Wildebeest analysis examples for:   epo-epo   J    February 11, 2023 at 18:34    Script wb_pprint_html.py   by Ulf Hermjakob

29  GEN 1:29  Kaj Dio diris: Jen Mi donis al vi ĉiujn herbojn, kiuj semas semon, kiuj troviĝas sur la tuta tero, kaj ĉiujn arbojn, kiuj havas en si arban frukton, kiu semas semon; tio estu por vi manĝaĵo.
54  GEN 2:23  Kaj la homo diris: Jen nun ŝi estas osto el miaj ostoj kaj karno el mia karno; ŝi estu nomata Virino, ĉar el Viro ŝi estas prenita.
78  GEN 3:22  Kaj Dio la Eternulo diris: Jen Adam fariĝis kiel unu el Ni, sciante bonon kaj malbonon; nun eble li etendos sian manon kaj prenos ankaŭ de la arbo de vivo kaj manĝos kaj vivos eterne.
87  GEN 4:7  Ja se vi agos bone, vi estos forta; sed se vi agos malbone, la peko kuŝos ĉe la pordo, kaj vin ĝi aspiros, sed vi regu super ĝi.
94  GEN 4:14  Jen Vi forpelas min hodiaŭ de sur la tero, kaj mi devas min kaŝi de antaŭ Via vizaĝo, kaj mi estos vaganto kaj forkuranto sur la tero, kaj iu ajn, kiu min renkontos, mortigos min.
100  GEN 4:20  Kaj Ada naskis Jabalon; li estis la patro de tiuj, kiuj loĝas en tendoj kaj paŝtas brutojn.
101  GEN 4:21  Kaj la nomo de lia frato estis Jubal; li estis la patro de ĉiuj, kiuj ludas harpon kaj fluton.
107  GEN 5:1  Jen estas la libro de naskoj de Adam. Kiam Dio kreis la homon, Li faris lin laŭ la bildo de Dio;
121  GEN 5:15  Kaj Mahalalel vivis sesdek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li Jared.
122  GEN 5:16  Kaj Mahalalel vivis, post kiam naskiĝis al li Jared, okcent tridek jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
124  GEN 5:18  Kaj Jared vivis cent sesdek du jarojn, kaj naskiĝis al li Ĥanoĥ.
125  GEN 5:19  Kaj Jared vivis, post kiam naskiĝis al li Ĥanoĥ, okcent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
126  GEN 5:20  Kaj la tuta vivo de Jared estis naŭcent sesdek du jaroj, kaj li mortis.
138  GEN 5:32  Kaj Noa havis la aĝon de kvincent jaroj, kaj al Noa naskiĝis Ŝem, Ĥam, kaj Jafet.
147  GEN 6:9  Jen estas la historio de Noa: Noa estis homo virta kaj senmakula en sia generacio; kun Dio Noa iradis.
148  GEN 6:10  Kaj naskiĝis al Noa tri filoj: Ŝem, Ĥam, kaj Jafet.
173  GEN 7:13  Ĝuste en tiu tago eniris en la arkeon Noa, kaj Ŝem kaj Ĥam kaj Jafet, la filoj de Noa, kaj la edzino de Noa, kaj la tri edzinoj de liaj filoj kune kun ili;
215  GEN 9:9  Jen Mi starigas Mian interligon kun vi kaj kun via idaro post vi;
224  GEN 9:18  Kaj la filoj de Noa, kiuj eliris el la arkeo, estis: Ŝem, Ĥam, kaj Jafet; kaj Ĥam estis la patro de Kanaan.
229  GEN 9:23  Kaj Ŝem kaj Jafet prenis la veston kaj metis ĝin sur siajn ŝultrojn, kaj iris dorsdirekte kaj kovris la nudecon de sia patro; kaj iliaj vizaĝoj estis turnitaj malantaŭen, kaj la nudecon de sia patro ili ne vidis.
233  GEN 9:27  Dio disvastigu Jafeton, Kaj li loĝu en la tendoj de Ŝem, Kaj Kanaan estu sklavo al ili.
236  GEN 10:1  Jen estas la generaciaro de la filoj de Noa: Ŝem, Ĥam, kaj Jafet. Kaj naskiĝis al ili filoj post la diluvo.
237  GEN 10:2  La filoj de Jafet: Gomer kaj Magog kaj Madaj kaj Javan kaj Tubal kaj Meŝeĥ kaj Tiras.
239  GEN 10:4  Kaj la filoj de Javan: Eliŝa kaj Tarŝiŝ, Kitim kaj Dodanim.
251  GEN 10:16  kaj la Jebusidoj kaj la Amoridoj kaj la Girgaŝidoj
256  GEN 10:21  Naskiĝis infanoj ankaŭ al Ŝem, la patro de ĉiuj Eberidoj, pli maljuna frato de Jafet.
260  GEN 10:25  Kaj al Eber naskiĝis du filoj: la nomo de unu estis Peleg, ĉar dum lia vivo dividiĝis la tero; kaj la nomo de lia frato estis Joktan.
