27 | GEN 1:27 | Kaj Dio kreis la homon laŭ Sia bildo, laŭ la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin. |
33 | GEN 2:2 | Kaj Dio finis en la sepa tago Sian laboron, kiun Li faris, kaj Li ripozis en la sepa tago de la tuta laboro, kiun Li faris. |
34 | GEN 2:3 | Kaj Dio benis la sepan tagon kaj sanktigis ĝin, ĉar en ĝi Li ripozis de Sia tuta laboro, kiun Li faris kreante. |
37 | GEN 2:6 | Sed nebulo leviĝadis de la tero kaj donadis malsekecon al la tuta supraĵo de la tero. |
95 | GEN 4:15 | Kaj la Eternulo diris al li: Sciu, ke al iu, kiu mortigos Kainon, estos venĝite sepoble. Kaj la Eternulo faris sur Kain signon, ke ne mortigu lin iu, kiu lin renkontos. |
104 | GEN 4:24 | Se sepoble estos venĝite por Kain, Por Lemeĥ estos sepdek-sepoble. |
105 | GEN 4:25 | Kaj denove Adam ekkonis sian edzinon, kaj ŝi naskis filon, kaj donis al li la nomon Set: Ĉar Dio metis al mi alian semon anstataŭ Habel, kiun mortigis Kain. |
106 | GEN 4:26 | Kaj al Set ankaŭ naskiĝis filo, kaj li donis al li la nomon Enoŝ. Tiam oni komencis alvokadi la nomon de la Eternulo. |
109 | GEN 5:3 | Kaj Adam vivis cent tridek jarojn, kaj al li naskiĝis filo laŭ lia bildo kaj simileco, kaj li donis al li la nomon Set. |
110 | GEN 5:4 | Kaj Adam vivis, post kiam naskiĝis al li Set, okcent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. |
112 | GEN 5:6 | Kaj Set vivis cent kvin jarojn, kaj naskiĝis al li Enoŝ. |
113 | GEN 5:7 | Kaj Set vivis, post kiam naskiĝis al li Enoŝ, okcent sep jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. |
114 | GEN 5:8 | Kaj la tuta vivo de Set estis naŭcent dek du jaroj, kaj li mortis. |
144 | GEN 6:6 | tiam la Eternulo pentis, ke Li kreis la homon sur la tero, kaj Li afliktiĝis en Sia koro. |
146 | GEN 6:8 | Sed Noa akiris plaĉon en la okuloj de la Eternulo. |
193 | GEN 8:9 | Sed la kolombo ne trovis ripozejon por siaj piedoj, kaj ĝi revenis al li en la arkeon, ĉar akvo estis sur la supraĵo de la tuta tero. Kaj li etendis sian manon kaj prenis la kolombon kaj envenigis ĝin al si en la arkeon. |
205 | GEN 8:21 | Kaj la Eternulo flaris la agrablan odoron, kaj la Eternulo diris en Sia koro: Mi ne plu malbenos la teron pro la homo, ĉar la penso de la homa koro estas malbona jam de lia juneco; kaj Mi ne batos plu ĉion vivantan, kiel Mi faris. |
212 | GEN 9:6 | Se iu verŝos sangon de homo, lia sango ankaŭ estos verŝita de homo; ĉar laŭ la bildo de Dio estas farita la homo. |
231 | GEN 9:25 | Kaj li diris: Malbenita estu Kanaan; Sklavo de sklavoj li estu ĉe siaj fratoj. |
242 | GEN 10:7 | Kaj la filoj de Kuŝ: Seba kaj Ĥavila kaj Sabta kaj Raama kaj Sabteĥa; kaj la filoj de Raama; Ŝeba kaj Dedan. |
252 | GEN 10:17 | kaj la Ĥividoj kaj la Arkidoj kaj la Sinidoj |
254 | GEN 10:19 | Kaj la limoj de la Kanaanidoj estis de Cidon ĝis Gerar kaj Gaza, ĝis Sodom kaj Gomora, Adma kaj Ceboim ĝis Laŝa. |
265 | GEN 10:30 | Kaj ilia loĝloko estis de Meŝa ĝis Sefar, la orienta monto. |
268 | GEN 11:1 | Sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero. |
287 | GEN 11:20 | Kaj Reu vivis tridek du jarojn, kaj naskiĝis al li Serug. |
