5 | GEN 1:5 | Kaj Dio nomis la lumon Tago, kaj la mallumon Li nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, unu tago. |
26 | GEN 1:26 | Kaj Dio diris: Ni kreu homon laŭ Nia bildo, similan al Ni; kaj ili regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj de la ĉielo kaj super la brutoj, kaj super ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero. |
49 | GEN 2:18 | Kaj Dio la Eternulo diris: Ne estas bone, ke la homo estu sola; Mi kreos al li helpanton similan al li. |
59 | GEN 3:3 | sed pri la fruktoj de la arbo, kiu estas en la mezo de la ĝardeno, Dio diris: Ne manĝu ion de ili kaj ne tuŝu ilin, por ke vi ne mortu. |
60 | GEN 3:4 | Kaj la serpento diris al la virino: Ne, vi ne mortos; |
78 | GEN 3:22 | Kaj Dio la Eternulo diris: Jen Adam fariĝis kiel unu el Ni, sciante bonon kaj malbonon; nun eble li etendos sian manon kaj prenos ankaŭ de la arbo de vivo kaj manĝos kaj vivos eterne. |
96 | GEN 4:16 | Kaj Kain foriris de antaŭ la Eternulo, kaj loĝiĝis en la lando Nod, oriente de Eden. |
102 | GEN 4:22 | Cila ankaŭ naskis Tubal-Kainon, forĝanton de diversaj majstraĵoj el kupro kaj fero. Kaj la fratino de Tubal-Kain estis Naama. |
135 | GEN 5:29 | Kaj li donis al li la nomon Noa, dirante: Ĉi tiu konsolos nin en niaj faroj kaj en la laboroj de niaj manoj sur la tero, kiun la Eternulo malbenis. |
136 | GEN 5:30 | Kaj Lemeĥ vivis, post kiam naskiĝis al li Noa, kvincent naŭdek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. |
138 | GEN 5:32 | Kaj Noa havis la aĝon de kvincent jaroj, kaj al Noa naskiĝis Ŝem, Ĥam, kaj Jafet. |
141 | GEN 6:3 | Kaj la Eternulo diris: Ne regos Mia spirito inter la homoj eterne, pro iliaj pekoj, ĉar ili estas karno; ilia vivo estu cent dudek jaroj. |
146 | GEN 6:8 | Sed Noa akiris plaĉon en la okuloj de la Eternulo. |
147 | GEN 6:9 | Jen estas la historio de Noa: Noa estis homo virta kaj senmakula en sia generacio; kun Dio Noa iradis. |
148 | GEN 6:10 | Kaj naskiĝis al Noa tri filoj: Ŝem, Ĥam, kaj Jafet. |
151 | GEN 6:13 | Kaj Dio diris al Noa: La fino de ĉiu karno venis antaŭ Min, ĉar la tero pleniĝis de maljustaĵoj per ili, kaj jen Mi pereigos ilin kun la tero. |
160 | GEN 6:22 | Kaj Noa tion faris; ĉion, kiel Dio al li ordonis, tiel li faris. |
161 | GEN 7:1 | Kaj la Eternulo diris al Noa: Eniru vi kaj via tuta familio en la arkeon, ĉar vin Mi vidis, ke vi estas virtulo antaŭ Mi en ĉi tiu generacio. |
165 | GEN 7:5 | Kaj Noa faris ĉion, kion la Eternulo al li ordonis. |
166 | GEN 7:6 | Kaj Noa havis la aĝon de sescent jaroj, kiam la akva diluvo venis sur la teron. |
167 | GEN 7:7 | Kaj eniris Noa kaj liaj filoj kaj lia edzino kaj la edzinoj de liaj filoj kune kun li en la arkeon, pro la akvo de la diluvo. |
169 | GEN 7:9 | po unu paro venis al Noa en la arkeon, virbesto kaj ino, kiel Dio ordonis al Noa. |
171 | GEN 7:11 | En la sescenta jaro de la vivo de Noa, en la dua monato, en la dek-sepa tago de la monato, en tiu tago disfendiĝis ĉiuj fontoj de la granda abismo kaj la aperturoj de la ĉielo malfermiĝis. |
173 | GEN 7:13 | Ĝuste en tiu tago eniris en la arkeon Noa, kaj Ŝem kaj Ĥam kaj Jafet, la filoj de Noa, kaj la edzino de Noa, kaj la tri edzinoj de liaj filoj kune kun ili; |
175 | GEN 7:15 | Kaj eniris al Noa en la arkeon po du el ĉiu karno, kiu havas en si spiriton de vivo. |
