Wildebeest analysis examples for:   epo-epo   I    February 11, 2023 at 18:34    Script wb_pprint_html.py   by Ulf Hermjakob

98  GEN 4:18  Kaj al Ĥanoĥ naskiĝis Irad, kaj al Irad naskiĝis Meĥujael, kaj al Meĥujael naskiĝis Metuŝael, kaj al Metuŝael naskiĝis Lemeĥ.
300  GEN 12:1  Kaj la Eternulo diris al Abram: Iru el via lando, el inter via parencaro, kaj el la domo de via patro, al la lando, kiun Mi montros al vi.
349  GEN 14:12  Ili prenis Loton, la nevon de Abram, kaj lian havon, ĉar li loĝis en Sodom, kaj ili foriris.
393  GEN 16:11  Kaj la anĝelo de la Eternulo diris al ŝi: Jen vi estas graveda, kaj vi naskos filon; kaj vi donos al li la nomon Iŝmael, ĉar la Eternulo aŭdis vian suferon.
397  GEN 16:15  Kaj Hagar naskis al Abram filon; kaj Abram donis al sia filo, kiun naskis Hagar, la nomon Iŝmael.
398  GEN 16:16  Kaj Abram havis la aĝon de okdek ses jaroj, kiam Hagar naskis Iŝmaelon al Abram.
416  GEN 17:18  Kaj Abraham diris al Dio: Ho, ke Iŝmael vivu antaŭ Vi!
417  GEN 17:19  Kaj Dio diris: Efektive Sara, via edzino, naskos al vi filon, kaj vi donos al li la nomon Isaak; kaj Mi starigos Mian interligon kun li kiel interligon eternan por lia idaro post li.
418  GEN 17:20  Ankaŭ pri Iŝmael Mi aŭdis vin: jen Mi benis lin, kaj Mi fruktigos lin kaj Mi multigos lin tre forte; dek du princoj naskiĝos de li, kaj Mi devenigos de li grandan popolon.
419  GEN 17:21  Sed Mian interligon Mi starigos kun Isaak, kiun naskos al vi Sara en ĉi tiu tempo en la venonta jaro.
421  GEN 17:23  Kaj Abraham prenis sian filon Iŝmael kaj ĉiujn naskitajn en lia domo kaj ĉiujn aĉetitajn per lia mono, ĉiun virseksulon el la homoj de la domo de Abraham, kaj li cirkumcidis la karnon de ilia prepucio en tiu sama tago, kiel diris al li Dio.
423  GEN 17:25  Kaj lia filo Iŝmael havis la aĝon de dek tri jaroj, kiam la karno de lia prepucio estis cirkumcidita.
424  GEN 17:26  En tiu sama tago estis cirkumciditaj Abraham kaj lia filo Iŝmael;
467  GEN 19:9  Sed ili diris: Iru for! Kaj ili diris plue: Vi venis ĉi tien kiel fremdulo, kaj vi volas juĝi! nun ni pli malbone agos kun vi, ol kun ili. Kaj ili tre insiste postulis de la viro, de Lot, kaj ili aliris, por elrompi la pordon.
517  GEN 21:3  Kaj Abraham donis al sia filo, kiu naskiĝis al li, kiun naskis al li Sara, la nomon Isaak.
518  GEN 21:4  Kaj Abraham cirkumcidis sian filon Isaak, kiam tiu havis la aĝon de ok tagoj, kiel ordonis al li Dio.
519  GEN 21:5  Kaj Abraham havis la aĝon de cent jaroj, kiam naskiĝis al li lia filo Isaak.
522  GEN 21:8  Kaj la infano kreskis, kaj ĝi estis demamigita, kaj Abraham faris grandan festenon en la tago, en kiu Isaak estis demamigita.
524  GEN 21:10  Kaj ŝi diris al Abraham: Forpelu ĉi tiun sklavinon kaj ŝian filon; ĉar la filo de ĉi tiu sklavino ne heredos kun mia filo, kun Isaak.
526  GEN 21:12  Kaj Dio diris al Abraham: Ĝi ne malplaĉu al vi pro la knabo kaj pro via sklavino; pri ĉio, kion diros al vi Sara, obeu ŝian voĉon; ĉar per Isaak oni nomos vian idaron.
