258 | GEN 10:23 | Kaj la filoj de Aram: Uc kaj Ĥul kaj Geter kaj Maŝ. |
262 | GEN 10:27 | kaj Hadoram kaj Uzal kaj Dikla |
295 | GEN 11:28 | Kaj Haran mortis antaŭ sia patro Teraĥ en sia lando de naskiĝo, en Ur la Ĥaldea. |
298 | GEN 11:31 | Kaj Teraĥ prenis sian filon Abram kaj sian nepon Lot, filo de Haran, kaj sian bofilinon Saraj, edzino de lia filo Abram; kaj ili eliris kune el Ur la Ĥaldea, por iri en la landon Kanaanan; kaj ili venis ĝis Ĥaran kaj enloĝiĝis tie. |
368 | GEN 15:7 | Kaj Li diris al li: Mi estas la Eternulo, kiu elirigis vin el Ur la Ĥaldea, por doni al vi ĉi tiun landon kiel posedaĵon. |
569 | GEN 22:21 | la unuenaskiton Uc, kaj lian fraton Buz, kaj Kemuelon, la patron de Aram; |
701 | GEN 26:8 | Unu fojon, kiam li estis tie jam de longa tempo, Abimeleĥ, la reĝo de la Filiŝtoj, rigardis tra la fenestro, kaj vidis, ke Isaak amuziĝas kun sia edzino Rebeka. |
1069 | GEN 36:28 | Jen estas la filoj de Diŝan: Uc kaj Aran. |
1594 | EXO 3:14 | Kaj Dio diris al Moseo: MI ESTAS, KIU ESTAS. Kaj Li diris: Tiel diru al la Izraelidoj: La Estanto sendis min al vi. |
1658 | EXO 6:2 | Kaj Dio ekparolis al Moseo kaj diris al li: Mi estas la ETERNULO. |
1659 | EXO 6:3 | Mi aperis al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob kiel Dio la Plejpotenca, sed Mian nomon ETERNULO Mi ne sciigis al ili. |
1674 | EXO 6:18 | Kaj la filoj de Kehat: Amram kaj Jichar kaj Ĥebron kaj Uziel. La daŭro de la vivo de Kehat estis cent tridek tri jaroj. |
1678 | EXO 6:22 | Kaj la filoj de Uziel: Miŝael kaj Elcafan kaj Sitri. |
2330 | EXO 28:36 | Kaj faru tabuleton el pura oro, kaj gravuru sur ĝi en sigelila maniero: SANKTA AL LA ETERNULO. |
2385 | EXO 30:2 | Unu ulno estu ĝia longo, kaj unu ulno ĝia larĝo; ĝi estu kvarangula; kaj du ulnoj estu ĝia alto; kornoj elstaru el ĝi. |
2423 | EXO 31:2 | Jen, Mi vokis per la nomo Becalelon, filon de Uri, filo de Ĥur, el la tribo de Jehuda; |
2517 | EXO 34:20 | Utermalferminton el azenoj elaĉetu per ŝafido: kaj se vi ne elaĉetos, tiam rompu al ĝi la kolon. La unuenaskiton el viaj filoj elaĉetu. Kaj oni ne montriĝu antaŭ Mi kun malplenaj manoj. |
2562 | EXO 35:30 | Kaj Moseo diris al la Izraelidoj: Jen, la Eternulo vokis per la nomo Becalelon, filon de Uri, filo de Ĥur, el la tribo de Jehuda; |
2656 | EXO 38:22 | Kaj Becalel, filo de Uri, filo de Ĥur, el la tribo de Jehuda, faris ĉion, kion ordonis la Eternulo al Moseo; |
2695 | EXO 39:30 | Kaj ili faris la tabuleton, la sanktan kronon, el pura oro, kaj ili skribis sur ĝi skribon gravuritan: SANKTA AL LA ETERNULO. |
2982 | LEV 10:4 | Kaj Moseo alvokis Miŝaelon kaj Elcafanon, filojn de Uziel, onklo de Aaron, kaj li diris al ili: Aliru, elportu viajn fratojn el la sanktejo ekster la tendaron. |