183 | GEN 7:23 | Kaj ekstermiĝis ĉiuj ekzistaĵoj, kiuj estis sur la tero, de homo ĝis brutoj kaj rampaĵoj kaj birdoj de la ĉielo; ili ekstermiĝis de sur la tero; kaj restis nur Noa kaj kio estis kun li en la arkeo. |
185 | GEN 8:1 | Kaj Dio rememoris Noan, kaj ĉiujn bestojn kaj ĉiujn brutojn, kiuj estis kun li en la arkeo; kaj Dio venigis venton sur la teron, kaj la akvo kvietiĝis. |
190 | GEN 8:6 | Kaj post kvardek tagoj Noa malfermis la fenestron de la arkeo, kiun li faris. |
195 | GEN 8:11 | Kaj revenis al li la kolombo en tempo vespera, kaj jen ĝi havis en sia buŝo deŝiritan folion de olivarbo; kaj Noa konvinkiĝis, ke la akvo malfortiĝis sur la tero. |
197 | GEN 8:13 | Kaj en la sescent-unua jaro, en la unua tago de la unua monato, forsekiĝis la akvo sur la tero; kaj Noa malfermis la tegmenton de la arkeo, kaj li vidis, ke sekiĝis la supraĵo de la tero. |
199 | GEN 8:15 | Kaj Dio diris al Noa jene: |
202 | GEN 8:18 | Kaj eliris Noa kaj liaj filoj kaj lia edzino kaj la edzinoj de liaj filoj kune kun li. |
204 | GEN 8:20 | Kaj Noa konstruis altaron al la Eternulo, kaj li prenis el ĉiuj puraj brutoj kaj el ĉiuj puraj birdoj kaj oferis bruloferojn sur la altaro. |
207 | GEN 9:1 | Kaj Dio benis Noan kaj liajn filojn, kaj diris al ili: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la teron. |
210 | GEN 9:4 | Nur karnon kune kun ĝia animo, la sango, ne manĝu. |
214 | GEN 9:8 | Kaj Dio diris al Noa kaj al liaj filoj kune kun li jene: |
223 | GEN 9:17 | Kaj Dio diris al Noa: Ĉi tio estas la signo de la interligo, kiun Mi starigis inter Mi kaj ĉiu karno, kiu estas sur la tero. |
224 | GEN 9:18 | Kaj la filoj de Noa, kiuj eliris el la arkeo, estis: Ŝem, Ĥam, kaj Jafet; kaj Ĥam estis la patro de Kanaan. |
225 | GEN 9:19 | Tio estis la tri filoj de Noa; kaj de ili diskreskis la tuta loĝantaro de la tero. |
226 | GEN 9:20 | Kaj Noa komencis terkultivan laboron kaj plantis vinberĝardenon. |
230 | GEN 9:24 | Kaj Noa vekiĝis de sia ebrieco, kaj li sciiĝis, kiel agis kun li lia pli juna filo. |
234 | GEN 9:28 | Kaj Noa vivis post la diluvo tricent kvindek jarojn. |
235 | GEN 9:29 | Kaj la tuta vivo de Noa estis naŭcent kvindek jaroj, kaj li mortis. |
236 | GEN 10:1 | Jen estas la generaciaro de la filoj de Noa: Ŝem, Ĥam, kaj Jafet. Kaj naskiĝis al ili filoj post la diluvo. |
243 | GEN 10:8 | Kaj Kuŝ naskigis Nimrodon, kiu komencis esti potenca sur la tero. |
244 | GEN 10:9 | Li estis potenca ĉasisto antaŭ la Eternulo; tial oni diras: Kiel Nimrod, potenca ĉasisto antaŭ la Eternulo. |
246 | GEN 10:11 | El ĉi tiu lando li eliris en Asirion kaj konstruis la urbojn Nineve kaj Reĥobot kaj Kalaĥ, |
247 | GEN 10:12 | kaj Resen inter Nineve kaj Kalaĥ (ĝi estis la granda urbo). |
248 | GEN 10:13 | Kaj Micraim naskigis la Ludidojn kaj la Anamidojn kaj la Lehabidojn kaj la Naftuĥidojn |
256 | GEN 10:21 | Naskiĝis infanoj ankaŭ al Ŝem, la patro de ĉiuj Eberidoj, pli maljuna frato de Jafet. |
267 | GEN 10:32 | Tio estas la gentoj de la filoj de Noa, laŭ siaj generacioj, en siaj nacioj; kaj de ili disiĝis la popoloj sur la tero post la diluvo. |
274 | GEN 11:7 | Ni malleviĝu do, kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia. |
289 | GEN 11:22 | Kaj Serug vivis tridek jarojn, kaj naskiĝis al li Naĥor. |
290 | GEN 11:23 | Kaj Serug vivis post la naskiĝo de Naĥor ducent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. |
