Wildebeest analysis examples for:   epo-epo   Ĉ    February 11, 2023 at 18:34    Script wb_pprint_html.py   by Ulf Hermjakob

8  GEN 1:8  Kaj Dio nomis la firmaĵon Ĉielo. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la dua tago.
57  GEN 3:1  Kaj la serpento estis pli ruza, ol ĉiuj kampaj bestoj, kiujn kreis Dio la Eternulo. Kaj ĝi diris al la virino: Ĉu Dio diris, ke vi ne manĝu de ĉiuj arboj de la ĝardeno?
70  GEN 3:14  Kaj Dio la Eternulo diris al la serpento: Ĉar vi tion faris, tial estu malbenita inter ĉiuj brutoj kaj inter ĉiuj bestoj de la kampo; sur via ventro vi irados kaj teron vi manĝados dum via tuta vivo.
73  GEN 3:17  Kaj al Adam Li diris: Ĉar vi obeis la voĉon de via edzino, kaj vi manĝis de la arbo, pri kiu Mi ordonis al vi, dirante, ke vi ne manĝu de ĝi, tial malbenita estu la tero pro vi; kun suferoj vi manĝados de ĝi dum via tuta vivo.
103  GEN 4:23  Kaj Lemeĥ diris al siaj edzinoj Ada kaj Cila: Aŭskultu mian voĉon, edzinoj de Lemeĥ, Atentu mian parolon! Ĉar viron mi mortigis por vundo al mi Kaj junulon por tubero al mi;
105  GEN 4:25  Kaj denove Adam ekkonis sian edzinon, kaj ŝi naskis filon, kaj donis al li la nomon Set: Ĉar Dio metis al mi alian semon anstataŭ Habel, kiun mortigis Kain.
135  GEN 5:29  Kaj li donis al li la nomon Noa, dirante: Ĉi tiu konsolos nin en niaj faroj kaj en la laboroj de niaj manoj sur la tero, kiun la Eternulo malbenis.
164  GEN 7:4  Ĉar post sep tagoj Mi pluvigos sur la teron dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj, kaj Mi ekstermos de sur la tero ĉiujn ekzistaĵojn, kiujn Mi kreis.
182  GEN 7:22  Ĉio, kio havis en si spiriton de vivo, el ĉio, kio estis sur la seka tero, mortis.
203  GEN 8:19  Ĉiuj bestoj, ĉiuj rampaĵoj, kaj ĉiuj birdoj, ĉio, kio moviĝas sur la tero, laŭ siaj familioj, eliris el la arkeo.
209  GEN 9:3  Ĉio, kio moviĝas kaj vivas, servu al vi kiel manĝaĵo; kiel verdan herbon, Mi donis al vi ĉion.
218  GEN 9:12  Kaj Dio diris: Ĉi tio estas la signo de la interligo, kiun Mi metas inter Mi kaj inter vi kaj inter ĉiu viva ekzistaĵo, kiu estas kun vi, por eternaj generacioj:
223  GEN 9:17  Kaj Dio diris al Noa: Ĉi tio estas la signo de la interligo, kiun Mi starigis inter Mi kaj ĉiu karno, kiu estas sur la tero.
264  GEN 10:29  kaj Ofir kaj Ĥavila kaj Jobab. Ĉiuj ĉi tiuj estis filoj de Joktan.
340  GEN 14:3  Ĉiuj ĉi tiuj kunvenis en la valo Sidim, kiu nun estas la Sala Maro.
365  GEN 15:4  Kaj tiam la Eternulo diris al li jene: Ĉi tiu ne estos via heredanto; nur tiu, kiu eliros el via internaĵo, estos via heredanto.
373  GEN 15:12  Ĉe la subiro de la suno profunda dormo falis sur Abramon; kaj jen timego pro la granda mallumo atakis lin.
395  GEN 16:13  Kaj la Eternulon, kiu parolis al ŝi, ŝi nomis: Dio-kiu-min-vidis; ĉar ŝi diris: Ĉi tie mi vidis Tiun, kiu min vidas; kaj ĉu mi poste vivas?
415  GEN 17:17  Kaj Abraham ĵetis sin vizaĝaltere, kaj ekridis, kaj diris en sia koro: Ĉu de homo centjara fariĝos nasko, kaj ĉu Sara la naŭdekjara naskos?
