2 | GEN 1:2 | Kaj la tero estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo; kaj la spirito de Dio ŝvebis super la akvo. |
4 | GEN 1:4 | Kaj Dio vidis la lumon, ke ĝi estas bona; kaj Dio apartigis la lumon de la mallumo. |
5 | GEN 1:5 | Kaj Dio nomis la lumon Tago, kaj la mallumon Li nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, unu tago. |
6 | GEN 1:6 | Kaj Dio diris: Estu firmaĵo inter la akvo, kaj ĝi apartigu akvon de akvo. |
7 | GEN 1:7 | Kaj Dio kreis la firmaĵon, kaj apartigis la akvon, kiu estas sub la firmaĵo, de la akvo, kiu estas super la firmaĵo; kaj fariĝis tiel. |
8 | GEN 1:8 | Kaj Dio nomis la firmaĵon Ĉielo. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la dua tago. |
9 | GEN 1:9 | Kaj Dio diris: Kolektiĝu la akvo de sub la ĉielo en unu lokon, kaj aperu la sekaĵo; kaj fariĝis tiel. |
10 | GEN 1:10 | Kaj Dio nomis la sekaĵon Tero, kaj la kolektiĝojn de la akvo Li nomis Maroj. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. |
11 | GEN 1:11 | Kaj Dio diris: Kreskigu la tero verdaĵon, herbon, kiu naskas semon, fruktarbon, kiu donas laŭ sia speco frukton, kies semo estas en ĝi mem, sur la tero; kaj fariĝis tiel. |
12 | GEN 1:12 | Kaj la tero elkreskigis verdaĵon, herbon, kiu naskas semon laŭ sia speco, kaj arbon, kiu donas frukton, kies semo estas en ĝi mem laŭ sia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. |
13 | GEN 1:13 | Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la tria tago. |
18 | GEN 1:18 | kaj por ke ili regu la tagon kaj la nokton kaj faru diferencon inter la lumo kaj la mallumo. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. |
19 | GEN 1:19 | Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvara tago. |
20 | GEN 1:20 | Kaj Dio diris: La akvo aperigu moviĝantaĵojn, vivajn estaĵojn, kaj birdoj ekflugu super la tero, sub la ĉiela firmaĵo. |
21 | GEN 1:21 | Kaj Dio kreis la grandajn balenojn, kaj ĉiujn vivajn estaĵojn moviĝantajn, kiujn aperigis la akvo, laŭ ilia speco, kaj ĉiujn flugilhavajn birdojn laŭ ilia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. |
22 | GEN 1:22 | Kaj Dio ilin benis, dirante: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la akvon en la maroj, kaj la birdoj multiĝu sur la tero. |
23 | GEN 1:23 | Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvina tago. |
24 | GEN 1:24 | Kaj Dio diris: La tero aperigu vivajn estaĵojn, laŭ ilia speco, brutojn kaj rampaĵojn kaj surterajn bestojn, laŭ ilia speco; kaj fariĝis tiel. |
25 | GEN 1:25 | Kaj Dio kreis la bestojn de la tero, laŭ ilia speco, kaj la brutojn, laŭ ilia speco, kaj ĉiujn rampaĵojn de la tero, laŭ ilia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. |
27 | GEN 1:27 | Kaj Dio kreis la homon laŭ Sia bildo, laŭ la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin. |
28 | GEN 1:28 | Kaj Dio benis ilin, kaj Dio diris al ili: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la teron kaj submetu ĝin al vi, kaj regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj de la ĉielo, kaj super ĉiuj bestoj, kiuj moviĝas sur la tero. |
29 | GEN 1:29 | Kaj Dio diris: Jen Mi donis al vi ĉiujn herbojn, kiuj semas semon, kiuj troviĝas sur la tuta tero, kaj ĉiujn arbojn, kiuj havas en si arban frukton, kiu semas semon; tio estu por vi manĝaĵo. |
30 | GEN 1:30 | Kaj al ĉiuj bestoj de la tero kaj al ĉiuj birdoj de la ĉielo kaj al ĉiuj rampaĵoj sur la tero, kiuj havas en si vivan animon, la tutan verdan herbaĵon kiel manĝaĵon. Kaj fariĝis tiel. |
31 | GEN 1:31 | Kaj Dio rigardis ĉion, kion Li kreis, kaj vidis, ke ĝi estas tre bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la sesa tago. |
36 | GEN 2:5 | Kaj nenia kampa arbetaĵo ankoraŭ estis sur la tero, kaj nenia kampa herbo ankoraŭ kreskis, ĉar Dio la Eternulo ne pluvigis sur la teron, kaj ne ekzistis homo, por prilabori la teron. |
37 | GEN 2:6 | Sed nebulo leviĝadis de la tero kaj donadis malsekecon al la tuta supraĵo de la tero. |
