Wildebeest analysis examples for:   epo-epo   ĵ    February 11, 2023 at 18:34    Script wb_pprint_html.py   by Ulf Hermjakob

6  GEN 1:6  Kaj Dio diris: Estu firmaĵo inter la akvo, kaj ĝi apartigu akvon de akvo.
7  GEN 1:7  Kaj Dio kreis la firmaĵon, kaj apartigis la akvon, kiu estas sub la firmaĵo, de la akvo, kiu estas super la firmaĵo; kaj fariĝis tiel.
8  GEN 1:8  Kaj Dio nomis la firmaĵon Ĉielo. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la dua tago.
9  GEN 1:9  Kaj Dio diris: Kolektiĝu la akvo de sub la ĉielo en unu lokon, kaj aperu la sekaĵo; kaj fariĝis tiel.
10  GEN 1:10  Kaj Dio nomis la sekaĵon Tero, kaj la kolektiĝojn de la akvo Li nomis Maroj. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona.
11  GEN 1:11  Kaj Dio diris: Kreskigu la tero verdaĵon, herbon, kiu naskas semon, fruktarbon, kiu donas laŭ sia speco frukton, kies semo estas en ĝi mem, sur la tero; kaj fariĝis tiel.
12  GEN 1:12  Kaj la tero elkreskigis verdaĵon, herbon, kiu naskas semon laŭ sia speco, kaj arbon, kiu donas frukton, kies semo estas en ĝi mem laŭ sia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona.
14  GEN 1:14  Kaj Dio diris: Estu lumaĵoj en la ĉiela firmaĵo, por apartigi la tagon de la nokto, kaj ili prezentu signojn, tempojn, tagojn, kaj jarojn;
15  GEN 1:15  kaj ili estu lumaĵoj en la ĉiela firmaĵo, por lumi super la tero; kaj fariĝis tiel.
16  GEN 1:16  Kaj Dio faris la du grandajn lumaĵojn: la pli grandan lumaĵon, por regi la tagon, kaj la malpli grandan lumaĵon, por regi la nokton, kaj la stelojn.
17  GEN 1:17  Kaj Dio starigis ilin sur la ĉiela firmaĵo, por ke ili lumu sur la teron,
20  GEN 1:20  Kaj Dio diris: La akvo aperigu moviĝantaĵojn, vivajn estaĵojn, kaj birdoj ekflugu super la tero, sub la ĉiela firmaĵo.
21  GEN 1:21  Kaj Dio kreis la grandajn balenojn, kaj ĉiujn vivajn estaĵojn moviĝantajn, kiujn aperigis la akvo, laŭ ilia speco, kaj ĉiujn flugilhavajn birdojn laŭ ilia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona.
24  GEN 1:24  Kaj Dio diris: La tero aperigu vivajn estaĵojn, laŭ ilia speco, brutojn kaj rampaĵojn kaj surterajn bestojn, laŭ ilia speco; kaj fariĝis tiel.
25  GEN 1:25  Kaj Dio kreis la bestojn de la tero, laŭ ilia speco, kaj la brutojn, laŭ ilia speco, kaj ĉiujn rampaĵojn de la tero, laŭ ilia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona.
26  GEN 1:26  Kaj Dio diris: Ni kreu homon laŭ Nia bildo, similan al Ni; kaj ili regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj de la ĉielo kaj super la brutoj, kaj super ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero.
29  GEN 1:29  Kaj Dio diris: Jen Mi donis al vi ĉiujn herbojn, kiuj semas semon, kiuj troviĝas sur la tuta tero, kaj ĉiujn arbojn, kiuj havas en si arban frukton, kiu semas semon; tio estu por vi manĝaĵo.
30  GEN 1:30  Kaj al ĉiuj bestoj de la tero kaj al ĉiuj birdoj de la ĉielo kaj al ĉiuj rampaĵoj sur la tero, kiuj havas en si vivan animon, la tutan verdan herbaĵon kiel manĝaĵon. Kaj fariĝis tiel.
