Wildebeest analysis examples for:   epo-epo   V    February 11, 2023 at 18:34    Script wb_pprint_html.py   by Ulf Hermjakob

54  GEN 2:23  Kaj la homo diris: Jen nun ŝi estas osto el miaj ostoj kaj karno el mia karno; ŝi estu nomata Virino, ĉar el Viro ŝi estas prenita.
66  GEN 3:10  Kaj tiu diris: Vian voĉon mi aŭdis en la ĝardeno, kaj mi ektimis, ĉar mi estas nuda; kaj mi kaŝis min.
68  GEN 3:12  Kaj Adam diris: La edzino, kiun Vi donis al mi kiel kunulinon, ŝi donis al mi de la arbo, kaj mi manĝis.
94  GEN 4:14  Jen Vi forpelas min hodiaŭ de sur la tero, kaj mi devas min kaŝi de antaŭ Via vizaĝo, kaj mi estos vaganto kaj forkuranto sur la tero, kaj iu ajn, kiu min renkontos, mortigos min.
270  GEN 11:3  Kaj ili diris unu al alia: Venu, ni faru brikojn kaj ni brulpretigu ilin per fajro. Kaj la brikoj fariĝis por ili ŝtonoj, kaj la bitumo fariĝis por ili kalko.
271  GEN 11:4  Kaj ili diris: Venu, ni konstruu al ni urbon, kaj turon, kies supro atingos la ĉielon, kaj ni akiru al ni gloron, antaŭ ol ni disiĝos sur la supraĵo de la tuta tero.
354  GEN 14:17  Kaj la reĝo de Sodom eliris al li renkonte, kiam li revenis, venkinte Kedorlaomeron kaj la reĝojn, kiuj estis kun li, en la valon Ŝave, kiu estas Valo de la Reĝo.
363  GEN 15:2  Kaj Abram diris: Ho Eternulo, mia Sinjoro, kion Vi donos al mi? mi vagas ja seninfane, kaj la administranto de mia domo estas Eliezer el Damasko.
364  GEN 15:3  Kaj Abram diris: Al mi Vi ne donis ja idaron, kaj jen mia domano estos mia heredanto.
387  GEN 16:5  Kaj Saraj diris al Abram: Vi estas maljusta kontraŭ mi; mi donis mian sklavinon en viajn brakojn, sed kiam ŝi vidis, ke ŝi gravediĝis, mi senvaloriĝis en ŝiaj okuloj; la Eternulo juĝu inter mi kaj vi.
396  GEN 16:14  Tial oni nomis tiun puton puto de la Vivanto-Vidanto; ĝi estas inter Kadeŝ kaj Bered.
413  GEN 17:15  Kaj Dio diris al Abraham: Vian edzinon Saraj ne nomu Saraj, sed ŝia nomo estu Sara.
416  GEN 17:18  Kaj Abraham diris al Dio: Ho, ke Iŝmael vivu antaŭ Vi!
448  GEN 18:23  Kaj Abraham alproksimiĝis, kaj diris: Ĉu Vi ankaŭ pereigos virtulon kune kun malvirtulo?
449  GEN 18:24  Eble ekzistas kvindek virtuloj en la urbo: ĉu Vi tiam pereigos kaj ne indulgos la lokon pro la kvindek virtuloj, kiuj estas en ĝi?
450  GEN 18:25  Ne decas por Vi agi tiamaniere, ke Vi mortigu virtulon kune kun malvirtulo, ke virtulo estu kiel malvirtulo; ne decas por Vi, ke la Juĝanto de la tuta tero agu maljuste.
453  GEN 18:28  eble al la kvindeko da virtuloj mankos kvin: ĉu Vi pereigos pro la kvin la tutan urbon? Kaj Li diris: Mi ne pereigos, se Mi trovos tie kvardek kvin.
467  GEN 19:9  Sed ili diris: Iru for! Kaj ili diris plue: Vi venis ĉi tien kiel fremdulo, kaj vi volas juĝi! nun ni pli malbone agos kun vi, ol kun ili. Kaj ili tre insiste postulis de la viro, de Lot, kaj ili aliris, por elrompi la pordon.
477  GEN 19:19  Jen Via sklavo plaĉis al Vi, kaj granda estas la favorkoreco, kiun Vi montris al mi, konservante la vivon al mia animo; sed mi ne povas savi min sur la monton, ĉar povus trafi min malfeliĉo kaj mi mortus.
