Wildebeest analysis examples for:   epo-epo   z    February 11, 2023 at 18:34    Script wb_pprint_html.py   by Ulf Hermjakob

2  GEN 1:2  Kaj la tero estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo; kaj la spirito de Dio ŝvebis super la akvo.
14  GEN 1:14  Kaj Dio diris: Estu lumaĵoj en la ĉiela firmaĵo, por apartigi la tagon de la nokto, kaj ili prezentu signojn, tempojn, tagojn, kaj jarojn;
33  GEN 2:2  Kaj Dio finis en la sepa tago Sian laboron, kiun Li faris, kaj Li ripozis en la sepa tago de la tuta laboro, kiun Li faris.
34  GEN 2:3  Kaj Dio benis la sepan tagon kaj sanktigis ĝin, ĉar en ĝi Li ripozis de Sia tuta laboro, kiun Li faris kreante.
36  GEN 2:5  Kaj nenia kampa arbetaĵo ankoraŭ estis sur la tero, kaj nenia kampa herbo ankoraŭ kreskis, ĉar Dio la Eternulo ne pluvigis sur la teron, kaj ne ekzistis homo, por prilabori la teron.
38  GEN 2:7  Kaj Dio la Eternulo kreis la homon el polvo de la tero, kaj Li enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo fariĝis viva animo.
40  GEN 2:9  Kaj Dio la Eternulo elkreskigis el la tero ĉiun arbon ĉarman por la vido kaj bonan por la manĝo, kaj la arbon de vivo en la mezo de la ĝardeno, kaj la arbon de sciado pri bono kaj malbono.
41  GEN 2:10  Kaj rivero eliras el Eden, por akvoprovizi la ĝardenon, kaj de tie ĝi dividiĝas kaj fariĝas kvar ĉefpartoj.
55  GEN 2:24  Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino, kaj ili estos unu karno.
56  GEN 2:25  Kaj ili ambaŭ estis nudaj, la homo kaj lia edzino, kaj ili ne hontis.
57  GEN 3:1  Kaj la serpento estis pli ruza, ol ĉiuj kampaj bestoj, kiujn kreis Dio la Eternulo. Kaj ĝi diris al la virino: Ĉu Dio diris, ke vi ne manĝu de ĉiuj arboj de la ĝardeno?
59  GEN 3:3  sed pri la fruktoj de la arbo, kiu estas en la mezo de la ĝardeno, Dio diris: Ne manĝu ion de ili kaj ne tuŝu ilin, por ke vi ne mortu.
62  GEN 3:6  Kaj la virino vidis, ke la arbo estas bona por manĝi kaj ĝi estas ĉarma por la okuloj, kaj la arbo estas dezirinda por saĝiĝi; kaj ŝi prenis de ĝiaj fruktoj, kaj ŝi manĝis, kaj ŝi donis kune ankaŭ al sia edzo, kaj li manĝis.
63  GEN 3:7  Kaj malfermiĝis la okuloj de ili ambaŭ, kaj ili sciiĝis, ke ili estas nudaj; kaj ili kunkudris foliojn de figarbo kaj faris al si zonaĵojn.
64  GEN 3:8  Kaj ili aŭdis la voĉon de Dio la Eternulo, kiu marŝis en la ĝardeno dum la malvarmeto de la tago; kaj Adam kaj lia edzino kaŝiĝis de Dio la Eternulo inter la arboj de la ĝardeno.
68  GEN 3:12  Kaj Adam diris: La edzino, kiun Vi donis al mi kiel kunulinon, ŝi donis al mi de la arbo, kaj mi manĝis.
73  GEN 3:17  Kaj al Adam Li diris: Ĉar vi obeis la voĉon de via edzino, kaj vi manĝis de la arbo, pri kiu Mi ordonis al vi, dirante, ke vi ne manĝu de ĝi, tial malbenita estu la tero pro vi; kun suferoj vi manĝados de ĝi dum via tuta vivo.
75  GEN 3:19  En la ŝvito de via vizaĝo vi manĝados panon, ĝis vi revenos en la teron, el kiu vi estas prenita; ĉar vi estas polvo kaj refariĝos polvo.
76  GEN 3:20  Kaj Adam donis al sia edzino la nomon Eva, ĉar ŝi estis patrino de ĉiuj vivantoj.
77  GEN 3:21  Kaj Dio la Eternulo faris por Adam kaj por lia edzino vestojn el felo, kaj Li vestis ilin.
81  GEN 4:1  Kaj Adam ekkonis Evan, sian edzinon, kaj ŝi gravediĝis, kaj ŝi naskis Kainon; kaj ŝi diris: Mi akiris homon de la Eternulo.
