45 | GEN 2:14 | Kaj la nomo de la tria rivero estas Ĥidekel; ĝi estas tiu, kiu fluas antaŭ Asirio. Kaj la kvara rivero estas Eŭfrato. |
64 | GEN 3:8 | Kaj ili aŭdis la voĉon de Dio la Eternulo, kiu marŝis en la ĝardeno dum la malvarmeto de la tago; kaj Adam kaj lia edzino kaŝiĝis de Dio la Eternulo inter la arboj de la ĝardeno. |
65 | GEN 3:9 | Kaj Dio la Eternulo vokis Adamon, kaj diris al li: Kie vi estas? |
68 | GEN 3:12 | Kaj Adam diris: La edzino, kiun Vi donis al mi kiel kunulinon, ŝi donis al mi de la arbo, kaj mi manĝis. |
72 | GEN 3:16 | Al la virino Li diris: Mi multigos viajn suferojn dum via gravedeco; en doloro vi naskados infanojn; kaj al via viro vi vin tiros, kaj li regos super vi. |
73 | GEN 3:17 | Kaj al Adam Li diris: Ĉar vi obeis la voĉon de via edzino, kaj vi manĝis de la arbo, pri kiu Mi ordonis al vi, dirante, ke vi ne manĝu de ĝi, tial malbenita estu la tero pro vi; kun suferoj vi manĝados de ĝi dum via tuta vivo. |
76 | GEN 3:20 | Kaj Adam donis al sia edzino la nomon Eva, ĉar ŝi estis patrino de ĉiuj vivantoj. |
77 | GEN 3:21 | Kaj Dio la Eternulo faris por Adam kaj por lia edzino vestojn el felo, kaj Li vestis ilin. |
78 | GEN 3:22 | Kaj Dio la Eternulo diris: Jen Adam fariĝis kiel unu el Ni, sciante bonon kaj malbonon; nun eble li etendos sian manon kaj prenos ankaŭ de la arbo de vivo kaj manĝos kaj vivos eterne. |
80 | GEN 3:24 | Kaj Li elpelis Adamon, kaj lokis antaŭ la Edena ĝardeno la kerubon kaj la turniĝantan flaman glavon, por gardi la vojon al la arbo de vivo. |
81 | GEN 4:1 | Kaj Adam ekkonis Evan, sian edzinon, kaj ŝi gravediĝis, kaj ŝi naskis Kainon; kaj ŝi diris: Mi akiris homon de la Eternulo. |
99 | GEN 4:19 | Kaj Lemeĥ prenis al si du edzinojn: unu havis la nomon Ada, kaj la dua havis la nomon Cila. |
100 | GEN 4:20 | Kaj Ada naskis Jabalon; li estis la patro de tiuj, kiuj loĝas en tendoj kaj paŝtas brutojn. |
103 | GEN 4:23 | Kaj Lemeĥ diris al siaj edzinoj Ada kaj Cila: Aŭskultu mian voĉon, edzinoj de Lemeĥ, Atentu mian parolon! Ĉar viron mi mortigis por vundo al mi Kaj junulon por tubero al mi; |
105 | GEN 4:25 | Kaj denove Adam ekkonis sian edzinon, kaj ŝi naskis filon, kaj donis al li la nomon Set: Ĉar Dio metis al mi alian semon anstataŭ Habel, kiun mortigis Kain. |
107 | GEN 5:1 | Jen estas la libro de naskoj de Adam. Kiam Dio kreis la homon, Li faris lin laŭ la bildo de Dio; |
109 | GEN 5:3 | Kaj Adam vivis cent tridek jarojn, kaj al li naskiĝis filo laŭ lia bildo kaj simileco, kaj li donis al li la nomon Set. |
110 | GEN 5:4 | Kaj Adam vivis, post kiam naskiĝis al li Set, okcent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. |
111 | GEN 5:5 | Kaj la tuta vivo, kiun travivis Adam, estis naŭcent tridek jaroj, kaj li mortis. |
163 | GEN 7:3 | Ankaŭ el la birdoj de la ĉielo po sep paroj, virbestojn kaj virinbestojn, por ke semo restu sur la tuta tero. |
188 | GEN 8:4 | Kaj la arkeo haltis en la sepa monato, en la dek-sepa tago de la monato, sur la montoj Ararat. |
