1 | GEN 1:1 | En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron. |
9 | GEN 1:9 | Kaj Dio diris: Kolektiĝu la akvo de sub la ĉielo en unu lokon, kaj aperu la sekaĵo; kaj fariĝis tiel. |
14 | GEN 1:14 | Kaj Dio diris: Estu lumaĵoj en la ĉiela firmaĵo, por apartigi la tagon de la nokto, kaj ili prezentu signojn, tempojn, tagojn, kaj jarojn; |
15 | GEN 1:15 | kaj ili estu lumaĵoj en la ĉiela firmaĵo, por lumi super la tero; kaj fariĝis tiel. |
17 | GEN 1:17 | Kaj Dio starigis ilin sur la ĉiela firmaĵo, por ke ili lumu sur la teron, |
20 | GEN 1:20 | Kaj Dio diris: La akvo aperigu moviĝantaĵojn, vivajn estaĵojn, kaj birdoj ekflugu super la tero, sub la ĉiela firmaĵo. |
21 | GEN 1:21 | Kaj Dio kreis la grandajn balenojn, kaj ĉiujn vivajn estaĵojn moviĝantajn, kiujn aperigis la akvo, laŭ ilia speco, kaj ĉiujn flugilhavajn birdojn laŭ ilia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. |
25 | GEN 1:25 | Kaj Dio kreis la bestojn de la tero, laŭ ilia speco, kaj la brutojn, laŭ ilia speco, kaj ĉiujn rampaĵojn de la tero, laŭ ilia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. |
26 | GEN 1:26 | Kaj Dio diris: Ni kreu homon laŭ Nia bildo, similan al Ni; kaj ili regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj de la ĉielo kaj super la brutoj, kaj super ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero. |
28 | GEN 1:28 | Kaj Dio benis ilin, kaj Dio diris al ili: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la teron kaj submetu ĝin al vi, kaj regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj de la ĉielo, kaj super ĉiuj bestoj, kiuj moviĝas sur la tero. |
29 | GEN 1:29 | Kaj Dio diris: Jen Mi donis al vi ĉiujn herbojn, kiuj semas semon, kiuj troviĝas sur la tuta tero, kaj ĉiujn arbojn, kiuj havas en si arban frukton, kiu semas semon; tio estu por vi manĝaĵo. |
30 | GEN 1:30 | Kaj al ĉiuj bestoj de la tero kaj al ĉiuj birdoj de la ĉielo kaj al ĉiuj rampaĵoj sur la tero, kiuj havas en si vivan animon, la tutan verdan herbaĵon kiel manĝaĵon. Kaj fariĝis tiel. |
31 | GEN 1:31 | Kaj Dio rigardis ĉion, kion Li kreis, kaj vidis, ke ĝi estas tre bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la sesa tago. |
32 | GEN 2:1 | Kaj estis finitaj la ĉielo kaj la tero kaj ĉiuj iliaj apartenaĵoj. |
34 | GEN 2:3 | Kaj Dio benis la sepan tagon kaj sanktigis ĝin, ĉar en ĝi Li ripozis de Sia tuta laboro, kiun Li faris kreante. |
35 | GEN 2:4 | Tia estas la naskiĝo de la ĉielo kaj la tero, kiam ili estis kreitaj, kiam Dio la Eternulo faris la teron kaj la ĉielon. |
36 | GEN 2:5 | Kaj nenia kampa arbetaĵo ankoraŭ estis sur la tero, kaj nenia kampa herbo ankoraŭ kreskis, ĉar Dio la Eternulo ne pluvigis sur la teron, kaj ne ekzistis homo, por prilabori la teron. |
40 | GEN 2:9 | Kaj Dio la Eternulo elkreskigis el la tero ĉiun arbon ĉarman por la vido kaj bonan por la manĝo, kaj la arbon de vivo en la mezo de la ĝardeno, kaj la arbon de sciado pri bono kaj malbono. |