85  GEN 4:5  sed Kainon kaj lian donacoferon Li ne atentis. Kaj Kain tre ekkoleris, kaj lia vizaĝo kliniĝis.
86  GEN 4:6  Kaj la Eternulo diris al Kain: Kial vi koleras? kaj kial kliniĝis via vizaĝo?
94  GEN 4:14  Jen Vi forpelas min hodiaŭ de sur la tero, kaj mi devas min kaŝi de antaŭ Via vizaĝo, kaj mi estos vaganto kaj forkuranto sur la tero, kaj iu ajn, kiu min renkontos, mortigos min.
97  GEN 4:17  Kaj Kain ekkonis sian edzinon, kaj ŝi gravediĝis, kaj ŝi naskis Ĥanoĥon. Kaj li konstruis urbon, kaj li donis al la urbo nomon laŭ la nomo de sia filo: Ĥanoĥ.
99  GEN 4:19  Kaj Lemeĥ prenis al si du edzinojn: unu havis la nomon Ada, kaj la dua havis la nomon Cila.
103  GEN 4:23  Kaj Lemeĥ diris al siaj edzinoj Ada kaj Cila: Aŭskultu mian voĉon, edzinoj de Lemeĥ, Atentu mian parolon! Ĉar viron mi mortigis por vundo al mi Kaj junulon por tubero al mi;
105  GEN 4:25  Kaj denove Adam ekkonis sian edzinon, kaj ŝi naskis filon, kaj donis al li la nomon Set: Ĉar Dio metis al mi alian semon anstataŭ Habel, kiun mortigis Kain.
140  GEN 6:2  tiam la filoj de Dio vidis la filinojn de la homoj, ke ili estas belaj; kaj ili prenis al si edzinojn el ĉiuj, kiujn ili elektis.
156  GEN 6:18  Kaj Mi starigos Mian interligon kun vi; kaj vi eniros en la arkeon, vi kaj viaj filoj kaj via edzino kaj la edzinoj de viaj filoj kune kun vi.
164  GEN 7:4  Ĉar post sep tagoj Mi pluvigos sur la teron dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj, kaj Mi ekstermos de sur la tero ĉiujn ekzistaĵojn, kiujn Mi kreis.
167  GEN 7:7  Kaj eniris Noa kaj liaj filoj kaj lia edzino kaj la edzinoj de liaj filoj kune kun li en la arkeon, pro la akvo de la diluvo.
173  GEN 7:13  Ĝuste en tiu tago eniris en la arkeon Noa, kaj Ŝem kaj Ĥam kaj Jafet, la filoj de Noa, kaj la edzino de Noa, kaj la tri edzinoj de liaj filoj kune kun ili;
183  GEN 7:23  Kaj ekstermiĝis ĉiuj ekzistaĵoj, kiuj estis sur la tero, de homo ĝis brutoj kaj rampaĵoj kaj birdoj de la ĉielo; ili ekstermiĝis de sur la tero; kaj restis nur Noa kaj kio estis kun li en la arkeo.
193  GEN 8:9  Sed la kolombo ne trovis ripozejon por siaj piedoj, kaj ĝi revenis al li en la arkeon, ĉar akvo estis sur la supraĵo de la tuta tero. Kaj li etendis sian manon kaj prenis la kolombon kaj envenigis ĝin al si en la arkeon.
200  GEN 8:16  Eliru el la arkeo, vi kaj via edzino kaj viaj filoj kaj la edzinoj de viaj filoj kune kun vi;
202  GEN 8:18  Kaj eliris Noa kaj liaj filoj kaj lia edzino kaj la edzinoj de liaj filoj kune kun li.
206  GEN 8:22  De nun tiel longe, kiel la tero ekzistos, semado kaj rikoltado, malvarmo kaj varmo, somero kaj vintro, tago kaj nokto ne ĉesiĝos.
216  GEN 9:10  kaj kun ĉiu viva ekzistaĵo, kiu estas kun vi, el birdoj, el brutoj, kaj el ĉiuj bestoj de la tero kun vi, el ĉiuj, kiuj eliris el la arkeo, kun ĉiuj bestoj de la tero.
218  GEN 9:12  Kaj Dio diris: Ĉi tio estas la signo de la interligo, kiun Mi metas inter Mi kaj inter vi kaj inter ĉiu viva ekzistaĵo, kiu estas kun vi, por eternaj generacioj:
221  GEN 9:15  kaj Mi rememoros Mian interligon, kiu ekzistas inter Mi kaj vi kaj ĉiu viva ekzistaĵo el ĉiu karno, kaj la akvo ne fariĝos plu diluvo, por pereigi ĉiun karnon.
222  GEN 9:16  Kaj la arko estos en la nubo; kaj Mi ĝin vidos, por memori pri la eterna interligo inter Dio kaj ĉiu viva ekzistaĵo el ĉiu karno, kiu estas sur la tero.