550  GEN 22:2  Kaj Li diris: Prenu vian filon, vian solan, kiun vi amas, Isaakon, kaj iru en la landon Morija, kaj oferu lin tie kiel bruloferon sur unu el la montoj, kiun Mi montros al vi.
551  GEN 22:3  Kaj Abraham leviĝis frue matene kaj selis sian azenon kaj prenis siajn du junulojn kun si kaj sian filon Isaak; kaj li fendis lignon por brulofero, kaj leviĝis kaj iris al tiu loko, pri kiu diris al li Dio.
554  GEN 22:6  Kaj Abraham prenis la lignon por la brulofero kaj metis ĝin sur sian filon Isaak, kaj li prenis en sian manon la fajron kaj la tranĉilon; kaj ili iris ambaŭ kune.
555  GEN 22:7  Kaj Isaak diris al sia patro Abraham: Mia patro! Kaj tiu respondis: Jen mi estas, mia filo. Kaj li diris: Jen estas la fajro kaj la ligno, sed kie estas la ŝafo por la brulofero?
557  GEN 22:9  Kaj ili venis al la loko, pri kiu diris al li Dio; kaj Abraham konstruis tie la altaron kaj surmetis la lignon, kaj ligis sian filon Isaak kaj metis lin sur la altaron super la ligno.
596  GEN 24:4  sed en mian landon kaj en mian patrujon vi iros kaj vi prenos edzinon por mia filo Isaak.
606  GEN 24:14  kaj la junulinon, al kiu mi diros: Volu klini vian kruĉon, ke mi trinku, kaj ŝi diros: Trinku, kaj mi trinkigos ankaŭ viajn kamelojn — ŝin Vi destinis por Via sklavo Isaak; kaj per tio mi sciiĝos, ke Vi faris favorkoraĵon al mia sinjoro.
654  GEN 24:62  Kaj Isaak venis de la vojo, kiu kondukas al la puto de la Vivanto-Vidanto; li loĝis en la suda lando.
655  GEN 24:63  Kaj Isaak eliris, por mediti sur la kampo, kiam komenciĝis vespero; kaj li levis siajn okulojn kaj vidis, ke jen venas kameloj.
656  GEN 24:64  Kaj Rebeka levis siajn okulojn, kaj ŝi ekvidis Isaakon kaj desaltis de la kamelo.
658  GEN 24:66  Kaj la sklavo rakontis al Isaak ĉion, kion li faris.
659  GEN 24:67  Kaj Isaak enkondukis ŝin en la tendon de sia patrino Sara; kaj li prenis Rebekan, kaj ŝi fariĝis lia edzino, kaj li ekamis ŝin. Kaj Isaak konsoliĝis pri sia patrino.
664  GEN 25:5  Kaj Abraham fordonis ĉion, kion li havis, al Isaak.
665  GEN 25:6  Kaj al la filoj de siaj kromvirinoj Abraham donis donacojn, kaj foririgis ilin de sia filo Isaak, ankoraŭ dum sia vivo, orienten, en landon orientan.
668  GEN 25:9  Kaj enterigis lin liaj filoj Isaak kaj Iŝmael en la duobla kaverno, kiu troviĝas antaŭ Mamre, sur la kampo de Efron, filo de Coĥar, la Ĥetido.
670  GEN 25:11  Kaj post la morto de Abraham Dio benis lian filon Isaak. Kaj Isaak loĝis ĉe la puto de la Vivanto-Vidanto.
671  GEN 25:12  Kaj jen estas la generaciaro de Iŝmael, filo de Abraham, kiun Hagar, la Egiptino, sklavino de Sara, naskis al Abraham;
672  GEN 25:13  kaj jen estas la nomoj de la filoj de Iŝmael, laŭ iliaj nomoj kaj generacioj: Nebajot, la unuenaskita de Iŝmael, kaj Kedar kaj Adbeel kaj Mibsam
675  GEN 25:16  Tio estas la filoj de Iŝmael, kaj tio estas iliaj nomoj en iliaj vilaĝoj kaj tendaroj, dek du princoj super siaj gentoj.