41 | GEN 2:10 | Kaj rivero eliras el Eden, por akvoprovizi la ĝardenon, kaj de tie ĝi dividiĝas kaj fariĝas kvar ĉefpartoj. |
42 | GEN 2:11 | La nomo de unu estas Piŝon; ĝi estas tiu, kiu ĉirkaŭas la tutan landon Ĥavila, kie estas la oro. |
44 | GEN 2:13 | Kaj la nomo de la dua rivero estas Giĥon; ĝi estas tiu, kiu ĉirkaŭas la tutan landon Etiopujo. |
47 | GEN 2:16 | Kaj Dio la Eternulo ordonis al la homo, dirante: De ĉiu arbo de la ĝardeno vi manĝu; |
48 | GEN 2:17 | sed de la arbo de sciado pri bono kaj malbono vi ne manĝu, ĉar en la tago, en kiu vi manĝos de ĝi, vi mortos. |
50 | GEN 2:19 | Kaj Dio la Eternulo kreis el la tero ĉiujn bestojn de la kampo kaj ĉiujn birdojn de la ĉielo, kaj venigis ilin al la homo, por vidi, kiel li nomos ilin; kaj kiel la homo nomis ĉiun vivan estaĵon, tiel restis ĝia nomo. |
51 | GEN 2:20 | Kaj la homo donis nomojn al ĉiuj brutoj kaj al la birdoj de la ĉielo kaj al ĉiuj bestoj de la kampo; sed por la homo ne troviĝis helpanto simila al li. |
52 | GEN 2:21 | Kaj Dio la Eternulo faligis profundan dormon sur la homon, kaj ĉi tiu endormiĝis; kaj Li prenis unu el liaj ripoj kaj fermis la lokon per karno. |
54 | GEN 2:23 | Kaj la homo diris: Jen nun ŝi estas osto el miaj ostoj kaj karno el mia karno; ŝi estu nomata Virino, ĉar el Viro ŝi estas prenita. |
57 | GEN 3:1 | Kaj la serpento estis pli ruza, ol ĉiuj kampaj bestoj, kiujn kreis Dio la Eternulo. Kaj ĝi diris al la virino: Ĉu Dio diris, ke vi ne manĝu de ĉiuj arboj de la ĝardeno? |
62 | GEN 3:6 | Kaj la virino vidis, ke la arbo estas bona por manĝi kaj ĝi estas ĉarma por la okuloj, kaj la arbo estas dezirinda por saĝiĝi; kaj ŝi prenis de ĝiaj fruktoj, kaj ŝi manĝis, kaj ŝi donis kune ankaŭ al sia edzo, kaj li manĝis. |
64 | GEN 3:8 | Kaj ili aŭdis la voĉon de Dio la Eternulo, kiu marŝis en la ĝardeno dum la malvarmeto de la tago; kaj Adam kaj lia edzino kaŝiĝis de Dio la Eternulo inter la arboj de la ĝardeno. |
66 | GEN 3:10 | Kaj tiu diris: Vian voĉon mi aŭdis en la ĝardeno, kaj mi ektimis, ĉar mi estas nuda; kaj mi kaŝis min. |
67 | GEN 3:11 | Kaj Dio diris: Kiu diris al vi, ke vi estas nuda? ĉu vi ne manĝis de la arbo, pri kiu Mi ordonis al vi, ke vi ne manĝu de ĝi? |
70 | GEN 3:14 | Kaj Dio la Eternulo diris al la serpento: Ĉar vi tion faris, tial estu malbenita inter ĉiuj brutoj kaj inter ĉiuj bestoj de la kampo; sur via ventro vi irados kaj teron vi manĝados dum via tuta vivo. |
73 | GEN 3:17 | Kaj al Adam Li diris: Ĉar vi obeis la voĉon de via edzino, kaj vi manĝis de la arbo, pri kiu Mi ordonis al vi, dirante, ke vi ne manĝu de ĝi, tial malbenita estu la tero pro vi; kun suferoj vi manĝados de ĝi dum via tuta vivo. |
75 | GEN 3:19 | En la ŝvito de via vizaĝo vi manĝados panon, ĝis vi revenos en la teron, el kiu vi estas prenita; ĉar vi estas polvo kaj refariĝos polvo. |
76 | GEN 3:20 | Kaj Adam donis al sia edzino la nomon Eva, ĉar ŝi estis patrino de ĉiuj vivantoj. |