229  GEN 9:23  Kaj Ŝem kaj Jafet prenis la veston kaj metis ĝin sur siajn ŝultrojn, kaj iris dorsdirekte kaj kovris la nudecon de sia patro; kaj iliaj vizaĝoj estis turnitaj malantaŭen, kaj la nudecon de sia patro ili ne vidis.
238  GEN 10:3  Kaj la filoj de Gomer: Aŝkenaz kaj Rifat kaj Togarma.
254  GEN 10:19  Kaj la limoj de la Kanaanidoj estis de Cidon ĝis Gerar kaj Gaza, ĝis Sodom kaj Gomora, Adma kaj Ceboim ĝis Laŝa.
262  GEN 10:27  kaj Hadoram kaj Uzal kaj Dikla
274  GEN 11:7  Ni malleviĝu do, kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia.
276  GEN 11:9  Tial oni donis al ĝi la nomon Babel, ĉar tie la Eternulo konfuzis la lingvon de la tuta tero kaj de tie la Eternulo disigis ilin sur la supraĵon de la tuta tero.
296  GEN 11:29  Kaj Abram kaj Naĥor prenis al si edzinojn; la nomo de la edzino de Abram estis Saraj, kaj la nomo de la edzino de Naĥor estis Milka, filino de Haran, kiu estis la patro de Milka kaj la patro de Jiska.
298  GEN 11:31  Kaj Teraĥ prenis sian filon Abram kaj sian nepon Lot, filo de Haran, kaj sian bofilinon Saraj, edzino de lia filo Abram; kaj ili eliris kune el Ur la Ĥaldea, por iri en la landon Kanaanan; kaj ili venis ĝis Ĥaran kaj enloĝiĝis tie.
304  GEN 12:5  Kaj Abram prenis sian edzinon Saraj kaj sian nevon Lot, kaj ilian tutan havon, kiun ili akiris, kaj la homojn, kiujn ili akiris en Ĥaran; kaj ili eliris, por iri al la lando Kanaana; kaj ili venis en la landon Kanaanan.
310  GEN 12:11  Kaj kiam li estis jam proksime de Egiptujo, li diris al sia edzino Saraj: Mi scias ja, ke vi estas virino belaspekta;
311  GEN 12:12  kaj kiam la Egiptoj vin vidos, ili diros: Tio estas lia edzino; kaj ili mortigos min, kaj vin ili lasos viva.
315  GEN 12:16  Kaj al Abram estis bone pro ŝi, kaj li havis ŝafojn kaj bovojn kaj azenojn kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj azeninojn kaj kamelojn.
316  GEN 12:17  Kaj la Eternulo punis per grandaj suferoj Faraonon kaj lian domon pro Saraj, la edzino de Abram.
317  GEN 12:18  Kaj Faraono alvokis Abramon, kaj diris: Kion vi faris al mi? kial vi ne diris al mi, ke ŝi estas via edzino?
318  GEN 12:19  kial vi diris: Ŝi estas mia fratino? Kaj mi prenis ŝin al mi kiel edzinon. Kaj nun jen estas via edzino; prenu kaj foriru.
319  GEN 12:20  Kaj Faraono ordonis pri li al homoj, kaj ili forkondukis lin kaj lian edzinon kaj lian tutan havon.
320  GEN 13:1  Kaj Abram supreniris el Egiptujo, li kaj lia edzino, kaj ĉio, kio estis kun li, kaj kun li ankaŭ Lot, direktante sin al sudo.
326  GEN 13:7  Kaj estis malpaco inter la paŝtistoj de la brutaro de Abram kaj la paŝtistoj de la brutaro de Lot; kaj la Kanaanidoj kaj Perizidoj tiam loĝis en la lando.
342  GEN 14:5  Kaj en la dek-kvara jaro venis Kedorlaomer, kaj la reĝoj, kiuj estis kun li, kaj ili venkobatis la Rafaidojn en Aŝterot-Karnaim, kaj la Zuzidojn en Ham, kaj la Emidojn en Ŝave-Kirjataim,
343  GEN 14:6  kaj la Ĥoridojn sur ilia monto Seir ĝis El-Paran, kiu estas ĉe la dezerto.
351  GEN 14:14  Kaj Abram aŭdis, ke lia frato estas kaptita, kaj li elkondukis siajn ekzercitojn, naskitajn en lia domo, tricent dek ok, kaj persekutis ĝis Dan.
362  GEN 15:1  Post tiuj fariĝoj la Eternulo diris al Abram en vizio jene: Ne timu, Abram, Mi estas via ŝildo; via rekompenco estas tre granda.
363  GEN 15:2  Kaj Abram diris: Ho Eternulo, mia Sinjoro, kion Vi donos al mi? mi vagas ja seninfane, kaj la administranto de mia domo estas Eliezer el Damasko.