288 | GEN 11:21 | Kaj Reu vivis post la naskiĝo de Serug ducent sep jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. |
289 | GEN 11:22 | Kaj Serug vivis tridek jarojn, kaj naskiĝis al li Naĥor. |
290 | GEN 11:23 | Kaj Serug vivis post la naskiĝo de Naĥor ducent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. |
296 | GEN 11:29 | Kaj Abram kaj Naĥor prenis al si edzinojn; la nomo de la edzino de Abram estis Saraj, kaj la nomo de la edzino de Naĥor estis Milka, filino de Haran, kiu estis la patro de Milka kaj la patro de Jiska. |
297 | GEN 11:30 | Kaj Saraj estis senfrukta kaj ne havis infanon. |
298 | GEN 11:31 | Kaj Teraĥ prenis sian filon Abram kaj sian nepon Lot, filo de Haran, kaj sian bofilinon Saraj, edzino de lia filo Abram; kaj ili eliris kune el Ur la Ĥaldea, por iri en la landon Kanaanan; kaj ili venis ĝis Ĥaran kaj enloĝiĝis tie. |
304 | GEN 12:5 | Kaj Abram prenis sian edzinon Saraj kaj sian nevon Lot, kaj ilian tutan havon, kiun ili akiris, kaj la homojn, kiujn ili akiris en Ĥaran; kaj ili eliris, por iri al la lando Kanaana; kaj ili venis en la landon Kanaanan. |
310 | GEN 12:11 | Kaj kiam li estis jam proksime de Egiptujo, li diris al sia edzino Saraj: Mi scias ja, ke vi estas virino belaspekta; |
316 | GEN 12:17 | Kaj la Eternulo punis per grandaj suferoj Faraonon kaj lian domon pro Saraj, la edzino de Abram. |
329 | GEN 13:10 | Kaj Lot levis siajn okulojn kaj vidis, ke la tuta ĉirkaŭaĵo de Jordan, antaŭ ol la Eternulo pereigis Sodomon kaj Gomoran, tuta estas akvumata kiel ĝardeno de la Eternulo, kiel la lando Egipta, ĝis Coar. |
331 | GEN 13:12 | Abram enloĝiĝis en la lando Kanaana, kaj Lot enloĝiĝis en la urboj de la ĉirkaŭaĵo kaj starigis siajn tendojn ĝis Sodom. |
332 | GEN 13:13 | Kaj la loĝantoj de Sodom estis malbonaj kaj tre pekaj kontraŭ la Eternulo. |
339 | GEN 14:2 | ili faris militon kontraŭ Bera, reĝo de Sodom, kaj Birŝa, reĝo de Gomora, Ŝinab, reĝo de Adma, kaj Ŝemeber, reĝo de Ceboim, kaj la reĝo de Bela, kiu estas Coar. |
340 | GEN 14:3 | Ĉiuj ĉi tiuj kunvenis en la valo Sidim, kiu nun estas la Sala Maro. |
343 | GEN 14:6 | kaj la Ĥoridojn sur ilia monto Seir ĝis El-Paran, kiu estas ĉe la dezerto. |
345 | GEN 14:8 | Kaj eliris la reĝo de Sodom kaj la reĝo de Gomora kaj la reĝo de Adma kaj la reĝo de Ceboim, kaj la reĝo de Bela, kiu estas Coar, kaj komencis batalon kontraŭ ili en la valo Sidim, |
347 | GEN 14:10 | Kaj en la valo Sidim estis multe da bitumaj kavoj; kaj la reĝoj de Sodom kaj Gomora forkuris kaj falis tien, kaj la restintoj kuris sur la monton. |
348 | GEN 14:11 | Kaj ili prenis la tutan havon de Sodom kaj Gomora kaj ilian tutan manĝeblaĵon, kaj foriris. |
349 | GEN 14:12 | Ili prenis Loton, la nevon de Abram, kaj lian havon, ĉar li loĝis en Sodom, kaj ili foriris. |
354 | GEN 14:17 | Kaj la reĝo de Sodom eliris al li renkonte, kiam li revenis, venkinte Kedorlaomeron kaj la reĝojn, kiuj estis kun li, en la valon Ŝave, kiu estas Valo de la Reĝo. |
355 | GEN 14:18 | Kaj Melkicedek, reĝo de Salem, elportis panon kaj vinon. Li estis pastro de Dio Plejsupra. |
358 | GEN 14:21 | Kaj la reĝo de Sodom diris al Abram: Donu al mi la homojn, kaj la havon prenu al vi. |