291 | GEN 11:24 | Kaj Naĥor vivis dudek naŭ jarojn, kaj naskiĝis al li Teraĥ. |
292 | GEN 11:25 | Kaj Naĥor vivis post la naskiĝo de Teraĥ cent dek naŭ jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. |
293 | GEN 11:26 | Kaj Teraĥ vivis sepdek jarojn, kaj naskiĝis al li Abram, Naĥor, kaj Haran. |
294 | GEN 11:27 | Kaj jen estas la generaciaro de Teraĥ: al Teraĥ naskiĝis Abram, Naĥor, kaj Haran; kaj al Haran naskiĝis Lot. |
296 | GEN 11:29 | Kaj Abram kaj Naĥor prenis al si edzinojn; la nomo de la edzino de Abram estis Saraj, kaj la nomo de la edzino de Naĥor estis Milka, filino de Haran, kiu estis la patro de Milka kaj la patro de Jiska. |
327 | GEN 13:8 | Kaj Abram diris al Lot: Ne estu malpaco inter mi kaj vi kaj inter miaj paŝtistoj kaj viaj paŝtistoj, ĉar ni estas fratoj. |
362 | GEN 15:1 | Post tiuj fariĝoj la Eternulo diris al Abram en vizio jene: Ne timu, Abram, Mi estas via ŝildo; via rekompenco estas tre granda. |
440 | GEN 18:15 | Sed Sara malkonfesis, dirante: Mi ne ridis; ĉar ŝi timis. Sed Li diris: Ne, vi ridis. |
450 | GEN 18:25 | Ne decas por Vi agi tiamaniere, ke Vi mortigu virtulon kune kun malvirtulo, ke virtulo estu kiel malvirtulo; ne decas por Vi, ke la Juĝanto de la tuta tero agu maljuste. |
455 | GEN 18:30 | Kaj li diris: Ne koleru, mia Sinjoro, ke mi parolos plue: eble troviĝos tie tridek? Kaj Li diris: Mi ne faros, se Mi trovos tie tridek. |
457 | GEN 18:32 | Kaj li diris: Ne koleru, mia Sinjoro, ke mi parolos ankoraŭ nur unu fojon: eble troviĝos tie dek? Kaj Li diris: Mi ne pereigos pro la dek. |
460 | GEN 19:2 | Kaj li diris: Mi petas vin, sinjoroj, envenu en la domon de via sklavo kaj pasigu la nokton kaj lavu viajn piedojn, kaj vi leviĝos matene kaj iros vian vojon. Kaj ili diris: Ne, ni pasigos la nokton sur la strato. |
489 | GEN 19:31 | Kaj la pli maljuna diris al la pli juna: Nia patro estas maljuna, kaj en la lando ne ekzistas viro, kiu envenus al ni laŭ la moro de la tuta tero; |
560 | GEN 22:12 | Kaj Tiu diris: Ne etendu vian manon sur la knabon, kaj faru al li nenion; ĉar nun Mi scias, ke vi timas Dion kaj vi ne indulgis pro Mi vian filon, la solan. |
568 | GEN 22:20 | Post tiuj okazintaĵoj oni sciigis al Abraham, dirante: Jen ankaŭ Milka naskis infanojn al via frato Naĥor: |
571 | GEN 22:23 | Kaj de Betuel naskiĝis Rebeka. Ĉi tiujn ok naskis Milka al Naĥor, la frato de Abraham. |
583 | GEN 23:11 | Ne, mia sinjoro, aŭskultu min! la kampon mi donas al vi, kaj la kavernon, kiu estas sur ĝi, al vi mi donas, antaŭ la okuloj de la filoj de mia popolo mi donas ĝin al vi; enterigu vian mortintinon. |
602 | GEN 24:10 | Kaj la sklavo prenis dek kamelojn el la kameloj de sia sinjoro, kaj li iris; kaj ĉiaj bonaĵoj de lia sinjoro estis en liaj manoj. Kaj li leviĝis kaj iris Mezopotamion, al la urbo Naĥor. |
607 | GEN 24:15 | Kaj antaŭ ol li finis paroli, jen eliras Rebeka, kiu estis naskita al Betuel, la filo de Milka, edzino de Naĥor, frato de Abraham; kaj ŝia kruĉo estis sur ŝia ŝultro. |
616 | GEN 24:24 | Kaj ŝi diris al li: Mi estas filino de Betuel, filo de Milka, kiun ŝi naskis al Naĥor. |
629 | GEN 24:37 | Kaj mia sinjoro ĵurigis min, dirante: Ne prenu edzinon por mia filo el la filinoj de la Kanaanidoj, en kies lando mi loĝas. |
630 | GEN 24:38 | Nur al la domo de mia patro iru kaj al mia familio, kaj prenu edzinon por mia filo. |