437  GEN 18:12  Kaj Sara ekridis interne, dirante: Ĉu kiam mi kadukiĝis, mi havus ankoraŭ volupton? kaj mia sinjoro estas ja maljuna!
438  GEN 18:13  Kaj la Eternulo diris al Abraham: Kial do Sara ridas, dirante: Ĉu efektive mi naskos, kiam mi maljuniĝis?
439  GEN 18:14  Ĉu por la Eternulo io estas malfacila? en la difinita tempo Mi revenos al vi en la venonta jaro, kaj Sara havos filon.
442  GEN 18:17  Kaj la Eternulo diris: Ĉu mi kaŝos antaŭ Abraham, kion Mi faras?
444  GEN 18:19  Ĉar Mi lin elektis, por ke li ordonu al siaj filoj kaj al sia domo post si, ke ili observu la vojon de la Eternulo, agante virte kaj juste; por ke la Eternulo plenumu pri Abraham, kion Li diris pri li.
445  GEN 18:20  Kaj la Eternulo diris: Ĉar la kriado de Sodom kaj Gomora estas granda kaj ilia pekado estas tre peza,
448  GEN 18:23  Kaj Abraham alproksimiĝis, kaj diris: Ĉu Vi ankaŭ pereigos virtulon kune kun malvirtulo?
514  GEN 20:18  Ĉar la Eternulo estis ŝlosinta ĉiujn uterojn en la domo de Abimeleĥ pro Sara, la edzino de Abraham.
571  GEN 22:23  Kaj de Betuel naskiĝis Rebeka. Ĉi tiujn ok naskis Milka al Naĥor, la frato de Abraham.
650  GEN 24:58  Kaj ili alvokis Rebekan, kaj diris al ŝi: Ĉu vi iros kun ĉi tiu viro? Kaj ŝi diris: Mi iros.
663  GEN 25:4  Kaj la filoj de Midjan estis Efa kaj Efer kaj Ĥanoĥ kaj Abida kaj Eldaa. Ĉiuj ĉi tiuj estis la filoj de Ketura.
702  GEN 26:9  Tiam Abimeleĥ vokis Isaakon, kaj diris: Jen, ŝi estas ja via edzino; kial do vi diris: Ŝi estas mia fratino? Kaj Isaak diris al li: Ĉar mi pensis, ke eble mi mortos pro ŝi.
748  GEN 27:20  Kaj Isaak diris al sia filo: Kiamaniere vi tiel rapide trovis, mia filo? Kaj tiu diris: Ĉar la Eternulo, via Dio, sendis al mi renkonte.
752  GEN 27:24  Kaj li diris: Ĉu tio estas vi, mia filo Esav? Kaj tiu diris: Mi.
764  GEN 27:36  Kaj li diris: Ĝuste do lia nomo estas Jakob, ĉar li submetis al mi la piedon jam du fojojn; mian unuenaskitecon li prenis, kaj jen li nun prenis mian benon! Kaj li diris: Ĉu vi ne rezervis por mi benon?
766  GEN 27:38  Kaj Esav diris al sia patro: Ĉu ĝi estas la sola beno, kiun vi havas? benu ankaŭ min, ho mia patro! Kaj Esav ekploris per laŭta voĉo.
801  GEN 29:5  Kaj li diris al ili: Ĉu vi konas Labanon, filon de Naĥor? Kaj ili diris: Ni konas.
802  GEN 29:6  Kaj li diris al ili: Ĉu li bone fartas? Kaj ili diris: Li fartas bone, kaj jen lia filino Raĥel venas kun la ŝafoj.
811  GEN 29:15  Kaj Laban diris al Jakob: Ĉu pro tio, ke vi estas mia parenco, vi devas servi min senpage? diru al mi, kion mi devas pagi al vi?
833  GEN 30:2  Kaj Jakob forte ekkoleris Raĥelon, kaj li diris: Ĉu mi anstataŭas Dion, kiu rifuzis al vi frukton de ventro?
846  GEN 30:15  Sed tiu diris al ŝi: Ĉu ne sufiĉas al vi, ke vi prenis mian edzon, kaj vi volas preni ankaŭ la mandragorojn de mia filo? Tiam Raĥel diris: Nu, li kuŝu kun vi ĉi tiun nokton por la mandragoroj de via filo.