211 | GEN 9:5 | Ankaŭ vian sangon kaj animon Mi repostulos, el la manoj de ĉiuj bestoj Mi ĝin repostulos, kaj el la manoj de homo, el la manoj de ĉiu homo pro lia frato Mi repostulos la animon de homo. |
238 | GEN 10:3 | Kaj la filoj de Gomer: Aŝkenaz kaj Rifat kaj Togarma. |
245 | GEN 10:10 | Kaj la komenco de lia regno estis Babel kaj Ereĥ kaj Akad kaj Kalne en la lando Ŝinar. |
246 | GEN 10:11 | El ĉi tiu lando li eliris en Asirion kaj konstruis la urbojn Nineve kaj Reĥobot kaj Kalaĥ, |
248 | GEN 10:13 | Kaj Micraim naskigis la Ludidojn kaj la Anamidojn kaj la Lehabidojn kaj la Naftuĥidojn |
251 | GEN 10:16 | kaj la Jebusidoj kaj la Amoridoj kaj la Girgaŝidoj |
252 | GEN 10:17 | kaj la Ĥividoj kaj la Arkidoj kaj la Sinidoj |
253 | GEN 10:18 | kaj la Arvadidoj kaj la Cemaridoj kaj la Ĥamatidoj; kaj poste la gentoj Kanaanaj disiĝis. |
254 | GEN 10:19 | Kaj la limoj de la Kanaanidoj estis de Cidon ĝis Gerar kaj Gaza, ĝis Sodom kaj Gomora, Adma kaj Ceboim ĝis Laŝa. |
257 | GEN 10:22 | La filoj de Ŝem: Elam kaj Aŝur kaj Arpaĥŝad kaj Lud kaj Aram. |
258 | GEN 10:23 | Kaj la filoj de Aram: Uc kaj Ĥul kaj Geter kaj Maŝ. |
259 | GEN 10:24 | Kaj al Arpaĥŝad naskiĝis Ŝelaĥ, kaj al Ŝelaĥ naskiĝis Eber. |
261 | GEN 10:26 | Kaj al Joktan naskiĝis Almodad kaj Ŝelef kaj Ĥacarmavet kaj Jeraĥ |
263 | GEN 10:28 | kaj Obal kaj Abimael kaj Ŝeba |
277 | GEN 11:10 | Jen estas la generaciaro de Ŝem: Ŝem havis la aĝon de cent jaroj, kaj naskiĝis al li Arpaĥŝad, du jarojn post la diluvo. |
278 | GEN 11:11 | Kaj Ŝem vivis post la naskiĝo de Arpaĥŝad kvincent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. |
279 | GEN 11:12 | Kaj Arpaĥŝad vivis tridek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li Ŝelaĥ. |
280 | GEN 11:13 | Kaj Arpaĥŝad vivis post la naskiĝo de Ŝelaĥ kvarcent tri jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. |
293 | GEN 11:26 | Kaj Teraĥ vivis sepdek jarojn, kaj naskiĝis al li Abram, Naĥor, kaj Haran. |
294 | GEN 11:27 | Kaj jen estas la generaciaro de Teraĥ: al Teraĥ naskiĝis Abram, Naĥor, kaj Haran; kaj al Haran naskiĝis Lot. |
296 | GEN 11:29 | Kaj Abram kaj Naĥor prenis al si edzinojn; la nomo de la edzino de Abram estis Saraj, kaj la nomo de la edzino de Naĥor estis Milka, filino de Haran, kiu estis la patro de Milka kaj la patro de Jiska. |
298 | GEN 11:31 | Kaj Teraĥ prenis sian filon Abram kaj sian nepon Lot, filo de Haran, kaj sian bofilinon Saraj, edzino de lia filo Abram; kaj ili eliris kune el Ur la Ĥaldea, por iri en la landon Kanaanan; kaj ili venis ĝis Ĥaran kaj enloĝiĝis tie. |
300 | GEN 12:1 | Kaj la Eternulo diris al Abram: Iru el via lando, el inter via parencaro, kaj el la domo de via patro, al la lando, kiun Mi montros al vi. |
303 | GEN 12:4 | Kaj Abram iris, kiel la Eternulo diris al li, kaj kun li iris Lot. Kaj Abram havis la aĝon de sepdek kvin jaroj, kiam li eliris el Ĥaran. |
304 | GEN 12:5 | Kaj Abram prenis sian edzinon Saraj kaj sian nevon Lot, kaj ilian tutan havon, kiun ili akiris, kaj la homojn, kiujn ili akiris en Ĥaran; kaj ili eliris, por iri al la lando Kanaana; kaj ili venis en la landon Kanaanan. |