261  GEN 10:26  Kaj al Joktan naskiĝis Almodad kaj Ŝelef kaj Ĥacarmavet kaj Jeraĥ
264  GEN 10:29  kaj Ofir kaj Ĥavila kaj Jobab. Ĉiuj ĉi tiuj estis filoj de Joktan.
273  GEN 11:6  Kaj la Eternulo diris: Jen estas unu popolo, kaj unu lingvon ili ĉiuj havas; kaj jen, kion ili komencis fari, kaj ili ne estos malhelpataj en ĉio, kion ili decidis fari.
277  GEN 11:10  Jen estas la generaciaro de Ŝem: Ŝem havis la aĝon de cent jaroj, kaj naskiĝis al li Arpaĥŝad, du jarojn post la diluvo.
296  GEN 11:29  Kaj Abram kaj Naĥor prenis al si edzinojn; la nomo de la edzino de Abram estis Saraj, kaj la nomo de la edzino de Naĥor estis Milka, filino de Haran, kiu estis la patro de Milka kaj la patro de Jiska.
329  GEN 13:10  Kaj Lot levis siajn okulojn kaj vidis, ke la tuta ĉirkaŭaĵo de Jordan, antaŭ ol la Eternulo pereigis Sodomon kaj Gomoran, tuta estas akvumata kiel ĝardeno de la Eternulo, kiel la lando Egipta, ĝis Coar.
330  GEN 13:11  Kaj Lot elektis al si la tutan ĉirkaŭaĵon de Jordan; kaj Lot ekiris orienten; kaj ili apartiĝis unu de la alia:
382  GEN 15:21  kaj la Amoridojn kaj la Kanaanidojn kaj la Girgaŝidojn kaj la Jebusidojn.
384  GEN 16:2  Kaj Saraj diris al Abram: Jen la Eternulo ŝlosis min, ke mi ne nasku; eniru do al mia sklavino, eble mi havos infanojn per ŝi. Kaj Abram obeis la voĉon de Saraj.
388  GEN 16:6  Kaj Abram diris al Saraj: Jen via sklavino estas en viaj manoj, faru kun ŝi ĉion, kio plaĉas al vi. Kaj Saraj komencis premi ŝin, kaj ŝi forkuris.
393  GEN 16:11  Kaj la anĝelo de la Eternulo diris al ŝi: Jen vi estas graveda, kaj vi naskos filon; kaj vi donos al li la nomon Iŝmael, ĉar la Eternulo aŭdis vian suferon.
402  GEN 17:4  Jen estas Mia interligo kun vi: vi estos patro de multe da popoloj.
408  GEN 17:10  Jen estas Mia interligo, kiun vi devas gardi inter Mi kaj vi kaj via idaro post vi: ĉiu virseksulo ĉe vi estu cirkumcidata.
434  GEN 18:9  Kaj ili diris al li: Kie estas Sara, via edzino? Kaj li respondis: Jen ŝi estas en la tendo.
450  GEN 18:25  Ne decas por Vi agi tiamaniere, ke Vi mortigu virtulon kune kun malvirtulo, ke virtulo estu kiel malvirtulo; ne decas por Vi, ke la Juĝanto de la tuta tero agu maljuste.
452  GEN 18:27  Kaj Abraham respondis, dirante: Jen mi ekkuraĝis paroli al mia Sinjoro, kvankam mi estas polvo kaj cindro;
456  GEN 18:31  Kaj li diris: Jen mi ekkuraĝis paroli al mia Sinjoro: eble troviĝos dudek? Kaj Li diris: Mi ne pereigos pro la dudek.
466  GEN 19:8  Jen mi havas du filinojn, kiuj ankoraŭ ne ekkonis viron; mi elirigos ilin al vi, kaj faru kun ili, kion vi deziras; nur al tiuj viroj nenion faru, ĉar por tio ili venis sub la ombron de mia tegmento.
477  GEN 19:19  Jen Via sklavo plaĉis al Vi, kaj granda estas la favorkoreco, kiun Vi montris al mi, konservante la vivon al mia animo; sed mi ne povas savi min sur la monton, ĉar povus trafi min malfeliĉo kaj mi mortus.
478  GEN 19:20  Jen ĉi tiu urbo estas sufiĉe proksima, por kuri tien, kaj ĝi estas malgranda; mi savos min tien; ĝi estas ja malgranda; kaj mia animo restos viva.