3712 | NUM 3:19 | Kaj la filoj de Kehat laŭ iliaj familioj: Amram kaj Jichar, Ĥebron kaj Uziel. |
3720 | NUM 3:27 | Kaj de Kehat estas la familio de la Amramidoj kaj la familio de la Jicharidoj kaj la familio de la Ĥebronidoj kaj la familio de la Uzielidoj; tio estas la familioj de la Kehatidoj. |
3723 | NUM 3:30 | Kaj la estro de la patrodomo de la familioj de la Kehatidoj estas Elcafan, filo de Uziel. |
4170 | NUM 15:16 | Unu leĝo kaj unu rajto estu por vi, kaj por la fremdulo, kiu loĝas kun vi. |
4583 | NUM 28:4 | Unu ŝafidon oferu matene, kaj la duan ŝafidon oferu ĉirkaŭ la vespero; |
5671 | DEU 28:58 | Se vi ne penos plenumi ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo, skribitajn en ĉi tiu libro, timante ĉi tiun gloran kaj timindan nomon: LA ETERNULON, VIAN DION: |
6266 | JOS 15:62 | kaj Nibŝan kaj la Urbo de Salo kaj En-Gedi: ses urboj kaj iliaj vilaĝoj. |
6353 | JOS 19:30 | kaj Uma kaj Afek kaj Reĥob: dudek du urboj kaj iliaj vilaĝoj. |
6472 | JOS 23:10 | Unu el vi forpelas milon; ĉar la Eternulo, via Dio, mem batalas por vi, kiel Li diris al vi. |
7218 | 1SA 1:4 | Unu tagon Elkana faris oferon, kaj li donis al sia edzino Penina kaj al ĉiuj ŝiaj filoj kaj filinoj partojn; |
7311 | 1SA 4:12 | Unu Benjamenido kuris el la militistaro kaj venis en Ŝilon en la sama tago, kaj liaj vestoj estis disŝiritaj, kaj tero estis sur lia kapo. |
7488 | 1SA 13:1 | Unu jaro pasis post la reĝiĝo de Saul, kaj jam du jarojn li reĝis super Izrael. |
7511 | 1SA 14:1 | Unu tagon Jonatan, filo de Saul, diris al sia junulo armilportisto: Venu, ni transiru al la garnizono de la Filiŝtoj, kiu estas tie transe; sed al sia patro li tion ne diris. |
7515 | 1SA 14:5 | Unu roko elstaris norde kontraŭ Miĥmaŝ, kaj la dua sude kontraŭ Geba. |
8144 | 2SA 5:9 | Kaj David ekloĝis en la fortikaĵo, kaj donis al ĝi la nomon: Urbo de David. Kaj David konstruis ĉirkaŭe, komencante de Milo kaj internen. |
8163 | 2SA 6:3 | Kaj oni veturigis la keston de Dio sur nova veturilo, kaj prenis ĝin el la domo de Abinadab, kiu estis en Gibea. Kaj Uza kaj Aĥjo, filoj de Abinadab, kondukis la novan veturilon. |
8166 | 2SA 6:6 | Kiam ili venis al la draŝejo de Naĥon, Uza etendis sian manon al la kesto de Dio kaj ekkaptis ĝin, ĉar la bovoj klinpuŝis ĝin. |
8167 | 2SA 6:7 | Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Uza, kaj Dio mortigis lin tie pro la peko, kaj li mortis tie apud la kesto de Dio. |
8168 | 2SA 6:8 | Kaj afliktiĝis David pro tio, ke la Eternulo frapis Uzan, kaj li donis al tiu loko la nomon Perec-Uza, ĝis la nuna tago. |
8265 | 2SA 11:3 | Kaj David sendis, por demandi pri la virino; kaj oni diris al li, ke ŝi estas Bat-Ŝeba, filino de Eliam, kaj edzino de Urija, la Ĥetido. |