305 | GEN 12:6 | Kaj Abram trapasis la landon ĝis la loko Ŝeĥem, ĝis la kverko More; kaj la Kanaanidoj tiam loĝis en la lando. |
306 | GEN 12:7 | Kaj la Eternulo aperis al Abram, kaj diris: Al via idaro Mi donos ĉi tiun teron. Kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo, kiu aperis al li. |
307 | GEN 12:8 | Kaj de tie li transloĝiĝis al la monto, kiu estas oriente de Bet-El, kaj aranĝis sian tendon tiamaniere, ke Bet-El estis okcidente kaj Aj oriente; kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo kaj preĝadis al la Eternulo. |
308 | GEN 12:9 | Kaj Abram iris pluen, ĉiam pluen al sudo. |
309 | GEN 12:10 | Kaj estis malsato en la lando. Kaj Abram malsupreniris Egiptujon, por tie loĝi kelktempe, ĉar malfacila estis la malsato en la lando. |
313 | GEN 12:14 | Kaj kiam Abram venis Egiptujon, la Egiptoj vidis, ke la virino estas tre bela; |
315 | GEN 12:16 | Kaj al Abram estis bone pro ŝi, kaj li havis ŝafojn kaj bovojn kaj azenojn kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj azeninojn kaj kamelojn. |
316 | GEN 12:17 | Kaj la Eternulo punis per grandaj suferoj Faraonon kaj lian domon pro Saraj, la edzino de Abram. |
317 | GEN 12:18 | Kaj Faraono alvokis Abramon, kaj diris: Kion vi faris al mi? kial vi ne diris al mi, ke ŝi estas via edzino? |
320 | GEN 13:1 | Kaj Abram supreniris el Egiptujo, li kaj lia edzino, kaj ĉio, kio estis kun li, kaj kun li ankaŭ Lot, direktante sin al sudo. |
321 | GEN 13:2 | Kaj Abram estis tre riĉa je brutoj, arĝento, kaj oro. |
322 | GEN 13:3 | Kaj li daŭrigis sian migradon de sudo ĝis Bet-El, ĝis la loko, kie antaŭe estis lia tendo inter Bet-El kaj Aj, |
323 | GEN 13:4 | al la loko de la altaro, kiun li tie faris antaŭe; kaj Abram tie preĝis al la Eternulo. |
324 | GEN 13:5 | Kaj ankaŭ Lot, kiu iris kun Abram, havis ŝafojn kaj bovojn kaj tendojn. |
326 | GEN 13:7 | Kaj estis malpaco inter la paŝtistoj de la brutaro de Abram kaj la paŝtistoj de la brutaro de Lot; kaj la Kanaanidoj kaj Perizidoj tiam loĝis en la lando. |
327 | GEN 13:8 | Kaj Abram diris al Lot: Ne estu malpaco inter mi kaj vi kaj inter miaj paŝtistoj kaj viaj paŝtistoj, ĉar ni estas fratoj. |
331 | GEN 13:12 | Abram enloĝiĝis en la lando Kanaana, kaj Lot enloĝiĝis en la urboj de la ĉirkaŭaĵo kaj starigis siajn tendojn ĝis Sodom. |
333 | GEN 13:14 | Kaj la Eternulo diris al Abram, post kiam Lot apartiĝis de li: Levu viajn okulojn, kaj rigardu de la loko, sur kiu vi nun estas, norden kaj suden kaj orienten kaj okcidenten; |
337 | GEN 13:18 | Kaj Abram forprenis sian tendon, kaj iris kaj ekloĝis en la arbareto Mamre, kiu estas en Ĥebron; kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo. |
338 | GEN 14:1 | Kaj estis en la tempo de Amrafel, reĝo de Ŝinar, Arjoĥ, reĝo de Elasar, Kedorlaomer, reĝo de Elam, kaj Tidal, reĝo de Gojim; |
339 | GEN 14:2 | ili faris militon kontraŭ Bera, reĝo de Sodom, kaj Birŝa, reĝo de Gomora, Ŝinab, reĝo de Adma, kaj Ŝemeber, reĝo de Ceboim, kaj la reĝo de Bela, kiu estas Coar. |