872  GEN 30:41  Ĉiufoje, kiam pasiiĝis brutoj fortaj, Jakob metis la bastonojn en la kanalojn antaŭ la okuloj de la brutoj, por ke ili pasiiĝu antaŭ la bastonoj;
888  GEN 31:14  Kaj Raĥel kaj Lea respondis kaj diris al li: Ĉu ni havas ankoraŭ parton kaj heredon en la domo de nia patro?
890  GEN 31:16  Ĉar la tuta riĉo, kiun Dio forprenis de nia patro, apartenas al ni kaj al niaj infanoj. Kaj nun ĉion, kion Dio al vi diris, faru.
922  GEN 31:48  Laban diris: Ĉi tiu monteto estu nun atesto inter mi kaj vi; tial ĝi ricevis la nomon Galeed;
949  GEN 32:21  Kaj diru: Jen ankaŭ via sklavo Jakob iras post ni. Ĉar li pensis: Mi pardonemigos lin per la donaco, kiu iras antaŭ mi, kaj poste mi vidos lian vizaĝon; eble li akceptos min favore.
959  GEN 32:31  Kaj Jakob donis al tiu loko la nomon Penuel, dirante: Ĉar mi vidis Dion vizaĝon kontraŭ vizaĝo, kaj mia animo saviĝis.
1012  GEN 34:31  Sed ili diris: Ĉu estas permesite agi kun nia fratino kiel kun publikulino?
1048  GEN 36:7  Ĉar ilia havo estis tiel granda, ke ili ne povis loĝi kune; kaj la lando, en kiu ili vivis fremdule, ne povis teni ilin pro la grandeco de iliaj brutaroj.
1088  GEN 37:4  Ĉar la fratoj vidis, ke lin ilia patro amas pli ol ĉiujn liajn fratojn, tial ili malamis lin kaj ne povis paroli kun li pace.
1092  GEN 37:8  Tiam liaj fratoj diris al li: Ĉu vi estos reĝo super ni? aŭ ĉu vi regos super ni? Kaj ili ankoraŭ pli ekmalamis lin pro liaj sonĝoj kaj pro liaj vortoj.
1106  GEN 37:22  Kaj Ruben diris al ili: Ne verŝu sangon; ĵetu lin en ĉi tiun puton, kiu estas en la dezerto, sed manon ne metu sur lin. Ĉar li intencis savi lin el iliaj manoj kaj revenigi lin al sia patro.
1116  GEN 37:32  Kaj ili sendis la mikskoloran veston kaj venigis ĝin al sia patro, kaj dirigis: Ĉi tion ni trovis; rigardu, ĉu ĝi estas la vesto de via filo aŭ ne.
1131  GEN 38:11  Tiam Jehuda diris al sia bofilino Tamar: Restu kiel vidvino en la domo de via patro, ĝis grandiĝos mia filo Ŝela. Ĉar li timis, ke eble li ankaŭ mortos, kiel liaj fratoj. Kaj Tamar iris kaj ekloĝis en la domo de sia patro.
1134  GEN 38:14  Tiam ŝi demetis de si siajn vestojn de vidvineco kaj kovris sin per kovrotuko kaj vualis sin, kaj sidiĝis apud la pordo de Enaim, kiu troviĝas sur la vojo al Timna. Ĉar ŝi vidis, ke Ŝela grandiĝis kaj ŝi ne estas donita al li kiel edzino.
1136  GEN 38:16  Kaj li turnis sin al ŝi ĉe la vojo, kaj diris: Lasu min enveni al vi. Ĉar li ne sciis, ke tio estas lia bofilino. Kaj ŝi diris: Kion vi donos al mi, se vi envenos al mi?
1141  GEN 38:21  Kaj li demandis la homojn de ŝia loko, dirante: Kie estas la publikulino, kiu sidis en Enaim ĉe la vojo? Kaj ili diris: Ĉi tie ne estis publikulino.
1148  GEN 38:28  Kaj kiam ŝi estis naskanta, elŝoviĝis la mano de unu infano; kaj la akuŝistino prenis kaj alligis al la mano ruĝan fadenon, dirante: Ĉi tiu eliris la unua.
1188  GEN 40:15  Ĉar oni ŝtelis min el la lando de la Hebreoj, kaj ankaŭ ĉi tie mi faris nenion, pro kio oni metis min en la malliberejon.
1234  GEN 41:38  Kaj Faraono diris al siaj servantoj: Ĉu ni povus trovi tian homon, kiel li, en kiu estas la spirito de Dio?