87 | GEN 4:7 | Ja se vi agos bone, vi estos forta; sed se vi agos malbone, la peko kuŝos ĉe la pordo, kaj vin ĝi aspiros, sed vi regu super ĝi. |
89 | GEN 4:9 | Kaj la Eternulo diris al Kain: Kie estas via frato Habel? Kaj tiu diris: Mi ne scias; ĉu mi estas gardisto de mia frato? |
90 | GEN 4:10 | Kaj Li diris: Kion vi faris? la voĉo de la sango de via frato krias al Mi de la tero. |
101 | GEN 4:21 | Kaj la nomo de lia frato estis Jubal; li estis la patro de ĉiuj, kiuj ludas harpon kaj fluton. |
103 | GEN 4:23 | Kaj Lemeĥ diris al siaj edzinoj Ada kaj Cila: Aŭskultu mian voĉon, edzinoj de Lemeĥ, Atentu mian parolon! Ĉar viron mi mortigis por vundo al mi Kaj junulon por tubero al mi; |
130 | GEN 5:24 | Kaj Ĥanoĥ iradis kun Dio; kaj li malaperis, ĉar Dio lin prenis. |
140 | GEN 6:2 | tiam la filoj de Dio vidis la filinojn de la homoj, ke ili estas belaj; kaj ili prenis al si edzinojn el ĉiuj, kiujn ili elektis. |
141 | GEN 6:3 | Kaj la Eternulo diris: Ne regos Mia spirito inter la homoj eterne, pro iliaj pekoj, ĉar ili estas karno; ilia vivo estu cent dudek jaroj. |
142 | GEN 6:4 | Gigantoj estis sur la tero en tiu tempo, eĉ post kiam la filoj de Dio venis al la filinoj de la homoj kaj ĉi tiuj naskis al ili. Tio estis la fortuloj, tre famaj de plej antikva tempo. |
143 | GEN 6:5 | Kaj la Eternulo vidis, ke granda estas la malboneco de la homoj sur la tero kaj ke ĉiuj pensoj kaj intencoj de iliaj koroj estas nur malbono en ĉiu tempo; |
145 | GEN 6:7 | Kaj la Eternulo diris: Mi ekstermos de sur la tero la homon, kiun Mi kreis, de la homo ĝis la brutoj, ĝis la rampaĵoj, kaj ĝis la birdoj de la ĉielo; ĉar Mi pentas, ke Mi ilin kreis. |
146 | GEN 6:8 | Sed Noa akiris plaĉon en la okuloj de la Eternulo. |
150 | GEN 6:12 | Kaj Dio vidis la teron, ke ĝi malvirtiĝis, ĉar ĉiu karno malvirtigis sian vojon sur la tero. |
151 | GEN 6:13 | Kaj Dio diris al Noa: La fino de ĉiu karno venis antaŭ Min, ĉar la tero pleniĝis de maljustaĵoj per ili, kaj jen Mi pereigos ilin kun la tero. |
152 | GEN 6:14 | Faru al vi arkeon el ligno gofera; apartaĵojn faru en la arkeo, kaj ŝmiru ĝin per peĉo interne kaj ekstere. |
155 | GEN 6:17 | Kaj jen Mi venigos akvan diluvon sur la teron, por ekstermi ĉiun karnon, kiu havas en si spiriton de vivo sub la ĉielo; ĉio, kio estas sur la tero, pereos. |
157 | GEN 6:19 | Kaj el ĉiuj vivaĵoj, el ĉiu karno, enkonduku po unu paro el ĉiuj en la arkeon, ke ili restu vivaj kun vi; virbesto kaj virinbesto ili estu. |
158 | GEN 6:20 | El la birdoj laŭ iliaj specoj, kaj el la brutoj laŭ iliaj specoj, el ĉiuj rampaĵoj de la tero laŭ iliaj specoj, po paro el ĉiuj eniru kun vi, por resti vivaj. |
159 | GEN 6:21 | Kaj vi prenu al vi el ĉiuj manĝaĵoj, kiuj estas manĝataj, kaj kolektu al vi; kaj ĝi estu por vi kaj por ili por manĝi. |
160 | GEN 6:22 | Kaj Noa tion faris; ĉion, kiel Dio al li ordonis, tiel li faris. |