38 | GEN 2:7 | Kaj Dio la Eternulo kreis la homon el polvo de la tero, kaj Li enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo fariĝis viva animo. |
40 | GEN 2:9 | Kaj Dio la Eternulo elkreskigis el la tero ĉiun arbon ĉarman por la vido kaj bonan por la manĝo, kaj la arbon de vivo en la mezo de la ĝardeno, kaj la arbon de sciado pri bono kaj malbono. |
41 | GEN 2:10 | Kaj rivero eliras el Eden, por akvoprovizi la ĝardenon, kaj de tie ĝi dividiĝas kaj fariĝas kvar ĉefpartoj. |
42 | GEN 2:11 | La nomo de unu estas Piŝon; ĝi estas tiu, kiu ĉirkaŭas la tutan landon Ĥavila, kie estas la oro. |
43 | GEN 2:12 | Kaj la oro de tiu lando estas bona; tie troviĝas bedelio kaj la ŝtono onikso. |
44 | GEN 2:13 | Kaj la nomo de la dua rivero estas Giĥon; ĝi estas tiu, kiu ĉirkaŭas la tutan landon Etiopujo. |
45 | GEN 2:14 | Kaj la nomo de la tria rivero estas Ĥidekel; ĝi estas tiu, kiu fluas antaŭ Asirio. Kaj la kvara rivero estas Eŭfrato. |
47 | GEN 2:16 | Kaj Dio la Eternulo ordonis al la homo, dirante: De ĉiu arbo de la ĝardeno vi manĝu; |
48 | GEN 2:17 | sed de la arbo de sciado pri bono kaj malbono vi ne manĝu, ĉar en la tago, en kiu vi manĝos de ĝi, vi mortos. |
50 | GEN 2:19 | Kaj Dio la Eternulo kreis el la tero ĉiujn bestojn de la kampo kaj ĉiujn birdojn de la ĉielo, kaj venigis ilin al la homo, por vidi, kiel li nomos ilin; kaj kiel la homo nomis ĉiun vivan estaĵon, tiel restis ĝia nomo. |
51 | GEN 2:20 | Kaj la homo donis nomojn al ĉiuj brutoj kaj al la birdoj de la ĉielo kaj al ĉiuj bestoj de la kampo; sed por la homo ne troviĝis helpanto simila al li. |
53 | GEN 2:22 | Kaj Dio la Eternulo konstruis el la ripo, kiun Li prenis de la homo, virinon, kaj Li venigis ŝin al la homo. |
55 | GEN 2:24 | Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino, kaj ili estos unu karno. |
57 | GEN 3:1 | Kaj la serpento estis pli ruza, ol ĉiuj kampaj bestoj, kiujn kreis Dio la Eternulo. Kaj ĝi diris al la virino: Ĉu Dio diris, ke vi ne manĝu de ĉiuj arboj de la ĝardeno? |
58 | GEN 3:2 | Kaj la virino diris al la serpento: La fruktojn de la arboj de la ĝardeno ni povas manĝi; |
59 | GEN 3:3 | sed pri la fruktoj de la arbo, kiu estas en la mezo de la ĝardeno, Dio diris: Ne manĝu ion de ili kaj ne tuŝu ilin, por ke vi ne mortu. |
60 | GEN 3:4 | Kaj la serpento diris al la virino: Ne, vi ne mortos; |
61 | GEN 3:5 | sed Dio scias, ke en la tago, en kiu vi manĝos ion de ili, malfermiĝos viaj okuloj kaj vi estos kiel Dio, vi scios bonon kaj malbonon. |
62 | GEN 3:6 | Kaj la virino vidis, ke la arbo estas bona por manĝi kaj ĝi estas ĉarma por la okuloj, kaj la arbo estas dezirinda por saĝiĝi; kaj ŝi prenis de ĝiaj fruktoj, kaj ŝi manĝis, kaj ŝi donis kune ankaŭ al sia edzo, kaj li manĝis. |
64 | GEN 3:8 | Kaj ili aŭdis la voĉon de Dio la Eternulo, kiu marŝis en la ĝardeno dum la malvarmeto de la tago; kaj Adam kaj lia edzino kaŝiĝis de Dio la Eternulo inter la arboj de la ĝardeno. |
65 | GEN 3:9 | Kaj Dio la Eternulo vokis Adamon, kaj diris al li: Kie vi estas? |
66 | GEN 3:10 | Kaj tiu diris: Vian voĉon mi aŭdis en la ĝardeno, kaj mi ektimis, ĉar mi estas nuda; kaj mi kaŝis min. |
67 | GEN 3:11 | Kaj Dio diris: Kiu diris al vi, ke vi estas nuda? ĉu vi ne manĝis de la arbo, pri kiu Mi ordonis al vi, ke vi ne manĝu de ĝi? |
69 | GEN 3:13 | Kaj Dio la Eternulo diris al la virino: Kial vi tion faris? Kaj la virino diris: La serpento tromplogis min, kaj mi manĝis. |
70 | GEN 3:14 | Kaj Dio la Eternulo diris al la serpento: Ĉar vi tion faris, tial estu malbenita inter ĉiuj brutoj kaj inter ĉiuj bestoj de la kampo; sur via ventro vi irados kaj teron vi manĝados dum via tuta vivo. |
71 | GEN 3:15 | Kaj Mi metos malamikecon inter vi kaj la virino kaj inter via idaro kaj ŝia idaro; ĝi frapados vian kapon, kaj vi pikados ĝian kalkanon. |
72 | GEN 3:16 | Al la virino Li diris: Mi multigos viajn suferojn dum via gravedeco; en doloro vi naskados infanojn; kaj al via viro vi vin tiros, kaj li regos super vi. |