sur la kampo; kaj la viro demandis lin: Kion vi serĉas? |
1110 | GEN 37:26 | Kaj Jehuda diris al siaj fratoj: Kian profiton ni havos, se ni mortigos nian fraton kaj kaŝos lian sangon? |
1114 | GEN 37:30 | Kaj li reiris al siaj fratoj, kaj diris: La knabo forestas, kaj kien mi nun iros? |
1136 | GEN 38:16 | Kaj li turnis sin al ŝi ĉe la vojo, kaj diris: Lasu min enveni al vi. Ĉar li ne sciis, ke tio estas lia bofilino. Kaj ŝi diris: Kion vi donos al mi, se vi envenos al mi? |
1138 | GEN 38:18 | Kaj li diris: Kian garantiaĵon mi donu al vi? Ŝi diris: Vian sigelilon kaj vian ŝnureton, kaj vian bastonon, kiu estas en via mano. Kaj li donis al ŝi kaj envenis al ŝi, kaj ŝi gravediĝis de li. |
1141 | GEN 38:21 | Kaj li demandis la homojn de ŝia loko, dirante: Kie estas la publikulino, kiu sidis en Enaim ĉe la vojo? Kaj ili diris: Ĉi tie ne estis publikulino. |
1149 | GEN 38:29 | Sed kiam li retiris sian manon, eliris lia frato. Kaj ŝi diris: Kial vi faris por vi traŝiron? Kaj oni donis al li la nomon Perec. |
1159 | GEN 39:9 | neniu en ĉi tiu domo estas pli granda ol mi, kaj li retenis de mi nenion, krom vi, ĉar vi estas lia edzino. Kiel do mi faros ĉi tiun grandan malbonagon kaj pekos antaŭ Dio? |
1180 | GEN 40:7 | Kaj li demandis la korteganojn de Faraono, kiuj estis kun li en malliberejo en la domo de lia sinjoro, dirante: Kial viaj vizaĝoj estas ĉagrenitaj hodiaŭ? |
1234 | GEN 41:38 | Kaj Faraono diris al siaj servantoj: Ĉu ni povus trovi tian homon, kiel li, en kiu estas la spirito de Dio? |
1254 | GEN 42:1 | Kiam Jakob sciiĝis, ke oni vendas grenon en Egiptujo, li diris al siaj filoj: Kion vi rigardas? |
1260 | GEN 42:7 | Kiam Jozef ekvidis siajn fratojn, li rekonis ilin; sed li ŝajnigis sin fremda al ili kaj parolis kun ili malafable, kaj diris al ili: El kie vi venis? Kaj ili diris: El la lando Kanaana, por aĉeti manĝaĵon. |
1281 | GEN 42:28 | Kaj li diris al siaj fratoj: Mia mono estas redonita; jen ĝi estas en mia sako. Tiam konsterniĝis iliaj koroj, kaj kun tremo ili diris unuj al la aliaj: Kial Dio faris tion al ni? |
1297 | GEN 43:6 | Kaj Izrael diris: Kial vi faris al mi tian malbonon, kaj diris al la homo, ke vi havas ankoraŭ fraton? |
1298 | GEN 43:7 | Kaj ili diris: La homo severe demandis pri ni kaj pri nia familio, dirante: Ĉu via patro ankoraŭ vivas? ĉu vi havas fraton? Kaj ni respondis al li tiujn demandojn. Ĉu ni povis scii, ke li diros: Venigu vian fraton? |
1318 | GEN 43:27 | Kaj li demandis ilin pri ilia farto, kaj diris: Ĉu bone fartas via maljuna patro, pri kiu vi diris al mi? ĉu li vivas ankoraŭ? |
1320 | GEN 43:29 | Kaj li levis siajn okulojn, kaj ekvidis sian fraton Benjamen, la filon de lia patrino, kaj li diris: Ĉu tio estas via plej juna frato, pri kiu vi diris al mi? Kaj li diris: Dio vin favoru, mia filo. |
1329 | GEN 44:4 | Kiam ili eliris el la urbo kaj ankoraŭ ne estis malproksime, Jozef diris al la estro de sia domo: Leviĝu, kuru post tiuj homoj, kaj kiam vi atingos ilin, diru al ili: Kial vi pagis malbonon por bono? |