342 | GEN 14:5 | Kaj en la dek-kvara jaro venis Kedorlaomer, kaj la reĝoj, kiuj estis kun li, kaj ili venkobatis la Rafaidojn en Aŝterot-Karnaim, kaj la Zuzidojn en Ham, kaj la Emidojn en Ŝave-Kirjataim, |
661 | GEN 25:2 | Kaj ŝi naskis al li Zimranon kaj Jokŝanon kaj Medanon kaj Midjanon kaj Jiŝbakon kaj Ŝuaĥon. |
820 | GEN 29:24 | Kaj Laban donis sian sklavinon Zilpa al Lea kiel sklavinon. |
840 | GEN 30:9 | Kiam Lea vidis, ke ŝi ĉesis naski, ŝi prenis sian sklavinon Zilpa kaj donis ŝin al Jakob kiel edzinon. |
841 | GEN 30:10 | Kaj Zilpa, la sklavino de Lea, naskis al Jakob filon. |
843 | GEN 30:12 | Kaj Zilpa, la sklavino de Lea, naskis duan filon al Jakob. |
851 | GEN 30:20 | Kaj Lea diris: Havigis al mi Dio bonan havon; nun mia edzo loĝos ĉe mi, ĉar mi naskis al li ses filojn. Kaj ŝi donis al li la nomon Zebulun. |
1035 | GEN 35:23 | la filoj de Lea: Ruben, la unuenaskito de Jakob, kaj Simeon kaj Levi kaj Jehuda kaj Isaĥar kaj Zebulun; |
1038 | GEN 35:26 | kaj la filoj de Zilpa, sklavino de Lea: Gad kaj Aŝer. Tio estas la filoj de Jakob, kiuj naskiĝis al li en Mezopotamio. |
1054 | GEN 36:13 | Kaj jen estas la filoj de Reuel: Naĥat kaj Zeraĥ, Ŝama kaj Miza. Tio estas la filoj de Basmat, edzino de Esav. |
1058 | GEN 36:17 | Kaj jen estas la filoj de Reuel, filo de Esav: ĉefo Naĥat, ĉefo Zeraĥ, ĉefo Ŝama, ĉefo Miza. Tio estas la ĉefoj de Reuel en la lando de Edom. Tio estas la filoj de Basmat, edzino de Esav. |
1068 | GEN 36:27 | Jen estas la filoj de Ecer: Bilhan kaj Zaavan kaj Akan. |
1074 | GEN 36:33 | Kiam Bela mortis, ekreĝis anstataŭ li Jobab, filo de Zeraĥ el Bocra. |
1080 | GEN 36:39 | Kiam mortis Baal-Ĥanan, filo de Aĥbor, ekreĝis anstataŭ li Hadar; la nomo de lia urbo estis Pau, kaj la nomo de lia edzino estis Mehetabel, filino de Matred, filino de Me-Zahab. |
1086 | GEN 37:2 | Jen estas la generaciaro de Jakob. Jozef, havante la aĝon de dek sep jaroj, paŝtis kune kun siaj fratoj la brutaron; li estis knabo kune kun la filoj de Bilha kaj la filoj de Zilpa, la edzinoj de lia patro; kaj malbonajn famojn pri ili Jozef raportadis al ilia patro. |
1150 | GEN 38:30 | Poste eliris lia frato, kiu havis sur sia mano la ruĝan fadenon. Kaj oni donis al li la nomon Zeraĥ. |
1399 | GEN 46:12 | Kaj la filoj de Jehuda: Er kaj Onan kaj Ŝela kaj Perec kaj Zeraĥ; sed Er kaj Onan mortis en la lando Kanaana. Kaj la filoj de Perec estis: Ĥecron kaj Ĥamul. |
1401 | GEN 46:14 | Kaj la filoj de Zebulun: Sered kaj Elon kaj Jaĥleel. |
1405 | GEN 46:18 | Tio estas la filoj de Zilpa, kiun Laban donis al sia filino Lea; kaj ŝi naskis ilin al Jakob, dek ses animojn. |
1487 | GEN 49:13 | Zebulun loĝos ĉe la bordo de maro, Ĉe albordiĝejo de ŝipoj, Kaj lia limo atingos Cidonon. |