676  GEN 25:17  Kaj la daŭro de la vivo de Iŝmael estis cent tridek sep jaroj; kaj li konsumiĝis kaj mortis kaj alkolektiĝis al sia popolo.
678  GEN 25:19  Kaj jen estas la generaciaro de Isaak, filo de Abraham: de Abraham naskiĝis Isaak.
679  GEN 25:20  Kaj Isaak havis la aĝon de kvardek jaroj, kiam li prenis kiel edzinon Rebekan, filinon de Betuel la Siriano, el Mezopotamio, fratinon de Laban la Siriano.
680  GEN 25:21  Kaj Isaak preĝis al la Eternulo pri sia edzino, ĉar ŝi estis senfrukta; kaj la Eternulo cedis al lia preĝo, kaj lia edzino Rebeka gravediĝis.
685  GEN 25:26  Kaj poste eliris lia frato, tenante per la mano la kalkanon de Esav; kaj oni donis al li la nomon Jakob. Kaj Isaak havis la aĝon de sesdek jaroj, kiam ili naskiĝis.
687  GEN 25:28  Kaj Isaak amis Esavon, ĉar li manĝadis lian ĉasaĵon; sed Rebeka amis Jakobon.
694  GEN 26:1  Estis malsato en la lando, krom la antaŭa malsato, kiu estis en la tempo de Abraham. Kaj Isaak iris al Abimeleĥ, la reĝo de la Filiŝtoj, en Gerar.
699  GEN 26:6  Kaj Isaak ekloĝis en Gerar.
701  GEN 26:8  Unu fojon, kiam li estis tie jam de longa tempo, Abimeleĥ, la reĝo de la Filiŝtoj, rigardis tra la fenestro, kaj vidis, ke Isaak amuziĝas kun sia edzino Rebeka.
702  GEN 26:9  Tiam Abimeleĥ vokis Isaakon, kaj diris: Jen, ŝi estas ja via edzino; kial do vi diris: Ŝi estas mia fratino? Kaj Isaak diris al li: Ĉar mi pensis, ke eble mi mortos pro ŝi.
705  GEN 26:12  Kaj Isaak semis en tiu lando, kaj havis en tiu jaro centoble-mezuran rikolton; kaj la Eternulo lin benis.
709  GEN 26:16  Tiam Abimeleĥ diris al Isaak: Foriru de ni, ĉar vi fariĝis multe pli forta ol ni.
710  GEN 26:17  Kaj Isaak foriris de tie kaj aranĝis siajn tendojn en la valo de Gerar, kaj tie li ekloĝis.
711  GEN 26:18  Kaj Isaak denove elfosis la akvoputojn, kiujn oni elfosis en la tempo de lia patro Abraham kaj la Filiŝtoj ŝtopis post la morto de Abraham; kaj li donis al ili tiujn samajn nomojn, kiujn donis al ili lia patro.
712  GEN 26:19  Kaj la sklavoj de Isaak fosis en la valo kaj trovis tie puton kun freŝa akvo.
713  GEN 26:20  Kaj disputis la paŝtistoj de Gerar kun la paŝtistoj de Isaak, dirante: Al ni apartenas la akvo. Kaj oni donis al la puto la nomon Esek, ĉar oni disputis pri ĝi.
718  GEN 26:25  Kaj li konstruis tie altaron kaj preĝis al la Eternulo. Kaj li aranĝis tie sian tendon, kaj la sklavoj de Isaak elfosis tie puton.
720  GEN 26:27  Kaj Isaak diris al ili: Por kio vi venis al mi? vi min ja malamas kaj forpelis min de vi.
724  GEN 26:31  Kaj ili leviĝis frue matene kaj ĵuris al si reciproke. Kaj Isaak lasis ilin foriri, kaj ili foriris de li en paco.
725  GEN 26:32  Kaj en tiu tago venis la sklavoj de Isaak, kaj raportis al li pri la puto, kiun ili elfosis, kaj diris al li: Ni trovis akvon.