32  GEN 2:1  Kaj estis finitaj la ĉielo kaj la tero kaj ĉiuj iliaj apartenaĵoj.
36  GEN 2:5  Kaj nenia kampa arbetaĵo ankoraŭ estis sur la tero, kaj nenia kampa herbo ankoraŭ kreskis, ĉar Dio la Eternulo ne pluvigis sur la teron, kaj ne ekzistis homo, por prilabori la teron.
37  GEN 2:6  Sed nebulo leviĝadis de la tero kaj donadis malsekecon al la tuta supraĵo de la tero.
50  GEN 2:19  Kaj Dio la Eternulo kreis el la tero ĉiujn bestojn de la kampo kaj ĉiujn birdojn de la ĉielo, kaj venigis ilin al la homo, por vidi, kiel li nomos ilin; kaj kiel la homo nomis ĉiun vivan estaĵon, tiel restis ĝia nomo.
63  GEN 3:7  Kaj malfermiĝis la okuloj de ili ambaŭ, kaj ili sciiĝis, ke ili estas nudaj; kaj ili kunkudris foliojn de figarbo kaj faris al si zonaĵojn.
74  GEN 3:18  Kaj dornojn kaj pikaĵojn ĝi kreskigos por vi, kaj vi manĝados herbojn de la kampo.
102  GEN 4:22  Cila ankaŭ naskis Tubal-Kainon, forĝanton de diversaj majstraĵoj el kupro kaj fero. Kaj la fratino de Tubal-Kain estis Naama.
145  GEN 6:7  Kaj la Eternulo diris: Mi ekstermos de sur la tero la homon, kiun Mi kreis, de la homo ĝis la brutoj, ĝis la rampaĵoj, kaj ĝis la birdoj de la ĉielo; ĉar Mi pentas, ke Mi ilin kreis.
149  GEN 6:11  Kaj la tero malvirtiĝis antaŭ Dio, kaj la tero pleniĝis de maljustaĵoj.
151  GEN 6:13  Kaj Dio diris al Noa: La fino de ĉiu karno venis antaŭ Min, ĉar la tero pleniĝis de maljustaĵoj per ili, kaj jen Mi pereigos ilin kun la tero.
152  GEN 6:14  Faru al vi arkeon el ligno gofera; apartaĵojn faru en la arkeo, kaj ŝmiru ĝin per peĉo interne kaj ekstere.
157  GEN 6:19  Kaj el ĉiuj vivaĵoj, el ĉiu karno, enkonduku po unu paro el ĉiuj en la arkeon, ke ili restu vivaj kun vi; virbesto kaj virinbesto ili estu.
158  GEN 6:20  El la birdoj laŭ iliaj specoj, kaj el la brutoj laŭ iliaj specoj, el ĉiuj rampaĵoj de la tero laŭ iliaj specoj, po paro el ĉiuj eniru kun vi, por resti vivaj.
159  GEN 6:21  Kaj vi prenu al vi el ĉiuj manĝaĵoj, kiuj estas manĝataj, kaj kolektu al vi; kaj ĝi estu por vi kaj por ili por manĝi.
164  GEN 7:4  Ĉar post sep tagoj Mi pluvigos sur la teron dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj, kaj Mi ekstermos de sur la tero ĉiujn ekzistaĵojn, kiujn Mi kreis.
168  GEN 7:8  El la brutoj puraj, kaj el la brutoj, kiuj ne estas puraj, kaj el la birdoj, kaj el ĉiuj rampaĵoj sur la tero,
174  GEN 7:14  ili, kaj ĉiuj bestoj laŭ siaj specoj, kaj ĉiuj brutoj laŭ siaj specoj, kaj ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero, laŭ siaj specoj, kaj ĉiuj flugaĵoj laŭ siaj specoj, ĉiuj birdoj, ĉiuj flugilhavantoj.