1536 | EXO 1:3 | Isaĥar, Zebulun, kaj Benjamen; |
1677 | EXO 6:21 | Kaj la filoj de Jichar: Koraĥ kaj Nefeg kaj Ziĥri. |
3614 | NUM 1:9 | de Zebulun, Eliab, filo de Ĥelon; |
3635 | NUM 1:30 | La filoj de Zebulun laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj, |
3636 | NUM 1:31 | prezentis en la tribo de Zebulun la nombron de kvindek sep mil kvarcent. |
3666 | NUM 2:7 | Poste la tribo de Zebulun; kaj la princo de la Zebulunidoj estas Eliab, filo de Ĥelon; |
3875 | NUM 7:24 | En la tria tago — la estro de la Zebulunidoj, Eliab, filo de Ĥelon. |
4005 | NUM 10:16 | Kaj super la taĉmento de la tribo de la Zebulunidoj estis Eliab, filo de Ĥelon. |
4080 | NUM 13:4 | Kaj jen estas iliaj nomoj: el la tribo de Ruben, Ŝamua, filo de Zakur; |
4086 | NUM 13:10 | el la tribo de Zebulun, Gadiel, filo de Sodi; |
4353 | NUM 21:12 | De tie ili elmoviĝis, kaj starigis sian tendaron en la valo de Zared. |
4486 | NUM 25:14 | La nomo de la mortigita Izraelido, kiu estis mortigita kune kun la Midjanidino, estis Zimri, filo de Salu, ĉefo de patrodomo el la Simeonidoj; |
4504 | NUM 26:13 | de Zeraĥ, la familio de la Zeraĥidoj; de Ŝaul, la familio de la Ŝaulidoj. |
4511 | NUM 26:20 | Kaj la filoj de Jehuda laŭ iliaj familioj estis: de Ŝela, la familio de la Ŝelaidoj; de Perec, la familio de la Perecidoj; de Zeraĥ, la familio de la Zeraĥidoj. |
4517 | NUM 26:26 | La filoj de Zebulun laŭ iliaj familioj: de Sered, la familio de la Seredidoj; de Elon, la familio de la Elonidoj; de Jaĥleel, la familio de la Jaĥleelidoj. |
4518 | NUM 26:27 | Tio estas la familioj de la Zebulunidoj, laŭ ilia nombro sesdek mil kvincent. |
4827 | NUM 34:9 | kaj la limo iros ĝis Zifron, kaj ĝiaj elstaraĵoj iros ĝis Ĥacar-Enan; tio estu por vi la limo norda. |
4843 | NUM 34:25 | kaj por la tribo de la Zebulunidoj, la estro Elicafan, filo de Parnaĥ; |
4895 | DEU 1:1 | Jen estas la vortoj, kiujn diris Moseo al la tuta Izrael transe de Jordan, en la dezerto, en la stepo antaŭ Suf, inter Paran kaj Tofel kaj Laban kaj Ĥacerot kaj Di-Zahab, |
4953 | DEU 2:13 | Nun leviĝu kaj transiru la valon Zared. Kaj ni transiris la valon Zared. |
4954 | DEU 2:14 | Kaj la tempo, dum kiu ni iris de Kadeŝ-Barnea, ĝis ni transiris la valon Zared, estis tridek ok jaroj, ĝis formortis el la tendaro la tuta generacio de militistoj, kiel ĵuris al ili la Eternulo. |
4960 | DEU 2:20 | Kiel landon de Rafaidoj oni rigardas ankaŭ ĝin; Rafaidoj loĝis en ĝi antaŭe; kaj la Amonidoj nomas ilin Zamzumoj; |
5600 | DEU 27:13 | Kaj ĉi tiuj stariĝu por malbenado sur la monto Ebal: Ruben, Gad kaj Aŝer kaj Zebulun, Dan kaj Naftali. |