728  GEN 26:35  Kaj ili multe ĉagrenis Isaakon kaj Rebekan.
729  GEN 27:1  Kiam Isaak maljuniĝis kaj la vidado de liaj okuloj malakriĝis, li vokis Esavon, sian pli maljunan filon, kaj diris al li: Mia filo! Kaj tiu diris al li: Jen mi estas.
733  GEN 27:5  Sed Rebeka aŭdis, kiam Isaak parolis al sia filo Esav. Kaj Esav iris sur la kampon, por ĉasi ĉasaĵon kaj alporti.
748  GEN 27:20  Kaj Isaak diris al sia filo: Kiamaniere vi tiel rapide trovis, mia filo? Kaj tiu diris: Ĉar la Eternulo, via Dio, sendis al mi renkonte.
749  GEN 27:21  Kaj Isaak diris al Jakob: Alproksimiĝu, kaj mi vin palpos, mia filo, ĉu tio estas vi, mia filo Esav, aŭ ne.
750  GEN 27:22  Kaj Jakob alproksimiĝis al sia patro Isaak, kaj tiu lin palpis, kaj diris: La voĉo estas voĉo de Jakob, sed la manoj estas manoj de Esav.
754  GEN 27:26  Kaj lia patro Isaak diris al li: Alproksimiĝu kaj kisu min, mia filo.
758  GEN 27:30  Kaj kiam Isaak finis beni Jakobon kaj apenaŭ Jakob eliris de antaŭ sia patro Isaak, lia frato Esav venis de sia ĉasado.
760  GEN 27:32  Kaj lia patro Isaak diris al li: Kiu vi estas? Kaj li diris: Mi estas via unuenaskita filo Esav.
761  GEN 27:33  Tiam Isaak ektremis per tre granda tremo, kaj diris: Kiu do estas tiu, kiu ĉasis ĉasaĵon kaj alportis al mi, kaj mi manĝis de ĉio, antaŭ ol vi venis, kaj mi benis lin? kaj li restos ja benita!
765  GEN 27:37  Kaj Isaak respondis kaj diris al Esav: Jen mi faris lin sinjoro super vi, kaj ĉiujn liajn fratojn mi donis al li kiel servantojn, kaj grenon kaj moston mi havigis al li; kion do mi faros por vi, mia filo?
767  GEN 27:39  Kaj lia patro Isaak respondis kaj diris al li: Jen la graso de la tero estu en via loko de loĝado Kaj la ĉiela roso de supre;
774  GEN 27:46  Kaj Rebeka diris al Isaak: Tedis al mi la vivo pro la Ĥetidinoj; se Jakob prenos edzinon el ĉi tiuj Ĥetidinoj, el la filinoj de la lando, tiam por kio mi vivu?
775  GEN 28:1  Tiam Isaak alvokis Jakobon kaj benis lin, kaj ordonis al li, dirante: Ne prenu edzinon el la filinoj Kanaanaj.
779  GEN 28:5  Kaj Isaak forsendis Jakobon, kaj tiu iris Mezopotamion, al Laban, la filo de Betuel la Siriano, frato de Rebeka, patrino de Jakob kaj Esav.
780  GEN 28:6  Kiam Esav vidis, ke Isaak benis Jakobon kaj sendis lin en Mezopotamion, por ke li prenu al si el tie edzinon, kaj ke, benante lin, li ordonis al li, dirante: Ne prenu edzinon el la filinoj Kanaanaj;
782  GEN 28:8  tiam Esav vidis, ke ne plaĉas la filinoj Kanaanaj al lia patro Isaak.
783  GEN 28:9  Kaj Esav iris al Iŝmael kaj prenis al si Maĥalaton, filinon de Iŝmael, filo de Abraham, fratinon de Nebajot, kiel edzinon krom siaj aliaj edzinoj.
787  GEN 28:13  Kaj jen la Eternulo staras sur ĝi, kaj diras: Mi estas la Eternulo, la Dio de via patro Abraham kaj la Dio de Isaak; la teron, sur kiu vi kuŝas, Mi donos al vi kaj al via idaro.
849  GEN 30:18  Kaj Lea diris: Dio donis al mi rekompencon por tio, ke mi donis mian sklavinon al mia edzo; kaj ŝi donis al li la nomon Isaĥar.