371  GEN 15:10  Kaj li alportis al Li ĉion ĉi tion, kaj Li distranĉis ilin laŭ la mezo kaj metis ĉiujn partojn unu kontraŭ la alia, sed la birdojn Li ne distranĉis.
380  GEN 15:19  la Kenidojn kaj la Kenizidojn kaj la Kadmonidojn
381  GEN 15:20  kaj la Ĥetidojn kaj la Perizidojn kaj la Rafaidojn
383  GEN 16:1  Kaj Saraj, la edzino de Abram, ne naskis al li; sed ŝi havis sklavinon, Egiptinon, kies nomo estis Hagar.
385  GEN 16:3  Kaj Saraj, la edzino de Abram, prenis Hagaron la Egiptinon, sian sklavinon, kiam pasis dek jaroj de la tempo, kiam Abram ekloĝis en la lando Kanaana, kaj ŝi donis ŝin al sia edzo Abram kiel edzinon.
389  GEN 16:7  Kaj trovis ŝin anĝelo de la Eternulo ĉe akva fonto en la dezerto, ĉe la fonto sur la vojo al Ŝur.
401  GEN 17:3  Kaj Abram ĵetis sin vizaĝaltere, kaj Dio parolis al li, dirante:
413  GEN 17:15  Kaj Dio diris al Abraham: Vian edzinon Saraj ne nomu Saraj, sed ŝia nomo estu Sara.
415  GEN 17:17  Kaj Abraham ĵetis sin vizaĝaltere, kaj ekridis, kaj diris en sia koro: Ĉu de homo centjara fariĝos nasko, kaj ĉu Sara la naŭdekjara naskos?
417  GEN 17:19  Kaj Dio diris: Efektive Sara, via edzino, naskos al vi filon, kaj vi donos al li la nomon Isaak; kaj Mi starigos Mian interligon kun li kiel interligon eternan por lia idaro post li.
429  GEN 18:4  Oni alportos iom da akvo, kaj vi lavu viajn piedojn kaj ripozu sub la arbo.
431  GEN 18:6  Kaj Abraham rapidis en la tendon al Sara, kaj diris: Rapide prenu tri mezurojn da plej bona faruno, knedu, kaj faru kukojn.
434  GEN 18:9  Kaj ili diris al li: Kie estas Sara, via edzino? Kaj li respondis: Jen ŝi estas en la tendo.
435  GEN 18:10  Kaj Li diris: Mi revenos al vi en la sama jartempo, kaj tiam estos filo ĉe Sara, via edzino. Kaj Sara aŭskultis ĉe la pordo de la tendo, kiu estis malantaŭ Li.
445  GEN 18:20  Kaj la Eternulo diris: Ĉar la kriado de Sodom kaj Gomora estas granda kaj ilia pekado estas tre peza,
449  GEN 18:24  Eble ekzistas kvindek virtuloj en la urbo: ĉu Vi tiam pereigos kaj ne indulgos la lokon pro la kvindek virtuloj, kiuj estas en ĝi?
459  GEN 19:1  Kaj la du anĝeloj venis Sodomon vespere, kaj Lot tiam sidis ĉe la pordego de Sodom. Kiam Lot ilin ekvidis, li leviĝis renkonte al ili kaj kliniĝis vizaĝaltere.
466  GEN 19:8  Jen mi havas du filinojn, kiuj ankoraŭ ne ekkonis viron; mi elirigos ilin al vi, kaj faru kun ili, kion vi deziras; nur al tiuj viroj nenion faru, ĉar por tio ili venis sub la ombron de mia tegmento.
473  GEN 19:15  Kiam leviĝis la matenruĝo, la anĝeloj rapidigis Loton, dirante: Leviĝu, prenu vian edzinon kaj ambaŭ viajn filinojn, kiuj ĉi tie troviĝas, por ke vi ne pereu pro la krimeco de la urbo.
474  GEN 19:16  Sed ĉar li malrapidis, tial la viroj kaptis lian manon kaj la manon de lia edzino kaj la manojn de liaj du filinoj, pro kompato de la Eternulo al li, kaj ili elirigis lin kaj metis lin ekster la urbon.
479  GEN 19:21  Kaj Li diris al li: Jen Mi komplezos al vi ankaŭ en ĉi tiu afero, kaj Mi ne renversos la urbon, pri kiu vi parolis.
484  GEN 19:26  Kaj lia edzino ekrigardis malantaŭen, kaj ŝi fariĝis kolono el salo.
487  GEN 19:29  Kaj kiam Dio estis pereiganta la urbojn de la ĉirkaŭaĵo, Li rememoris pri Abraham, kaj Li elirigis Loton el la mezo de la ruinigado, kiam Li estis ruiniganta la urbojn, en kiuj loĝis Lot.