178  GEN 7:18  Kaj la akvo fortiĝis sur la tero, kaj la arkeo naĝis sur la supraĵo de la akvo.
181  GEN 7:21  Kaj pereis ĉiu karno, kiu moviĝas sur la tero, la birdoj kaj la brutoj kaj la bestoj, kaj ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero, kaj ĉiuj homoj.
183  GEN 7:23  Kaj ekstermiĝis ĉiuj ekzistaĵoj, kiuj estis sur la tero, de homo ĝis brutoj kaj rampaĵoj kaj birdoj de la ĉielo; ili ekstermiĝis de sur la tero; kaj restis nur Noa kaj kio estis kun li en la arkeo.
193  GEN 8:9  Sed la kolombo ne trovis ripozejon por siaj piedoj, kaj ĝi revenis al li en la arkeon, ĉar akvo estis sur la supraĵo de la tuta tero. Kaj li etendis sian manon kaj prenis la kolombon kaj envenigis ĝin al si en la arkeon.
197  GEN 8:13  Kaj en la sescent-unua jaro, en la unua tago de la unua monato, forsekiĝis la akvo sur la tero; kaj Noa malfermis la tegmenton de la arkeo, kaj li vidis, ke sekiĝis la supraĵo de la tero.
201  GEN 8:17  ĉiujn bestojn, kiuj estas kun vi, el ĉiu karno, el la birdoj kaj brutoj, kaj el ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero, elirigu kune kun vi; kaj ili moviĝu sur la tero kaj fruktu kaj multiĝu sur la tero.
203  GEN 8:19  Ĉiuj bestoj, ĉiuj rampaĵoj, kaj ĉiuj birdoj, ĉio, kio moviĝas sur la tero, laŭ siaj familioj, eliris el la arkeo.
209  GEN 9:3  Ĉio, kio moviĝas kaj vivas, servu al vi kiel manĝaĵo; kiel verdan herbon, Mi donis al vi ĉion.
216  GEN 9:10  kaj kun ĉiu viva ekzistaĵo, kiu estas kun vi, el birdoj, el brutoj, kaj el ĉiuj bestoj de la tero kun vi, el ĉiuj, kiuj eliris el la arkeo, kun ĉiuj bestoj de la tero.
218  GEN 9:12  Kaj Dio diris: Ĉi tio estas la signo de la interligo, kiun Mi metas inter Mi kaj inter vi kaj inter ĉiu viva ekzistaĵo, kiu estas kun vi, por eternaj generacioj:
221  GEN 9:15  kaj Mi rememoros Mian interligon, kiu ekzistas inter Mi kaj vi kaj ĉiu viva ekzistaĵo el ĉiu karno, kaj la akvo ne fariĝos plu diluvo, por pereigi ĉiun karnon.
222  GEN 9:16  Kaj la arko estos en la nubo; kaj Mi ĝin vidos, por memori pri la eterna interligo inter Dio kaj ĉiu viva ekzistaĵo el ĉiu karno, kiu estas sur la tero.
271  GEN 11:4  Kaj ili diris: Venu, ni konstruu al ni urbon, kaj turon, kies supro atingos la ĉielon, kaj ni akiru al ni gloron, antaŭ ol ni disiĝos sur la supraĵo de la tuta tero.
275  GEN 11:8  Kaj la Eternulo disigis ilin de tie sur la supraĵon de la tuta tero, kaj ili ĉesis konstrui la urbon.
276  GEN 11:9  Tial oni donis al ĝi la nomon Babel, ĉar tie la Eternulo konfuzis la lingvon de la tuta tero kaj de tie la Eternulo disigis ilin sur la supraĵon de la tuta tero.
329  GEN 13:10  Kaj Lot levis siajn okulojn kaj vidis, ke la tuta ĉirkaŭaĵo de Jordan, antaŭ ol la Eternulo pereigis Sodomon kaj Gomoran, tuta estas akvumata kiel ĝardeno de la Eternulo, kiel la lando Egipta, ĝis Coar.