8268 | 2SA 11:6 | Tiam David sendis al Joab, por diri: Sendu al mi Urijan, la Ĥetidon. Kaj Joab sendis Urijan al David. |
8269 | 2SA 11:7 | Kiam Urija venis al li, David demandis pri la farto de Joab kaj pri la farto de la popolo kaj pri la sukceso de la milito. |
8270 | 2SA 11:8 | Kaj David diris al Urija: Iru en vian domon, kaj lavu viajn piedojn. Kaj Urija eliris el la domo de la reĝo, kaj lin sekvis donacoj de la reĝo. |
8271 | 2SA 11:9 | Sed Urija dormis ĉe la enirejo de la domo de la reĝo, kune kun ĉiuj servantoj de lia sinjoro, kaj li ne iris en sian domon. |
8272 | 2SA 11:10 | Kaj oni raportis al David, dirante: Urija ne iris en sian domon. Tiam David diris al Urija: Vi venis ja de la vojo; kial do vi ne iris en vian domon? |
8273 | 2SA 11:11 | Kaj Urija respondis al David: La kesto kaj Izrael kaj Jehuda troviĝas en tendoj, kaj mia sinjoro Joab kaj la servantoj de mia sinjoro bivakas sur la kampo; kaj ĉu mi irus en mian domon, por manĝi kaj trinki, kaj kuŝi kun mia edzino? mi ĵuras per via vivo kaj per la vivo de via animo, ke mi ne faros tion. |
8274 | 2SA 11:12 | Tiam David diris al Urija: Restu ĉi tie ankoraŭ hodiaŭ, kaj morgaŭ mi forliberigos vin. Kaj Urija restis en Jerusalem tiun tagon kaj la sekvantan. |
8276 | 2SA 11:14 | Matene David skribis leteron al Joab, kaj sendis ĝin per Urija. |
8277 | 2SA 11:15 | Kaj en la letero li skribis jenon: Metu Urijan en la fronton de la plej forta batalo, kaj deturniĝu de li, ke li estu frapita kaj mortu. |
8278 | 2SA 11:16 | Tial, kiam Joab sieĝis la urbon, li metis Urijan sur la lokon, pri kiu li sciis, ke tie estas la plej fortaj viroj. |
8279 | 2SA 11:17 | Kiam la loĝantoj de la urbo eliris kaj ekbatalis kontraŭ Joab, falis kelka nombro el la servantoj de David; kaj mortis ankaŭ Urija, la Ĥetido. |
8283 | 2SA 11:21 | kiu mortigis Abimeleĥon, filon de Jerubeŝet? ĉu ne virino ĵetis sur lin de la muro muelŝtonon, ke li mortis en Tebec? kial vi alproksimiĝis al la muro? tiam diru: Ankaŭ via servanto Urija, la Ĥetido, mortis. |
8286 | 2SA 11:24 | tiam la pafistoj pafis sur viajn servantojn de sur la muro, kaj pereis kelkaj el la servantoj de la reĝo, kaj ankaŭ via servanto Urija, la Ĥetido, mortis. |
8288 | 2SA 11:26 | Kiam la edzino de Urija aŭdis, ke mortis ŝia edzo Urija, ŝi funebris pro sia edzo. |
8298 | 2SA 12:9 | Kial do vi malŝatis la vorton de la Eternulo, farante malbonon antaŭ Liaj okuloj? Urijan, la Ĥetidon, vi mortigis per glavo, kaj lian edzinon vi prenis al vi kiel edzinon, post kiam vi lin mortigis per glavo de la Amonidoj. |
8299 | 2SA 12:10 | Nun ne malaperos el via domo la glavo eterne, pro tio, ke vi malŝatis Min, kaj prenis la edzinon de Urija, la Ĥetido, ke ŝi estu via edzino. |