499  GEN 20:3  Kaj Dio venis al Abimeleĥ nokte en la sonĝo, kaj diris al li: Vi mortos pro la virino, kiun vi prenis, ĉar ŝi estas edzino de edzo.
562  GEN 22:14  Kaj Abraham donis al tiu loko la nomon: La Eternulo Vidas; tial oni ankoraŭ nun diras: Sur la monto, kie la Eternulo aperas.
606  GEN 24:14  kaj la junulinon, al kiu mi diros: Volu klini vian kruĉon, ke mi trinku, kaj ŝi diros: Trinku, kaj mi trinkigos ankaŭ viajn kamelojn — ŝin Vi destinis por Via sklavo Isaak; kaj per tio mi sciiĝos, ke Vi faris favorkoraĵon al mia sinjoro.
609  GEN 24:17  Kaj la sklavo kuris al ŝi renkonte, kaj diris: Volu lasi min trinki iom da akvo el via kruĉo.
623  GEN 24:31  Kaj li diris: Venu, benita de la Eternulo; kial vi staras ekstere? mi pretigis la domon kaj ankaŭ lokon por la kameloj.
634  GEN 24:42  Kaj mi venis hodiaŭ al la fonto, kaj mi diris: Eternulo, Dio de mia sinjoro Abraham! ho, se Vi volus sukcesigi mian vojon, kiun mi nun iras!
637  GEN 24:45  Antaŭ ol mi finis paroli en mia koro, jen Rebeka eliras, kaj ŝia kruĉo estas sur ŝia ŝultro; kaj ŝi malsupreniris al la fonto kaj ĉerpis. Kaj mi diris al ŝi: Volu trinkigi min.
654  GEN 24:62  Kaj Isaak venis de la vojo, kiu kondukas al la puto de la Vivanto-Vidanto; li loĝis en la suda lando.
670  GEN 25:11  Kaj post la morto de Abraham Dio benis lian filon Isaak. Kaj Isaak loĝis ĉe la puto de la Vivanto-Vidanto.
690  GEN 25:31  Kaj Jakob diris: Vendu al mi hodiaŭ vian unuenaskitecon.
696  GEN 26:3  Vivu kiel fremdulo en ĉi tiu lando, kaj Mi estos kun vi, kaj Mi benos vin; ĉar al vi kaj al via idaro Mi donos ĉiujn ĉi tiujn landojn, kaj Mi plenumos la ĵuron, kiun Mi ĵuris al via patro Abraham.
755  GEN 27:27  Kaj li alproksimiĝis kaj kisis lin, kaj tiu flaris la odoron de liaj vestoj, kaj li benis lin, kaj diris: Vidu, la odoro de mia filo Estas kiel la odoro de kampo, kiun la Eternulo benis;
757  GEN 27:29  Popoloj vin servu, Kaj gentoj kliniĝu antaŭ vi; Estu sinjoro super viaj fratoj, Kaj kliniĝu antaŭ vi la filoj de via patrino; Viaj malbenantoj estu malbenataj, Kaj viaj benantoj estu benataj.
763  GEN 27:35  Kaj tiu diris: Via frato venis kun ruzo kaj prenis vian benon.
768  GEN 27:40  Kaj per via glavo vi vivos, kaj vian fraton vi servos; Sed kiam vi kontraŭbatalos, Vi deĵetos lian jugon de via kolo.
790  GEN 28:16  Kaj Jakob vekiĝis el sia dormo, kaj li diris: Vere, la Eternulo estas en ĉi tiu loko, kaj mi ne sciis.
796  GEN 28:22  tiam ĉi tiu ŝtono, kiun mi starigis kiel monumenton, estos domo de Dio, kaj de ĉio, kion Vi donos al mi, mi oferos al Vi dekonon.
810  GEN 29:14  Kaj Laban diris al li: Vi estas ja mia osto kaj mia karno! Kaj li loĝis ĉe li tutan monaton.
842  GEN 30:11  Kaj Lea diris: Venis feliĉo! kaj ŝi donis al li la nomon Gad.
860  GEN 30:29  Kaj tiu diris al li: Vi scias, kiel mi servis vin kaj kia fariĝis via brutaro ĉe mi;
880  GEN 31:6  Vi scias, ke per ĉiuj miaj fortoj mi servis vian patron.
902  GEN 31:28  Vi eĉ ne lasis min kisi miajn infanojn kaj filinojn! malsaĝe vi agis.
911  GEN 31:37  Vi trapalpis ĉiujn miajn apartenaĵojn; kion vi trovis el la apartenaĵoj de via domo? elmetu ĉi tie antaŭ miaj parencoj kaj viaj, kaj ili juĝu inter ni ambaŭ.