639 | GEN 24:47 | Kaj mi demandis ŝin, kaj mi diris: Kies filino vi estas? Kaj ŝi diris: Filino de Betuel, filo de Naĥor, kiun naskis al li Milka. Kaj mi metis la ringon sur ŝian nazon kaj la braceletojn sur ŝiajn manojn. |
648 | GEN 24:56 | Kaj li diris al ili: Ne retenu min, ĉar la Eternulo sukcesigis mian vojon. Lasu min for, kaj mi iros al mia sinjoro. |
649 | GEN 24:57 | Kaj ili diris: Ni vokos la junulinon, kaj ni demandos, kion ŝi diros. |
652 | GEN 24:60 | Kaj ili benis Rebekan, kaj diris al ŝi: Nia fratino! miloj da miloj elkresku el vi, kaj via idaro posedu la pordegojn de siaj malamikoj. |
672 | GEN 25:13 | kaj jen estas la nomoj de la filoj de Iŝmael, laŭ iliaj nomoj kaj generacioj: Nebajot, la unuenaskita de Iŝmael, kaj Kedar kaj Adbeel kaj Mibsam |
674 | GEN 25:15 | Ĥadad kaj Tema, Jetur, Nafiŝ, kaj Kedma. |
695 | GEN 26:2 | Kaj la Eternulo aperis al li, kaj diris: Ne iru Egiptujon, loĝu en la lando, pri kiu Mi diros al vi. |
715 | GEN 26:22 | Kaj ili foriĝis de tie kaj elfosis alian puton, kaj pri ĝi oni ne disputis. Kaj li donis al ĝi la nomon Reĥobot, dirante: Nun la Eternulo donis al ni vastan lokon, kaj ni multiĝos sur la tero. |
721 | GEN 26:28 | Kaj ili diris: Ni vidis, ke la Eternulo estas kun vi; tial ni diris: Estu ĵuro inter ni, inter ni kaj vi, kaj ni faru interligon kun vi, |
725 | GEN 26:32 | Kaj en tiu tago venis la sklavoj de Isaak, kaj raportis al li pri la puto, kiun ili elfosis, kaj diris al li: Ni trovis akvon. |
775 | GEN 28:1 | Tiam Isaak alvokis Jakobon kaj benis lin, kaj ordonis al li, dirante: Ne prenu edzinon el la filinoj Kanaanaj. |
780 | GEN 28:6 | Kiam Esav vidis, ke Isaak benis Jakobon kaj sendis lin en Mezopotamion, por ke li prenu al si el tie edzinon, kaj ke, benante lin, li ordonis al li, dirante: Ne prenu edzinon el la filinoj Kanaanaj; |
783 | GEN 28:9 | Kaj Esav iris al Iŝmael kaj prenis al si Maĥalaton, filinon de Iŝmael, filo de Abraham, fratinon de Nebajot, kiel edzinon krom siaj aliaj edzinoj. |
800 | GEN 29:4 | Kaj Jakob diris al ili: Fratoj miaj, ke kie vi estas? Kaj ili diris: Ni estas el Ĥaran. |
801 | GEN 29:5 | Kaj li diris al ili: Ĉu vi konas Labanon, filon de Naĥor? Kaj ili diris: Ni konas. |
804 | GEN 29:8 | Kaj ili diris: Ni ne povas, ĝis kolektiĝos ĉiuj gregoj kaj oni derulos la ŝtonon de sur la aperturo de la puto kaj ni trinkigos la ŝafojn. |
831 | GEN 29:35 | Kaj ŝi denove gravediĝis kaj naskis filon. Kaj ŝi diris: Nun mi dankos la Eternulon; tial ŝi donis al li la nomon Jehuda. Kaj ŝi ĉesis naski. |
839 | GEN 30:8 | Tiam Raĥel diris: Per Dia lukto mi luktis kun mia fratino, kaj mi venkis; kaj ŝi donis al li la nomon Naftali. |
846 | GEN 30:15 | Sed tiu diris al ŝi: Ĉu ne sufiĉas al vi, ke vi prenis mian edzon, kaj vi volas preni ankaŭ la mandragorojn de mia filo? Tiam Raĥel diris: Nu, li kuŝu kun vi ĉi tiun nokton por la mandragoroj de via filo. |
887 | GEN 31:13 | Mi estas la Dio el Bet-El, kie vi verŝis oleon sur la monumenton kaj kie vi faris sanktan promeson al Mi. Nun leviĝu, eliru el ĉi tiu lando kaj reiru en la landon de via naskiĝo. |
918 | GEN 31:44 | Nun ni faru interligon, mi kaj vi, kaj ĝi estu atesto inter mi kaj vi. |
927 | GEN 31:53 | La Dio de Abraham kaj la Dio de Naĥor juĝu inter ni, la Dio de ilia patro. Kaj Jakob ĵuris al li per la Timo de sia patro Isaak. |