359 | GEN 14:22 | Kaj Abram diris al la reĝo de Sodom: Mi levas mian manon al la Eternulo, Dio Plejsupra, la Kreinto de la ĉielo kaj la tero, |
363 | GEN 15:2 | Kaj Abram diris: Ho Eternulo, mia Sinjoro, kion Vi donos al mi? mi vagas ja seninfane, kaj la administranto de mia domo estas Eliezer el Damasko. |
369 | GEN 15:8 | Kaj li diris: Ho Eternulo, mia Sinjoro, per kio mi povas scii, ke mi ĝin posedos? |
374 | GEN 15:13 | Kaj Li diris al Abram: Sciu, ke via idaro estos fremduloj en lando, kiu ne apartenos al ili; kaj oni sklavigos kaj turmentos ilin dum kvarcent jaroj. |
383 | GEN 16:1 | Kaj Saraj, la edzino de Abram, ne naskis al li; sed ŝi havis sklavinon, Egiptinon, kies nomo estis Hagar. |
384 | GEN 16:2 | Kaj Saraj diris al Abram: Jen la Eternulo ŝlosis min, ke mi ne nasku; eniru do al mia sklavino, eble mi havos infanojn per ŝi. Kaj Abram obeis la voĉon de Saraj. |
385 | GEN 16:3 | Kaj Saraj, la edzino de Abram, prenis Hagaron la Egiptinon, sian sklavinon, kiam pasis dek jaroj de la tempo, kiam Abram ekloĝis en la lando Kanaana, kaj ŝi donis ŝin al sia edzo Abram kiel edzinon. |
387 | GEN 16:5 | Kaj Saraj diris al Abram: Vi estas maljusta kontraŭ mi; mi donis mian sklavinon en viajn brakojn, sed kiam ŝi vidis, ke ŝi gravediĝis, mi senvaloriĝis en ŝiaj okuloj; la Eternulo juĝu inter mi kaj vi. |
388 | GEN 16:6 | Kaj Abram diris al Saraj: Jen via sklavino estas en viaj manoj, faru kun ŝi ĉion, kio plaĉas al vi. Kaj Saraj komencis premi ŝin, kaj ŝi forkuris. |
390 | GEN 16:8 | Kaj li diris: Hagar, sklavino de Saraj, de kie vi venas kaj kien vi iras? Kaj ŝi diris: De Saraj, mia sinjorino, mi forkuras. |
413 | GEN 17:15 | Kaj Dio diris al Abraham: Vian edzinon Saraj ne nomu Saraj, sed ŝia nomo estu Sara. |
415 | GEN 17:17 | Kaj Abraham ĵetis sin vizaĝaltere, kaj ekridis, kaj diris en sia koro: Ĉu de homo centjara fariĝos nasko, kaj ĉu Sara la naŭdekjara naskos? |
417 | GEN 17:19 | Kaj Dio diris: Efektive Sara, via edzino, naskos al vi filon, kaj vi donos al li la nomon Isaak; kaj Mi starigos Mian interligon kun li kiel interligon eternan por lia idaro post li. |
419 | GEN 17:21 | Sed Mian interligon Mi starigos kun Isaak, kiun naskos al vi Sara en ĉi tiu tempo en la venonta jaro. |
431 | GEN 18:6 | Kaj Abraham rapidis en la tendon al Sara, kaj diris: Rapide prenu tri mezurojn da plej bona faruno, knedu, kaj faru kukojn. |
434 | GEN 18:9 | Kaj ili diris al li: Kie estas Sara, via edzino? Kaj li respondis: Jen ŝi estas en la tendo. |
435 | GEN 18:10 | Kaj Li diris: Mi revenos al vi en la sama jartempo, kaj tiam estos filo ĉe Sara, via edzino. Kaj Sara aŭskultis ĉe la pordo de la tendo, kiu estis malantaŭ Li. |
436 | GEN 18:11 | Kaj Abraham kaj Sara estis maljunuloj de profunda aĝo; ĉe Sara ĉesiĝis la virinaj ordinaraĵoj. |
437 | GEN 18:12 | Kaj Sara ekridis interne, dirante: Ĉu kiam mi kadukiĝis, mi havus ankoraŭ volupton? kaj mia sinjoro estas ja maljuna! |
438 | GEN 18:13 | Kaj la Eternulo diris al Abraham: Kial do Sara ridas, dirante: Ĉu efektive mi naskos, kiam mi maljuniĝis? |