8304 | 2SA 12:15 | Kaj Natan iris en sian domon. Kaj la Eternulo frapis la infanon, kiun la edzino de Urija naskis al David, kaj ĝi danĝere malsaniĝis. |
8695 | 2SA 23:39 | Urija, la Ĥetido. La nombro de ĉiuj estas tridek sep. |
8793 | 1KI 2:20 | Kaj ŝi diris: Unu malgrandan peton mi petos de vi, ne rifuzu al mi. Kaj la reĝo diris al ŝi: Petu, mia patrino, ĉar mi ne rifuzos al vi. |
8842 | 1KI 3:23 | Tiam la reĝo diris: Unu diras: Mia estas la vivanta filo, kaj via estas la mortinta; kaj la dua diras: Ne, via filo estas la mortinta, kaj mia filo estas la vivanta; |
8866 | 1KI 4:19 | Geber, filo de Uri, en la regiono Gilead, en la lando de Siĥon, reĝo de la Amoridoj, kaj de Og, reĝo de Baŝan. Unu administranto estis en tiu tuta lando. |
9198 | 1KI 13:11 | Unu profeto maljunulo loĝis en Bet-El. Kaj venis liaj filoj, kaj rakontis al li la tutan aferon, kiun faris la homo de Dio hodiaŭ en Bet-El; la vortojn, kiujn li diris al la reĝo, ili rakontis al sia patro. |
9257 | 1KI 15:5 | pro tio, ke David faradis tion, kio plaĉas al la Eternulo, kaj dum sia tuta vivo ne forkliniĝis de ĉio, kion Li ordonis al li, krom la afero kun Urija, la Ĥetido. |
9608 | 2KI 4:1 | Unu virino el la edzinoj de la profetidoj plendis al Eliŝa, dirante: Via servanto, mia edzo, mortis; kaj vi scias, ke via servanto estis timanta la Eternulon; nun la pruntedoninto venis, por preni miajn du infanojn kiel sklavojn por si. |
9615 | 2KI 4:8 | Unu tagon Eliŝa venis Ŝunemon; tie estis unu riĉa virino, kiu retenis lin, ke li manĝu ĉe ŝi. Kaj ĉiufoje, kiam li venis, li iradis tien, por manĝi. |
9618 | 2KI 4:11 | Unu tagon li venis tien, kaj li iris en la supran ĉambreton kaj kuŝiĝis tie. |
9625 | 2KI 4:18 | La infano fariĝis granda. Unu tagon li iris al sia patro, al la rikoltantoj. |
9704 | 2KI 6:26 | Unu fojon la reĝo de Izrael iris sur la murego, kaj iu virino ekkriis al li, dirante: Helpu, mia sinjoro, ho reĝo! |
9942 | 2KI 15:13 | Ŝalum, filo de Jabeŝ, fariĝis reĝo en la tridek-naŭa jaro de Uzija, reĝo de Judujo. Kaj li reĝis unu monaton en Samario. |
9959 | 2KI 15:30 | Hoŝea, filo de Ela, faris konspiron kontraŭ Pekaĥ, filo de Remalja, kaj frapis lin kaj mortigis lin, kaj ekreĝis anstataŭ li en la dudeka jaro de Jotam, filo de Uzija. |
9961 | 2KI 15:32 | En la dua jaro de Pekaĥ, filo de Remalja, reĝo de Izrael, ekreĝis Jotam, filo de Uzija, reĝo de Judujo. |
9963 | 2KI 15:34 | Li agadis bone antaŭ la Eternulo; li agadis tiel same, kiel agadis lia patro Uzija. |
9977 | 2KI 16:10 | La reĝo Aĥaz iris Damaskon renkonte al Tiglat-Pileser, reĝo de Asirio, kaj li vidis la altaron, kiu estis en Damasko; kaj la reĝo Aĥaz sendis al la pastro Urija la bildon de la altaro kaj la desegnon de ĝia tuta konstruo. |