5830 | DEU 33:18 | Kaj pri Zebulun li diris: Ĝoju, Zebulun, ĉe via eliro; Kaj Isaĥar, en viaj tendoj. |
5979 | JOS 7:1 | Sed la Izraelidoj pekis kontraŭ la anatemo: Aĥan, filo de Karmi, filo de Zabdi, filo de Zeraĥ, el la tribo de Jehuda, prenis el la anatemitaĵo, kaj la kolero de la Eternulo ekflamis kontraŭ la Izraelidoj. |
5995 | JOS 7:17 | Kaj li alirigis la tribon de Jehuda, kaj la montro falis sur la familion de la Zeraĥidoj; kaj li alirigis la familion de la Zeraĥidoj laŭ apartaj homoj, kaj la montro falis sur Zabdin. |
5996 | JOS 7:18 | Kaj li alirigis lian domon laŭ apartaj homoj, kaj la montro falis sur Aĥanon, filon de Karmi, filo de Zabdi, filo de Zeraĥ, el la tribo de Jehuda. |
6002 | JOS 7:24 | Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael prenis Aĥanon, filon de Zeraĥ, kaj la arĝenton kaj la mantelon kaj la stangeton da oro, kaj liajn filojn kaj liajn filinojn, kaj liajn bovojn kaj liajn azenojn kaj liajn ŝafojn, kaj lian tendon, kaj ĉion, kio apartenis al li, kaj elkondukis ilin en la valon Aĥor. |
6228 | JOS 15:24 | Zif kaj Telem kaj Bealot |
6238 | JOS 15:34 | kaj Zanoaĥ kaj En-Ganim, Tapuaĥ kaj Enam, |
6259 | JOS 15:55 | Maon, Karmel kaj Zif kaj Juta |
6260 | JOS 15:56 | kaj Jizreel kaj Jokdeam kaj Zanoaĥ, |
6333 | JOS 19:10 | Kaj la tria loto eliris por la Zebulunidoj, laŭ iliaj familioj; kaj la limo de ilia posedaĵo estis ĝis Sarid. |
6339 | JOS 19:16 | Tio estas la posedaĵo de la Zebulunidoj, laŭ iliaj familioj, tiuj urboj kaj iliaj vilaĝoj. |
6350 | JOS 19:27 | Kaj ĝi returniĝas oriente al Bet-Dagon, kaj kuntuŝiĝas al Zebulun kaj al la valo Jiftaĥ-El norde, al Bet-Emek kaj Neiel, kaj eliras al Kabul maldekstre. |
6357 | JOS 19:34 | Kaj la limo turniĝas okcidenten al Aznot-Tabor, kaj eliras de tie al Ĥukok, kaj kuntuŝiĝas al Zebulun sude, kaj al Aŝer ĝi kuntuŝiĝas okcidente, kaj al Jehuda ĉe Jordan oriente. |
6390 | JOS 21:7 | Al la filoj de Merari, laŭ iliaj familioj, estis donitaj de la tribo de Ruben kaj de la tribo de Gad kaj de la tribo de Zebulun dek du urboj. |
6417 | JOS 21:34 | Kaj al la familioj de la Merariidoj, la ceteraj Levidoj, oni donis de la tribo de Zebulun: Jokneam kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Karta kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, |
6448 | JOS 22:20 | Jen, Aĥan, filo de Zeraĥ, faris krimon koncerne la anatemitaĵon, kaj la kolero estis kontraŭ la tuta komunumo de Izrael, kaj ne li sola mortis pro sia krimo. |
6541 | JDG 1:30 | Zebulun ne forpelis la loĝantojn de Kitron, nek la loĝantojn de Nahalol; kaj la Kanaanidoj loĝis inter li, kaj fariĝis tributuloj. |