342 | GEN 14:5 | Kaj en la dek-kvara jaro venis Kedorlaomer, kaj la reĝoj, kiuj estis kun li, kaj ili venkobatis la Rafaidojn en Aŝterot-Karnaim, kaj la Zuzidojn en Ham, kaj la Emidojn en Ŝave-Kirjataim, |
344 | GEN 14:7 | Kaj ili reiris kaj venis al En-Miŝpat, kiu estas Kadeŝ, kaj venkobatis la tutan kampon de la Amalekidoj, kaj ankaŭ la Amoridojn, kiuj loĝis en Ĥacacon-Tamar. |
345 | GEN 14:8 | Kaj eliris la reĝo de Sodom kaj la reĝo de Gomora kaj la reĝo de Adma kaj la reĝo de Ceboim, kaj la reĝo de Bela, kiu estas Coar, kaj komencis batalon kontraŭ ili en la valo Sidim, |
346 | GEN 14:9 | kontraŭ Kedorlaomer, reĝo de Elam, kaj Tidal, reĝo de Gojim, kaj Amrafel, reĝo de Ŝinar, kaj Arjoĥ, reĝo de Elasar; kvar reĝoj kontraŭ kvin. |
349 | GEN 14:12 | Ili prenis Loton, la nevon de Abram, kaj lian havon, ĉar li loĝis en Sodom, kaj ili foriris. |
350 | GEN 14:13 | Kaj venis forsaviĝinto kaj diris al Abram la Hebreo, kiu loĝis en la arbareto de Mamre la Amorido, frato de Eŝkol kaj frato de Aner, kiuj estis en interligo kun Abram. |
351 | GEN 14:14 | Kaj Abram aŭdis, ke lia frato estas kaptita, kaj li elkondukis siajn ekzercitojn, naskitajn en lia domo, tricent dek ok, kaj persekutis ĝis Dan. |
356 | GEN 14:19 | Kaj li benis lin kaj diris: Benata estu Abram de Dio Plejsupra, la Kreinto de la ĉielo kaj la tero; |
357 | GEN 14:20 | kaj benata estu Dio Plejsupra, kiu transdonis viajn malamikojn en viajn manojn. Kaj Abram donis al li dekonaĵon el ĉio. |
358 | GEN 14:21 | Kaj la reĝo de Sodom diris al Abram: Donu al mi la homojn, kaj la havon prenu al vi. |
359 | GEN 14:22 | Kaj Abram diris al la reĝo de Sodom: Mi levas mian manon al la Eternulo, Dio Plejsupra, la Kreinto de la ĉielo kaj la tero, |
360 | GEN 14:23 | ke eĉ fadenon aŭ rimenon de ŝuo mi ne prenos el ĉio, kio apartenas al vi, por ke vi ne diru: Mi riĉigis Abramon; |
361 | GEN 14:24 | escepto estos nur tio, kion manĝis la junuloj, kaj la parto de la homoj, kiuj iris kun mi: Aner, Eŝkol, kaj Mamre; ili prenu sian parton. |
362 | GEN 15:1 | Post tiuj fariĝoj la Eternulo diris al Abram en vizio jene: Ne timu, Abram, Mi estas via ŝildo; via rekompenco estas tre granda. |
363 | GEN 15:2 | Kaj Abram diris: Ho Eternulo, mia Sinjoro, kion Vi donos al mi? mi vagas ja seninfane, kaj la administranto de mia domo estas Eliezer el Damasko. |
364 | GEN 15:3 | Kaj Abram diris: Al mi Vi ne donis ja idaron, kaj jen mia domano estos mia heredanto. |
372 | GEN 15:11 | Kaj la rabobirdoj malleviĝis sur la kadavrojn, sed Abram ilin forpelis. |
373 | GEN 15:12 | Ĉe la subiro de la suno profunda dormo falis sur Abramon; kaj jen timego pro la granda mallumo atakis lin. |
374 | GEN 15:13 | Kaj Li diris al Abram: Sciu, ke via idaro estos fremduloj en lando, kiu ne apartenos al ili; kaj oni sklavigos kaj turmentos ilin dum kvarcent jaroj. |
377 | GEN 15:16 | Kaj en la kvara generacio ili revenos ĉi tien; ĉar la krimoj de la Amoridoj ankoraŭ ne atingis plenecon. |
379 | GEN 15:18 | En tiu tago la Eternulo faris interligon kun Abram, dirante: Al via idaro Mi donos ĉi tiun landon, de la rivero de Egiptujo ĝis la granda rivero, la rivero Eŭfrato: |