9978 | 2KI 16:11 | Kaj la pastro Urija konstruis altaron. Konforme al ĉio, kion la reĝo Aĥaz sendis el Damasko, la pastro Urija aranĝis, antaŭ ol la reĝo Aĥaz venis el Damasko. |
9982 | 2KI 16:15 | Kaj la reĝo Aĥaz ordonis al la pastro Urija, dirante: Sur la granda altaro bruligu la matenan bruloferon, la vesperan farunoferon, la bruloferon de la reĝo kaj lian farunoferon, la bruloferon de la tuta popolo, ilian farunoferon kaj ilian verŝoferon, kaj per la tuta sango de brulofero kaj per la tuta sango de buĉofero aspergu ĝin; sed la kupra altaro restu, ĝis mi pripensos pri ĝi. |
9983 | 2KI 16:16 | Kaj la pastro Urija faris ĉion konforme al tio, kiel ordonis la reĝo Aĥaz. |
10141 | 2KI 21:18 | Kaj Manase ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la ĝardeno ĉe lia domo, en la ĝardeno de Uza. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Amon. |
10149 | 2KI 21:26 | Kaj oni enterigis lin en lia tombo, en la ĝardeno de Uza. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Joŝija. |
10273 | 1CH 1:17 | La filoj de Ŝem: Elam, Aŝur, Arpaĥŝad, Lud, Aram, Uc, Ĥul, Geter, kaj Meŝeĥ. |
10277 | 1CH 1:21 | Hadoram, Uzal, Dikla, |
10298 | 1CH 1:42 | La filoj de Ecer: Bilhan, Zaavan, kaj Jaakan. La filoj de Diŝan: Uc kaj Aran. |
10330 | 1CH 2:20 | Ĥur naskigis Urin; kaj Uri naskigis Becalelon. |
10431 | 1CH 4:42 | Kaj el ili, el la idoj de Simeon, kvincent homoj iris al la monto Seir; iliaj estroj estis Pelatja, Nearja, Refaja, kaj Uziel, filoj de Jiŝei. |
10460 | 1CH 5:28 | La filoj de Kehat: Amram, Jichar, Ĥebron, kaj Uziel. |
10463 | 1CH 5:31 | Abiŝua naskigis Bukin, Buki naskigis Uzin, |
10464 | 1CH 5:32 | Uzi naskigis Zeraĥjan, Zeraĥja naskigis Merajoton, |
10476 | 1CH 6:3 | La filoj de Kehat: Amram, Jichar, Ĥebron, kaj Uziel. |
10482 | 1CH 6:9 | lia filo: Taĥat; lia filo: Uriel; lia filo: Uzija; lia filo: Ŝaul. |
10487 | 1CH 6:14 | La idoj de Merari: Maĥli; lia filo: Libni; lia filo: Ŝimei; lia filo: Uza; |
10509 | 1CH 6:36 | lia filo: Buki; lia filo: Uzi; lia filo: Zeraĥja; |
10541 | 1CH 7:2 | La idoj de Tola: Uzi, Refaja, Jeriel, Jaĥmaj, Jibsam, kaj Ŝemuel, ĉefoj de patrodomoj de Tola, kuraĝaj militistoj en siaj generacioj; ilia nombro en la tempo de David estis dudek du mil sescent. |
10542 | 1CH 7:3 | La idoj de Uzi: Jizraĥja; la idoj de Jizraĥja: Miĥael, Obadja, Joel, kaj Jiŝija — kune kvin patrodomoj. |
10546 | 1CH 7:7 | La idoj de Bela: Ecbon, Uzi, Uziel, Jerimot, kaj Iri — kvin patrodomoj, militkapablaj. En la genealogiaj listoj ili prezentis la nombron de dudek du mil tridek kvar. |
10555 | 1CH 7:16 | Kaj Maaĥa, la edzino de Maĥir, naskis filon kaj donis al li la nomon Pereŝ; la nomo de lia frato estis Ŝereŝ; liaj filoj estis Ulam kaj Rekem. |