1235  GEN 41:39  Kaj Faraono diris al Jozef: Ĉar Dio sciigis al vi ĉion ĉi tion, ne ekzistas kompetentulo kaj saĝulo tia, kiel vi.
1298  GEN 43:7  Kaj ili diris: La homo severe demandis pri ni kaj pri nia familio, dirante: Ĉu via patro ankoraŭ vivas? ĉu vi havas fraton? Kaj ni respondis al li tiujn demandojn. Ĉu ni povis scii, ke li diros: Venigu vian fraton?
1318  GEN 43:27  Kaj li demandis ilin pri ilia farto, kaj diris: Ĉu bone fartas via maljuna patro, pri kiu vi diris al mi? ĉu li vivas ankoraŭ?
1320  GEN 43:29  Kaj li levis siajn okulojn, kaj ekvidis sian fraton Benjamen, la filon de lia patrino, kaj li diris: Ĉu tio estas via plej juna frato, pri kiu vi diris al mi? Kaj li diris: Dio vin favoru, mia filo.
1344  GEN 44:19  Mia sinjoro demandis siajn sklavojn, dirante: Ĉu vi havas patron aŭ fraton?
1357  GEN 44:32  Ĉar mi, via sklavo, garantiis por la knabo antaŭ mia patro, dirante: Se mi ne revenigos lin al vi, mi estos kulpa antaŭ mia patro por ĉiam.
1359  GEN 44:34  Ĉar kiel mi iros al mia patro, se la knabo ne estos kun mi? mi tiam vidus la malfeliĉon, kiu trafos mian patron.
1365  GEN 45:6  Ĉar nun jam du jarojn daŭras la malsato en la lando, sed ankoraŭ dum kvin jaroj ne estos plugado nek rikoltado.
1478  GEN 49:4  Rapidema kiel akvo, vi ne staros plej alte, Ĉar vi supreniris sur la liton de via patro; Tiam vi malhonoris mian liton per la supreniro.
1480  GEN 49:6  En ilian konsilon mia animo ne iru, Al ilia kunveno ne aliĝu mia honoro; Ĉar en sia kolero ili mortigis viron Kaj pro sia kaprico ili kripligis bovon.
1487  GEN 49:13  Zebulun loĝos ĉe la bordo de maro, Ĉe albordiĝejo de ŝipoj, Kaj lia limo atingos Cidonon.
1494  GEN 49:20  Ĉe Aŝer estas grasa lia pano, Kaj li liverados frandaĵojn al reĝoj.
1497  GEN 49:23  Ĉagrenis lin pafistoj Kaj pafis kaj malamikis kontraŭ li;
1555  EXO 1:22  Kaj Faraono ordonis al sia tuta popolo, dirante: Ĉiun filon, kiu naskiĝis, ĵetu en la Riveron, kaj ĉiun filinon lasu viva.
1562  EXO 2:7  Tiam lia fratino diris al la filino de Faraono: Ĉu mi iru kaj voku al vi virinon nutrantinon el la Hebreinoj, ke ŝi nutru por vi la infanon?
1602  EXO 3:22  Ĉiu virino petos de sia najbarino kaj de sia samdomanino vazojn arĝentajn kaj vazojn orajn kaj vestojn; kaj vi metos tion sur viajn filojn kaj sur viajn filinojn, kaj vi senhavigos la Egiptojn.
1698  EXO 7:12  Ĉiu el ili ĵetis sian bastonon, kaj ili fariĝis serpentoj; sed la bastono de Aaron englutis iliajn bastonojn.
1732  EXO 8:17  Ĉar se vi ne forliberigos Mian popolon, jen Mi venigos sur vin kaj sur viajn servantojn kaj sur vian popolon kaj en viajn domojn fiinsektojn; kaj pleniĝos de la fiinsektoj la domoj de la Egiptoj, kaj ankaŭ la tero, sur kiu ili estas.
1745  EXO 9:2  Ĉar se vi ne volos forliberigi kaj vi plue ilin retenos,
1757  EXO 9:14  Ĉar ĉi tiun fojon Mi sendos ĉiujn Miajn frapojn en vian koron kaj sur viajn servantojn kaj sur vian popolon, por ke vi sciu, ke ne ekzistas simila al Mi sur la tuta tero.