479  GEN 19:21  Kaj Li diris al li: Jen Mi komplezos al vi ankaŭ en ĉi tiu afero, kaj Mi ne renversos la urbon, pri kiu vi parolis.
492  GEN 19:34  La morgaŭan tagon la pli maljuna diris al la pli juna: Jen mi kuŝis hieraŭ kun mia patro; ni ebriigu lin per vino ankaŭ en ĉi tiu nokto, kaj vi venu, kuŝu kun li, por ke ni aperigu de nia patro idaron.
511  GEN 20:15  Kaj Abimeleĥ diris: Jen mia lando estas antaŭ vi; kie plaĉas al vi, tie loĝiĝu.
512  GEN 20:16  Kaj al Sara li diris: Jen mi donis mil arĝentajn monerojn al via frato; tio estu al vi kovro por la okuloj antaŭ ĉiuj, kiuj estas kun vi, kaj antaŭ ĉiuj vi estas pravigita.
549  GEN 22:1  Post tiuj okazintaĵoj Dio provis Abrahamon, kaj diris al li: Abraham! Kaj tiu respondis: Jen mi estas.
555  GEN 22:7  Kaj Isaak diris al sia patro Abraham: Mia patro! Kaj tiu respondis: Jen mi estas, mia filo. Kaj li diris: Jen estas la fajro kaj la ligno, sed kie estas la ŝafo por la brulofero?
559  GEN 22:11  Kaj ekvokis al li anĝelo de la Eternulo el la ĉielo, kaj diris: Abraham, Abraham! Kaj li respondis: Jen mi estas.
568  GEN 22:20  Post tiuj okazintaĵoj oni sciigis al Abraham, dirante: Jen ankaŭ Milka naskis infanojn al via frato Naĥor:
570  GEN 22:22  kaj Kesedon kaj Ĥazon kaj Pildaŝon kaj Jidlafon kaj Betuelon.
605  GEN 24:13  Jen mi staras apud la fonto da akvo, kaj la filinoj de la urbanoj eliras, por ĉerpi akvon;
635  GEN 24:43  Jen mi staras apud la fonto da akvo; la virgulino, kiu eliros, por ĉerpi, kaj al kiu mi diros: Lasu min trinki iom da akvo el via kruĉo,
643  GEN 24:51  Jen Rebeka estas antaŭ vi; prenu ŝin kaj iru, kaj ŝi estu edzino al la filo de via sinjoro, kiel diris la Eternulo.
661  GEN 25:2  Kaj ŝi naskis al li Zimranon kaj Jokŝanon kaj Medanon kaj Midjanon kaj Jiŝbakon kaj Ŝuaĥon.
662  GEN 25:3  Kaj de Jokŝan naskiĝis Ŝeba kaj Dedan. Kaj la filoj de Dedan estis la Aŝuridoj, Letuŝidoj, kaj Leumidoj.
674  GEN 25:15  Ĥadad kaj Tema, Jetur, Nafiŝ, kaj Kedma.
685  GEN 25:26  Kaj poste eliris lia frato, tenante per la mano la kalkanon de Esav; kaj oni donis al li la nomon Jakob. Kaj Isaak havis la aĝon de sesdek jaroj, kiam ili naskiĝis.
686  GEN 25:27  Kaj la knaboj grandiĝis; kaj Esav fariĝis lerta ĉasisto, kampisto, kaj Jakob fariĝis homo kvieta, sidanta en la tendo.
687  GEN 25:28  Kaj Isaak amis Esavon, ĉar li manĝadis lian ĉasaĵon; sed Rebeka amis Jakobon.
688  GEN 25:29  Kaj Jakob kuiris kuiraĵon; kaj Esav venis de la kampo kaj estis laca.
689  GEN 25:30  Kaj Esav diris al Jakob: Donu al mi manĝi de ĉi tiu ruĝa kuiraĵo, ĉar mi estas laca. Tial oni donis al li la nomon Edom.
690  GEN 25:31  Kaj Jakob diris: Vendu al mi hodiaŭ vian unuenaskitecon.
691  GEN 25:32  Kaj Esav diris: Jen mi tuj mortos; por kio do mi bezonas la unuenaskitecon?
692  GEN 25:33  Kaj Jakob diris: Ĵuru al mi hodiaŭ; kaj tiu ĵuris al li kaj vendis sian unuenaskitecon al Jakob.
693  GEN 25:34  Kaj Jakob donis al Esav panon kaj kuiraĵon el lentoj, kaj li manĝis kaj trinkis, kaj leviĝis kaj foriris. Kaj Esav malŝatis la unuenaskitecon.