6607 | JDG 4:6 | Kaj ŝi sendis kaj alvokigis Barakon, filon de Abinoam, el Kedeŝ-Naftali, kaj diris al li: La Eternulo, Dio de Izrael, ordonis: Iru, konduku la militistaron sur la monton Tabor, kaj prenu kun vi dek mil virojn el la Naftaliidoj kaj el la Zebulunidoj; |
6611 | JDG 4:10 | Kaj Barak vokis la Zebulunidojn kaj la Naftaliidojn al Kedeŝ; kaj lin sekvis dek mil viroj, kaj Debora iris kun li. |
6639 | JDG 5:14 | De Efraim venis tiuj, kiuj havas siajn radikojn en Amalek; Post vi venis Benjamen en via popolo; De Maĥir venis estroj, Kaj de Zebulun kondukantoj per princa bastono. |
6643 | JDG 5:18 | Zebulun estas popolo, kiu riskis sian animon por la morto, Kaj Naftali sur la altaĵoj de la kampo. |
6691 | JDG 6:35 | Kaj li sendis senditojn al la tuta Manase, kaj ankaŭ ili sekvis lin; kaj li sendis senditojn al Aŝer kaj al Zebulun kaj al Naftali, kaj ili eliris renkonte. |
6721 | JDG 7:25 | Kaj ili kaptis Orebon kaj Zeebon, du princojn de Midjan, kaj mortigis Orebon ĉe la roko de Oreb, kaj Zeebon ili mortigis ĉe la vinpremejo de Zeeb, kaj persekutis la Midjanidojn; kaj la kapojn de Oreb kaj Zeeb ili alportis al Gideon trans Jordanon. |
6724 | JDG 8:3 | En viajn manojn Dio transdonis Orebon kaj Zeebon, la princojn de Midjan; kaj kiel mi povis fari en komparo kun tio, kion vi faris? Tiam kvietiĝis ilia kolero kontraŭ li, kiam li diris tion. |
6726 | JDG 8:5 | Kaj li diris al la loĝantoj de Sukot: Donu, mi petas, panojn al la homoj, kiuj sekvas min; ĉar ili estas lacaj, kaj mi postkuras Zebaĥon kaj Calmunan, reĝojn de Midjan. |
6727 | JDG 8:6 | Sed la estroj de Sukot diris: Ĉu la manoj de Zebaĥ kaj Calmuna estas jam en viaj manoj, ke ni donu al via militistaro panon? |
6728 | JDG 8:7 | Tiam Gideon diris: Pro tio, kiam la Eternulo transdonos Zebaĥon kaj Calmunan en miajn manojn, mi draŝos viajn korpojn per dornoj de dezerto kaj per kardoj. |
6731 | JDG 8:10 | Kaj Zebaĥ kaj Calmuna estis en Karkor, kaj kun ili estis ilia militistaro, ĉirkaŭ dek kvin mil, ĉiuj, kiuj restis el la tuta militistaro de la orientanoj; la nombro de la falintoj estis cent dudek mil homoj, kiuj povis eltiri glavon. |
6733 | JDG 8:12 | Kaj Zebaĥ kaj Calmuna forkuris; sed li postkuris ilin, kaj kaptis Zebaĥon kaj Calmunan, la du reĝojn de Midjan, kaj la tutan militistaron li ektremigis. |
6736 | JDG 8:15 | Kaj li venis al la loĝantoj de Sukot, kaj diris: Jen estas Zebaĥ kaj Calmuna, pri kiuj vi mokis min, dirante: Ĉu la manoj de Zebaĥ kaj Calmuna estas jam en viaj manoj, ke ni donu al viaj lacaj homoj panon? |
6739 | JDG 8:18 | Kaj li diris al Zebaĥ kaj Calmuna: Kiaj estis la homoj, kiujn vi mortigis ĉe Tabor? Kaj ili diris: Ili estis tiaj, kiel vi, ĉiuj aspektis kiel reĝidoj. |