939  GEN 32:11  mi estas tro malgranda por ĉiuj favorkoraĵoj kaj por la tuta bonaĵo, kiun Vi faris al Via sklavo; ĉar kun mia bastono mi transiris ĉi tiun Jordanon, kaj nun mi havas du taĉmentojn.
941  GEN 32:13  Vi diris ja: Mi faros al vi bonon, kaj Mi faros vian idaron tia, kia estas la apudmara sablo, kiun oni ne povas kalkuli pro multegeco.
954  GEN 32:26  Vidinte, ke li ne povas lin venki, tiu tuŝis la artikon de lia femuro; kaj la femuro de Jakob elartikiĝis, dum li luktis kun tiu.
979  GEN 33:18  Veninte el Mezopotamio, Jakob alvenis bonstate en la urbo de Ŝeĥem, kiu estas en la lando Kanaana; kaj li starigis sian tendaron antaŭ la urbo.
1011  GEN 34:30  Tiam Jakob diris al Simeon kaj al Levi: Vi afliktis min kaj faris min malaminda por la loĝantoj de la lando, por la Kanaanidoj kaj Perizidoj. Mi havas ja malmulte da homoj; kiam ili kolektiĝos kontraŭ mi kaj venkobatos min, tiam estos ekstermita mi kaj mia domo.
1022  GEN 35:10  Kaj Dio diris al li: Via nomo estas Jakob; tamen ne plue estu nomata Jakob, sed Izrael estu via nomo. Kaj Li donis al li la nomon Izrael.
1097  GEN 37:13  Kaj Izrael diris al Jozef: Viaj fratoj paŝtas ja en Ŝeĥem; venu do, mi sendos vin al ili. Kaj tiu respondis al li: Jen mi estas.
1111  GEN 37:27  Venu, ni vendos lin al la Iŝmaelidoj, por ke nia mano ne metiĝu sur lin; ĉar li estas nia frato, nia karno. Kaj liaj fratoj akceptis lian proponon.
1138  GEN 38:18  Kaj li diris: Kian garantiaĵon mi donu al vi? Ŝi diris: Vian sigelilon kaj vian ŝnureton, kaj vian bastonon, kiu estas en via mano. Kaj li donis al ŝi kaj envenis al ŝi, kaj ŝi gravediĝis de li.
1236  GEN 41:40  Vi estos super mia domo, kaj viajn vortojn obeos mia tuta popolo; nur per la trono mi estos pli alta ol vi.
1237  GEN 41:41  Kaj Faraono diris al Jozef: Vidu, mi estrigis vin super la tuta Egipta lando.
1262  GEN 42:9  Kaj Jozef rememoris la sonĝojn, kiujn li sonĝis pri ili. Kaj li diris al ili: Vi estas spionoj: vi venis, por vidi la malfortajn lokojn de la lando.
1274  GEN 42:21  Kaj ili diris unu al alia: Vere ni estas kulpaj pro nia frato; ĉar ni vidis la suferadon de lia animo, kiam li petegis nin, sed ni ne aŭskultis; por tio venis sur nin ĉi tiu sufero.
1289  GEN 42:36  Kaj ilia patro Jakob diris al ili: Vi min seninfanigis; Jozef forestas, kaj Simeon forestas, kaj Benjamenon vi volas forpreni! sur min ĉio falis!
1298  GEN 43:7  Kaj ili diris: La homo severe demandis pri ni kaj pri nia familio, dirante: Ĉu via patro ankoraŭ vivas? ĉu vi havas fraton? Kaj ni respondis al li tiujn demandojn. Ĉu ni povis scii, ke li diros: Venigu vian fraton?
1314  GEN 43:23  Kaj li diris: Estu trankvilaj, ne timu. Via Dio kaj la Dio de via patro donis al vi trezoron en viajn sakojn; vian monon mi ricevis. Kaj li elkondukis al ili Simeonon.
1319  GEN 43:28  Kaj ili diris: Via sklavo nia patro fartas bone; li vivas ankoraŭ. Kaj ili kliniĝis kaj ĵetis sin antaŭ li sur la teron.
1346  GEN 44:21  Tiam vi diris al viaj sklavoj: Venigu lin al mi, ke mi lin rigardu.
1352  GEN 44:27  Tiam via sklavo nia patro diris al ni: Vi scias, ke mia edzino naskis al mi du;
1369  GEN 45:10  Vi loĝos en la lando Goŝen, kaj vi estos proksime de mi, vi kaj viaj filoj kaj la filoj de viaj filoj, kaj viaj ŝafoj kaj viaj bovoj, kaj ĉio, kion vi havas.