439 | GEN 18:14 | Ĉu por la Eternulo io estas malfacila? en la difinita tempo Mi revenos al vi en la venonta jaro, kaj Sara havos filon. |
440 | GEN 18:15 | Sed Sara malkonfesis, dirante: Mi ne ridis; ĉar ŝi timis. Sed Li diris: Ne, vi ridis. |
441 | GEN 18:16 | Kaj leviĝis de tie la viroj kaj direktiĝis al Sodom: kaj Abraham iris kun ili, por akompani ilin. |
445 | GEN 18:20 | Kaj la Eternulo diris: Ĉar la kriado de Sodom kaj Gomora estas granda kaj ilia pekado estas tre peza, |
447 | GEN 18:22 | Kaj la viroj turniĝis de tie kaj iris al Sodom; kaj Abraham staris ankoraŭ antaŭ la Eternulo. |
451 | GEN 18:26 | Kaj la Eternulo diris: Se Mi trovos en Sodom kvindek virtulojn en la urbo, Mi indulgos la tutan lokon pro ili. |
452 | GEN 18:27 | Kaj Abraham respondis, dirante: Jen mi ekkuraĝis paroli al mia Sinjoro, kvankam mi estas polvo kaj cindro; |
455 | GEN 18:30 | Kaj li diris: Ne koleru, mia Sinjoro, ke mi parolos plue: eble troviĝos tie tridek? Kaj Li diris: Mi ne faros, se Mi trovos tie tridek. |
456 | GEN 18:31 | Kaj li diris: Jen mi ekkuraĝis paroli al mia Sinjoro: eble troviĝos dudek? Kaj Li diris: Mi ne pereigos pro la dudek. |
457 | GEN 18:32 | Kaj li diris: Ne koleru, mia Sinjoro, ke mi parolos ankoraŭ nur unu fojon: eble troviĝos tie dek? Kaj Li diris: Mi ne pereigos pro la dek. |
459 | GEN 19:1 | Kaj la du anĝeloj venis Sodomon vespere, kaj Lot tiam sidis ĉe la pordego de Sodom. Kiam Lot ilin ekvidis, li leviĝis renkonte al ili kaj kliniĝis vizaĝaltere. |
462 | GEN 19:4 | Antaŭ ol ili kuŝiĝis, la homoj de la urbo, la homoj de Sodom, ĉirkaŭis la domon, de la junuloj ĝis la maljunuloj, la tuta popolo, de ĉiuj finoj. |
467 | GEN 19:9 | Sed ili diris: Iru for! Kaj ili diris plue: Vi venis ĉi tien kiel fremdulo, kaj vi volas juĝi! nun ni pli malbone agos kun vi, ol kun ili. Kaj ili tre insiste postulis de la viro, de Lot, kaj ili aliris, por elrompi la pordon. |
472 | GEN 19:14 | Kaj Lot eliris, kaj parolis kun siaj bofiloj, prenontaj liajn filinojn, kaj diris: Leviĝu, eliru el ĉi tiu loko, ĉar la Eternulo pereigos la urbon. Sed liaj bofiloj rigardis lin kiel ŝercanton. |
474 | GEN 19:16 | Sed ĉar li malrapidis, tial la viroj kaptis lian manon kaj la manon de lia edzino kaj la manojn de liaj du filinoj, pro kompato de la Eternulo al li, kaj ili elirigis lin kaj metis lin ekster la urbon. |
475 | GEN 19:17 | Kaj kiam ili elkondukis lin eksteren, ili diris al li: Savu vin pro via animo; ne rigardu malantaŭen kaj haltu nenie en la tuta ĉirkaŭaĵo; sur la monton savu vin, por ke vi ne pereu. |
476 | GEN 19:18 | Kaj Lot diris al ili: Ho, ne, mia Sinjoro! |
482 | GEN 19:24 | Kaj la Eternulo pluvigis sur Sodomon kaj Gomoran sulfuron kaj fajron de la Eternulo el la ĉielo. |
486 | GEN 19:28 | kaj li ekrigardis en la direkto al Sodom kaj Gomora kaj al la tuta lando de la ĉirkaŭaĵo, kaj li vidis, ke jen fumo leviĝas de la tero kiel fumo el forno. |
498 | GEN 20:2 | Kaj Abraham diris pri sia edzino Sara: Ŝi estas mia fratino. Kaj Abimeleĥ, reĝo de Gerar, sendis kaj prenis Saran. |
500 | GEN 20:4 | Sed Abimeleĥ ne alproksimiĝis al ŝi, kaj li diris: Mia Sinjoro! ĉu vi mortigos ankaŭ senkulpan popolon? |