6742 | JDG 8:21 | Kaj Zebaĥ kaj Calmuna diris: Leviĝu mem kaj frapu nin, ĉar kia estas la viro, tia estas lia forto. Tiam Gideon leviĝis kaj mortigis Zebaĥon kaj Calmunan, kaj li prenis la ornamaĵojn, kiuj estis sur la koloj de iliaj kameloj. |
6784 | JDG 9:28 | Kaj Gaal, filo de Ebed, diris: Kiu estas Abimeleĥ, kaj kio estas Ŝeĥem, ke ni servu al li? li estas ja filo de Jerubaal, kaj Zebul estas lia oficisto. Servu al la homoj de Ĥamor, patro de Ŝeĥem, sed al tiu kial ni servu? |
6786 | JDG 9:30 | Kiam Zebul, la estro de la urbo, aŭdis la vortojn de Gaal, filo de Ebed, lia kolero ekflamis. |
6792 | JDG 9:36 | Kiam Gaal ekvidis la popolon, li diris al Zebul: Jen popolo malsupreniras de la suproj de la montoj. Sed Zebul diris al li: La ombro de la montoj ŝajnas al vi homoj. |
6794 | JDG 9:38 | Tiam Zebul diris al li: Kie nun estas via buŝo, kiu diris: Kiu estas Abimeleĥ, ke ni servu al li? Tio estas ja tiu popolo, kiun vi malŝatis; nun eliru, kaj batalu kontraŭ ĝi. |
6797 | JDG 9:41 | Kaj Abimeleĥ restis en Aruma; kaj Zebul elpelis Gaalon kaj liajn fratojn, ke ili ne loĝu en Ŝeĥem. |
6882 | JDG 12:11 | Kaj post li estis juĝisto de Izrael Elon, Zebulunido, kaj li estis juĝisto de Izrael dum dek jaroj. |
6883 | JDG 12:12 | Kaj mortis Elon, la Zebulunido, kaj oni enterigis lin en Ajalon, en la lando de Zebulun. |
7827 | 1SA 23:14 | Sed David restis en la dezerto en nealirebla loko, kaj li restis sur la monto en la dezerto Zif. Saul ĉiam serĉis lin, sed Dio ne transdonis lin en lian manon. |
7828 | 1SA 23:15 | David vidis, ke Saul eliris, por serĉi lian animon; kaj David estis en la dezerto Zif, inter arbetaĵoj. |
7832 | 1SA 23:19 | Dume Zifanoj venis al Saul en Gibean, kaj diris: David sin kaŝas ĉe ni en nealirebla loko, inter arbetaĵoj, sur la monteto Ĥaĥila, kiu estas sude de la dezerto; |
7837 | 1SA 23:24 | Ili leviĝis kaj iris en Zifon antaŭ Saul. Sed David kaj liaj homoj estis en la dezerto Maon, sur la ebenaĵo sude de la dezerto. |
7877 | 1SA 25:13 | Tiam David diris al siaj homoj: Zonu ĉiu sian glavon! Kaj ili zonis ĉiu sian glavon, kaj ankaŭ David zonis sian glavon; kaj iris kun David ĉirkaŭ kvarcent viroj, kaj ducent restis ĉe la armilaro. |
7909 | 1SA 26:1 | Venis la Zifanoj al Saul en Gibean, kaj diris: David ja kaŝas sin sur la monteto Ĥaĥila, kiu estas antaŭ la dezerto. |
7910 | 1SA 26:2 | Tiam Saul leviĝis kaj ekiris al la dezerto Zif, kaj kun li estis tri mil viroj elektitaj el Izrael, por serĉi Davidon en la dezerto Zif. |
8729 | 1KI 1:9 | Adonija buĉis ŝafojn kaj bovojn kaj grasigitajn brutojn ĉe la ŝtono Zoĥelet, kiu kuŝas apud En-Rogel; kaj li invitis ĉiujn siajn fratojn, la filojn de la reĝo, kaj ĉiujn Jehudaanojn, kiuj servis al la reĝo. |