1421  GEN 46:34  tiam diru: Viaj sklavoj estis brutedukistoj de nia juneco ĝis nun, kiel ni, tiel ankaŭ niaj patroj; por ke vi enloĝiĝu en la lando Goŝen; ĉar ĉiu paŝtisto estas abomenindaĵo por la Egiptoj.
1424  GEN 47:3  Kaj Faraono diris al liaj fratoj: Kio estas via okupo? Kaj ili diris al Faraono: Viaj sklavoj estas brutedukistoj, kiel ni, tiel ankaŭ niaj patroj.
1426  GEN 47:5  Tiam Faraono diris al Jozef jene: Via patro kaj viaj fratoj venis al vi;
1446  GEN 47:25  Kaj ili diris: Vi konservis nian vivon; ni akiru favoron de nia sinjoro, kaj ni estu sklavoj al Faraono.
1463  GEN 48:11  Kaj Izrael diris al Jozef: Vidi vian vizaĝon mi ne esperis, kaj jen Dio vidigis al mi eĉ vian idaron.
1482  GEN 49:8  Jehuda, vin laŭdos viaj fratoj; Via mano estas sur la nuko de viaj malamikoj; Kliniĝos antaŭ vi la filoj de via patro.
1492  GEN 49:18  Vian helpon mi esperas, ho Eternulo.
1523  GEN 50:16  Tial ili sendis al Jozef, por diri al li: Via patro ordonis antaŭ sia morto jene:
1527  GEN 50:20  Vi intencis fari al mi malbonon; sed Dio aranĝis de tio bonon, por fari tiel, kiel nun estas, por konservi la vivon de multe da homoj.
1569  EXO 2:14  Kaj tiu diris: Kiu faris vin estro kaj juĝanto super ni? ĉu vi intencas mortigi min, kiel vi mortigis la Egipton? Tiam Moseo ektimis, kaj diris: Videble la afero fariĝis sciata.
1612  EXO 4:10  Kaj Moseo diris al la Eternulo: Ho, mia Sinjoro, mi ne estas elokventa, nek de hieraŭ, nek de antaŭhieraŭ, nek de tiu tempo, kiam Vi komencis paroli al Via sklavo; ĉar mi havas nelertan buŝon kaj nelertan langon.
1655  EXO 5:22  Tiam Moseo turnis sin al la Eternulo, kaj diris: Mia Sinjoro! kial Vi faris malbonon al tiu popolo? kial Vi sendis min?
1656  EXO 5:23  De tiu tempo, kiam mi venis al Faraono, por paroli en Via nomo, li fariĝis pli malbona kontraŭ tiu popolo, kaj Vi ne savis Vian popolon.
1687  EXO 7:1  Sed la Eternulo diris al Moseo: Vidu, mi faris vin dio por Faraono; kaj via frato Aaron estos via profeto.
1688  EXO 7:2  Vi parolos ĉion, kion Mi ordonos al vi; kaj via frato Aaron parolos al Faraono, ke li ellasu la Izraelidojn el sia lando.
1738  EXO 8:23  Vojon de tri tagoj ni iros en la dezerton, kaj ni faros oferon al la Eternulo, nia Dio, kiel Li diros al ni.
1803  EXO 10:25  Sed Moseo diris: Vi devas ankaŭ doni en niajn manojn oferojn kaj bruloferojn, kiujn ni alportos al la Eternulo, nia Dio.
1927  EXO 15:6  Via dekstra mano, ho Eternulo, estas glora per forto, Via dekstra mano, ho Eternulo, disbatas malamikon.
1928  EXO 15:7  Per Via granda majesto Vi frakasas Viajn kontraŭulojn; Vi sendas Vian koleron, kaj ĝi forbruligas ilin kiel pajlon.
1929  EXO 15:8  De Via kolera blovo montiĝis akvo, Amasigite stariĝis fluaĵo, Densiĝis abismoj en la mezo de la maro.
1931  EXO 15:10  Vi blovis per Via spirito, kaj ilin kovris la maro; Kiel plumbo ili iris al fundo en la akvo potenca.
1932  EXO 15:11  Kiu estas kiel Vi inter la dioj, ho Eternulo? Kiu estas kiel Vi, majesta en sankteco, Timinda kaj laŭdinda, faranta miraklojn?