161 | GEN 7:1 | Kaj la Eternulo diris al Noa: Eniru vi kaj via tuta familio en la arkeon, ĉar vin Mi vidis, ke vi estas virtulo antaŭ Mi en ĉi tiu generacio. |
162 | GEN 7:2 | El ĉiuj brutoj puraj prenu al vi po sep paroj, virbestojn kaj iliajn inojn; kaj el la brutoj, kiuj ne estas puraj, po du, virbeston kaj ĝian inon. |
163 | GEN 7:3 | Ankaŭ el la birdoj de la ĉielo po sep paroj, virbestojn kaj virinbestojn, por ke semo restu sur la tuta tero. |
164 | GEN 7:4 | Ĉar post sep tagoj Mi pluvigos sur la teron dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj, kaj Mi ekstermos de sur la tero ĉiujn ekzistaĵojn, kiujn Mi kreis. |
165 | GEN 7:5 | Kaj Noa faris ĉion, kion la Eternulo al li ordonis. |
168 | GEN 7:8 | El la brutoj puraj, kaj el la brutoj, kiuj ne estas puraj, kaj el la birdoj, kaj el ĉiuj rampaĵoj sur la tero, |
171 | GEN 7:11 | En la sescenta jaro de la vivo de Noa, en la dua monato, en la dek-sepa tago de la monato, en tiu tago disfendiĝis ĉiuj fontoj de la granda abismo kaj la aperturoj de la ĉielo malfermiĝis. |
174 | GEN 7:14 | ili, kaj ĉiuj bestoj laŭ siaj specoj, kaj ĉiuj brutoj laŭ siaj specoj, kaj ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero, laŭ siaj specoj, kaj ĉiuj flugaĵoj laŭ siaj specoj, ĉiuj birdoj, ĉiuj flugilhavantoj. |
175 | GEN 7:15 | Kaj eniris al Noa en la arkeon po du el ĉiu karno, kiu havas en si spiriton de vivo. |
176 | GEN 7:16 | Kaj la venintoj, virbesto kaj ino el ĉiu karno, eniris, kiel ordonis al ili Dio; kaj la Eternulo fermis post ili. |
179 | GEN 7:19 | Kaj la akvo treege fortiĝis kaj tre multiĝis sur la tero; kaj kovriĝis ĉiuj altaj montoj, kiuj estas sub la ĉielo. |
181 | GEN 7:21 | Kaj pereis ĉiu karno, kiu moviĝas sur la tero, la birdoj kaj la brutoj kaj la bestoj, kaj ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero, kaj ĉiuj homoj. |
182 | GEN 7:22 | Ĉio, kio havis en si spiriton de vivo, el ĉio, kio estis sur la seka tero, mortis. |
183 | GEN 7:23 | Kaj ekstermiĝis ĉiuj ekzistaĵoj, kiuj estis sur la tero, de homo ĝis brutoj kaj rampaĵoj kaj birdoj de la ĉielo; ili ekstermiĝis de sur la tero; kaj restis nur Noa kaj kio estis kun li en la arkeo. |
185 | GEN 8:1 | Kaj Dio rememoris Noan, kaj ĉiujn bestojn kaj ĉiujn brutojn, kiuj estis kun li en la arkeo; kaj Dio venigis venton sur la teron, kaj la akvo kvietiĝis. |
186 | GEN 8:2 | Kaj fermiĝis la fontoj de la abismo kaj la aperturoj de la ĉielo, kaj ĉesiĝis la pluvo el la ĉielo. |
192 | GEN 8:8 | Kaj li ellasis de si kolombon, por vidi, ĉu jam malfortiĝis la akvo sur la tero. |
193 | GEN 8:9 | Sed la kolombo ne trovis ripozejon por siaj piedoj, kaj ĝi revenis al li en la arkeon, ĉar akvo estis sur la supraĵo de la tuta tero. Kaj li etendis sian manon kaj prenis la kolombon kaj envenigis ĝin al si en la arkeon. |
196 | GEN 8:12 | Kaj li atendis ankoraŭ aliajn sep tagojn, kaj li ellasis la kolombon, kaj ĉi tiu jam ne plu revenis al li. |