892  GEN 31:18  Kaj li forkondukis sian tutan brutaron kaj sian tutan havon, kiun li akiris, sian propraĵon, kiun li akiris en Mezopotamio, por iri al sia patro Isaak en la landon Kanaanan.
916  GEN 31:42  Se ne estus kun mi la Dio de mia patro, la Dio de Abraham kaj Timo de Isaak, vi nun foririgus min kun nenio. Mian mizeron kaj la laboron de miaj manoj vidis Dio kaj ĝustigis vin hieraŭ.
927  GEN 31:53  La Dio de Abraham kaj la Dio de Naĥor juĝu inter ni, la Dio de ilia patro. Kaj Jakob ĵuris al li per la Timo de sia patro Isaak.
938  GEN 32:10  Kaj Jakob diris: Dio de mia patro Abraham kaj Dio de mia patro Isaak, Eternulo, kiu diris al mi: Reiru en vian landon kaj en vian naskiĝlokon, kaj Mi faros al vi bonon;
945  GEN 32:17  Kaj li transdonis en la manojn de siaj sklavoj ĉiun gregon aparte, kaj li diris al siaj sklavoj: Iru antaŭ mi kaj lasu liberan interspacon inter unu grego kaj alia.
957  GEN 32:29  Tiam tiu diris: Ne Jakob estu de nun via nomo, sed Izrael; ĉar vi luktis kun Dio kaj kun homoj, kaj vi venkis.
961  GEN 32:33  Tial la Izraelidoj ne manĝas ĝis la nuna tempo la tendenon, kiu estas sur la artiko de la femuro, ĉar tiu tuŝis la femuran artikon de Jakob ĉe la tendeno.
981  GEN 33:20  Kaj li starigis tie altaron, kaj li nomis ĝin El, la Dio de Izrael.
988  GEN 34:7  Sed la filoj de Jakob venis de la kampo. Kiam ili aŭdis, la viroj ĉagreniĝis kaj forte koleriĝis, ke li faris malnoblaĵon en Izrael, kuŝinte kun la filino de Jakob, kio ne devis esti farata.
999  GEN 34:18  Ilia parolo plaĉis al Ĥamor, kaj al Ŝeĥem, la filo de Ĥamor.
1002  GEN 34:21  Tiuj homoj estas pacaj kun ni; tial ili loĝu en la lando kaj faru en ĝi negocojn; la lando estas ja grandspaca por ili. Iliajn filinojn ni prenu al ni kiel edzinojn, kaj niajn filinojn ni donu al ili.
1004  GEN 34:23  Ilia akiritaĵo kaj havaĵo kaj ĉiuj iliaj brutoj fariĝos ja niaj, se ni nur donos al ili nian konsenton kaj ili loĝos kun ni.
1009  GEN 34:28  Iliajn ŝafojn kaj iliajn bovojn kaj iliajn azenojn, kaj ĉion, kio estis en la urbo, kaj tion, kio estis sur la kampo, ili prenis.
1022  GEN 35:10  Kaj Dio diris al li: Via nomo estas Jakob; tamen ne plue estu nomata Jakob, sed Izrael estu via nomo. Kaj Li donis al li la nomon Izrael.
1024  GEN 35:12  Kaj la landon, kiun Mi donis al Abraham kaj al Isaak, Mi donos al vi, kaj al via idaro post vi Mi donos la landon.
1033  GEN 35:21  Kaj Izrael formigris, kaj starigis sian tendon transe de la turo Eder.
1034  GEN 35:22  En la tempo, kiam Izrael loĝis en tiu lando, Ruben iris kaj kuŝis kun Bilha, la kromvirino de lia patro. Kaj pri tio aŭdis Izrael. La filoj de Jakob estis dek du:
1035  GEN 35:23  la filoj de Lea: Ruben, la unuenaskito de Jakob, kaj Simeon kaj Levi kaj Jehuda kaj Isaĥar kaj Zebulun;
1039  GEN 35:27  Kaj Jakob venis al sia patro Isaak en Mamre, al Kirjat-Arba (tio estas Ĥebron), kie vivis fremdule Abraham kaj Isaak.