1758  EXO 9:15  Ĉar nun Mi etendus Mian manon kaj batus vin kaj vian popolon per pesto, kaj vi malaperus de la tero;
1782  EXO 10:4  Ĉar se vi rifuzos forliberigi Mian popolon, jen Mi venigos morgaŭ akridojn en vian regionon;
1819  EXO 12:2  Ĉi tiu monato estu por vi komenco de la monatoj; la unua ĝi estu por vi inter la monatoj de la jaro.
1860  EXO 12:43  Kaj la Eternulo diris al Moseo kaj Aaron: Ĉi tio estas la leĝo pri la Pasko: neniu fremdulo manĝu ĝin.
1901  EXO 14:11  Kaj ili diris al Moseo: Ĉu ne ekzistis tomboj en Egiptujo, ke vi prenis nin, por morti en la dezerto? kion vi faris al ni, elkondukinte nin el Egiptujo?
1922  EXO 15:1  Tiam Moseo kaj la Izraelidoj kantis ĉi tiun kanton al la Eternulo, kaj parolis jene: Mi kantos al la Eternulo, ĉar Li alte leviĝis; Ĉevalon kaj ĝian rajdanton Li ĵetis en la maron.
1940  EXO 15:19  Ĉar la ĉevaloj de Faraono kun liaj ĉaroj kaj rajdantoj eniĝis en la maron, kaj la Eternulo turnis sur ilin la akvon de la maro; sed la Izraelidoj iris sur seka tero tra la mezo de la maro.
1942  EXO 15:21  Kaj Mirjam antaŭkantis al ili: Kantu al la Eternulo, ĉar Li alte leviĝis; Ĉevalon kaj ĝian rajdanton Li ĵetis en la maron.
1991  EXO 17:7  Kaj li donis al tiu loko la nomon Masa kaj Meriba, pro la malpaco de la Izraelidoj, kaj pro tio, ke ili provis la Eternulon, dirante: Ĉu la Eternulo estas inter ni, aŭ ne?
2000  EXO 17:16  Ĉar li diris: Estas promesite per la altaro de la Eternulo, ke la Eternulo militos kontraŭ Amalek de generacio al generacio.
2035  EXO 19:8  Kaj la tuta popolo respondis kune kaj diris: Ĉion, kion la Eternulo diris, ni faros. Kaj Moseo raportis la vortojn de la popolo al la Eternulo.
2133  EXO 22:18  Ĉiu, kiu kuŝis kun bruto, estu mortigita.
2181  EXO 24:3  Kaj Moseo venis kaj rakontis al la popolo ĉiujn vortojn de la Eternulo kaj ĉiujn leĝojn. Kaj la tuta popolo respondis per unu voĉo, kaj ili diris: Ĉion, kion diris la Eternulo, ni faros.
2185  EXO 24:7  Kaj li prenis la libron de la interligo kaj laŭtlegis ĝin al la popolo, kaj ili diris: Ĉion, kion diris la Eternulo, ni faros kaj obeos.
2290  EXO 27:17  Ĉiuj kolonoj ĉirkaŭ la korto havu ligilojn el arĝento, hokojn el arĝento, kaj bazojn el kupro.
2292  EXO 27:19  Ĉiuj vazoj de la tabernaklo, por ĉiuj servoj, kaj ĉiuj ĝiaj najloj kaj ĉiuj najloj de la korto, estu el kupro.
2397  EXO 30:14  Ĉiu, kiu pasas la kalkulon, de la aĝo de dudek jaroj kaj pli, devas doni la oferdonon al la Eternulo.
2464  EXO 32:25  Ĉar Moseo vidis, ke la popolo estas sendisciplina, ĉar Aaron sendisciplinigis ĝin ĝis honto antaŭ la malamikoj,
2511  EXO 34:14  Ĉar vi ne devas adori alian dion; ĉar la Eternulo, koleremulo estas Lia nomo, estas Dio kolerema.
2516  EXO 34:19  Ĉio, kio malfermas unue la uteron, apartenas al mi; ĉiu virseksulo el viaj brutoj, kiu malfermas unue la uteron, bovo aŭ ŝafo.
2521  EXO 34:24  Ĉar Mi forpelos gentojn antaŭ vi kaj vastigos viajn limojn, kaj neniu deziros havi vian landon, kiam vi iros, por montriĝi antaŭ la Eternulo, via Dio, tri fojojn en la jaro.