702  GEN 26:9  Tiam Abimeleĥ vokis Isaakon, kaj diris: Jen, ŝi estas ja via edzino; kial do vi diris: Ŝi estas mia fratino? Kaj Isaak diris al li: Ĉar mi pensis, ke eble mi mortos pro ŝi.
727  GEN 26:34  Kiam Esav havis la aĝon de kvardek jaroj, li prenis kiel edzinojn Jehuditon, filinon de Beeri la Ĥetido, kaj Basmaton, filinon de Elon la Ĥetido.
729  GEN 27:1  Kiam Isaak maljuniĝis kaj la vidado de liaj okuloj malakriĝis, li vokis Esavon, sian pli maljunan filon, kaj diris al li: Mia filo! Kaj tiu diris al li: Jen mi estas.
730  GEN 27:2  Kaj li diris: Jen mi maljuniĝis; mi ne scias, kiam mi mortos;
734  GEN 27:6  Kaj Rebeka diris al sia filo Jakob jene: Mi aŭdis, ke via patro diris al via frato Esav jene:
739  GEN 27:11  Kaj Jakob diris al sia patrino Rebeka: Mia frato Esav estas ja homo harkovrita, kaj mi estas homo glata;
743  GEN 27:15  Kaj Rebeka prenis la luksajn vestojn de sia pli maljuna filo Esav, kiujn ŝi havis ĉe si en la domo, kaj ŝi vestis sian pli junan filon Jakob;
745  GEN 27:17  Kaj ŝi donis la bongustan manĝaĵon kaj la panon, kiujn ŝi pretigis, en la manon de sia filo Jakob.
746  GEN 27:18  Kaj li venis al sia patro, kaj diris: Mia patro! Kaj tiu diris: Jen mi estas; kiu vi estas, mia filo?
747  GEN 27:19  Kaj Jakob diris al sia patro: Mi estas Esav, via unuenaskito; mi faris, kiel vi diris al mi; volu leviĝi, sidiĝu, kaj manĝu mian ĉasaĵon, por ke via animo min benu.
749  GEN 27:21  Kaj Isaak diris al Jakob: Alproksimiĝu, kaj mi vin palpos, mia filo, ĉu tio estas vi, mia filo Esav, aŭ ne.
750  GEN 27:22  Kaj Jakob alproksimiĝis al sia patro Isaak, kaj tiu lin palpis, kaj diris: La voĉo estas voĉo de Jakob, sed la manoj estas manoj de Esav.
758  GEN 27:30  Kaj kiam Isaak finis beni Jakobon kaj apenaŭ Jakob eliris de antaŭ sia patro Isaak, lia frato Esav venis de sia ĉasado.
764  GEN 27:36  Kaj li diris: Ĝuste do lia nomo estas Jakob, ĉar li submetis al mi la piedon jam du fojojn; mian unuenaskitecon li prenis, kaj jen li nun prenis mian benon! Kaj li diris: Ĉu vi ne rezervis por mi benon?
765  GEN 27:37  Kaj Isaak respondis kaj diris al Esav: Jen mi faris lin sinjoro super vi, kaj ĉiujn liajn fratojn mi donis al li kiel servantojn, kaj grenon kaj moston mi havigis al li; kion do mi faros por vi, mia filo?
767  GEN 27:39  Kaj lia patro Isaak respondis kaj diris al li: Jen la graso de la tero estu en via loko de loĝado Kaj la ĉiela roso de supre;
769  GEN 27:41  Kaj Esav ekmalamis Jakobon pro la beno, per kiu benis lin lia patro; kaj Esav diris en sia koro: Baldaŭ venos la tagoj de funebro pro mia patro, tiam mi mortigos mian fraton Jakob.
770  GEN 27:42  Kaj oni raportis al Rebeka la vortojn de ŝia pli maljuna filo Esav; tiam ŝi sendis kaj vokis sian pli junan filon Jakob, kaj diris al li: Jen via frato Esav minacas mortigi vin;
774  GEN 27:46  Kaj Rebeka diris al Isaak: Tedis al mi la vivo pro la Ĥetidinoj; se Jakob prenos edzinon el ĉi tiuj Ĥetidinoj, el la filinoj de la lando, tiam por kio mi vivu?
775  GEN 28:1  Tiam Isaak alvokis Jakobon kaj benis lin, kaj ordonis al li, dirante: Ne prenu edzinon el la filinoj Kanaanaj.
779  GEN 28:5  Kaj Isaak forsendis Jakobon, kaj tiu iris Mezopotamion, al Laban, la filo de Betuel la Siriano, frato de Rebeka, patrino de Jakob kaj Esav.