330  GEN 13:11  Kaj Lot elektis al si la tutan ĉirkaŭaĵon de Jordan; kaj Lot ekiris orienten; kaj ili apartiĝis unu de la alia:
331  GEN 13:12  Abram enloĝiĝis en la lando Kanaana, kaj Lot enloĝiĝis en la urboj de la ĉirkaŭaĵo kaj starigis siajn tendojn ĝis Sodom.
348  GEN 14:11  Kaj ili prenis la tutan havon de Sodom kaj Gomora kaj ilian tutan manĝeblaĵon, kaj foriris.
357  GEN 14:20  kaj benata estu Dio Plejsupra, kiu transdonis viajn malamikojn en viajn manojn. Kaj Abram donis al li dekonaĵon el ĉio.
365  GEN 15:4  Kaj tiam la Eternulo diris al li jene: Ĉi tiu ne estos via heredanto; nur tiu, kiu eliros el via internaĵo, estos via heredanto.
368  GEN 15:7  Kaj Li diris al li: Mi estas la Eternulo, kiu elirigis vin el Ur la Ĥaldea, por doni al vi ĉi tiun landon kiel posedaĵon.
378  GEN 15:17  Kiam la suno subiris kaj fariĝis mallumo, subite forna fumo kaj fajra flamo trakuris inter tiuj distranĉitaĵoj.
401  GEN 17:3  Kaj Abram ĵetis sin vizaĝaltere, kaj Dio parolis al li, dirante:
406  GEN 17:8  Kaj Mi donos al vi kaj al via idaro post vi la landon, en kiu vi loĝas kiel fremdulo, la tutan landon Kanaanan, por eterna posedaĵo, kaj Mi estos Dio por ili.
415  GEN 17:17  Kaj Abraham ĵetis sin vizaĝaltere, kaj ekridis, kaj diris en sia koro: Ĉu de homo centjara fariĝos nasko, kaj ĉu Sara la naŭdekjara naskos?
436  GEN 18:11  Kaj Abraham kaj Sara estis maljunuloj de profunda aĝo; ĉe Sara ĉesiĝis la virinaj ordinaraĵoj.
475  GEN 19:17  Kaj kiam ili elkondukis lin eksteren, ili diris al li: Savu vin pro via animo; ne rigardu malantaŭen kaj haltu nenie en la tuta ĉirkaŭaĵo; sur la monton savu vin, por ke vi ne pereu.
483  GEN 19:25  Kaj Li ruinigis tiujn urbojn kaj la tutan ĉirkaŭaĵon kaj ĉiujn loĝantojn de la urboj kaj la kreskaĵojn de la tero.
486  GEN 19:28  kaj li ekrigardis en la direkto al Sodom kaj Gomora kaj al la tuta lando de la ĉirkaŭaĵo, kaj li vidis, ke jen fumo leviĝas de la tero kiel fumo el forno.
487  GEN 19:29  Kaj kiam Dio estis pereiganta la urbojn de la ĉirkaŭaĵo, Li rememoris pri Abraham, kaj Li elirigis Loton el la mezo de la ruinigado, kiam Li estis ruiniganta la urbojn, en kiuj loĝis Lot.
520  GEN 21:6  Kaj Sara diris: Ridindaĵon faris al mi Dio; ĉiu, kiu aŭdos, ridos pri mi.
529  GEN 21:15  Kaj konsumiĝis la akvo de la felsako, kaj ŝi ĵetis la infanon sub unu el la arbetaĵoj.
537  GEN 21:23  nun ĵuru do al mi per Dio, ke vi ne agos malfidele kun mi, nek kun mia filo, nek kun mia nepo; ke tiel same favorkore, kiel mi agis kun vi, vi agos kun mi, kaj kun la lando, en kiu vi loĝas kiel fremdulo.
538  GEN 21:24  Kaj Abraham diris: Mi ĵuras.
545  GEN 21:31  Tial tiu loko havas la nomon Beer-Ŝeba, ĉar tie ili ambaŭ ĵuris.
549  GEN 22:1  Post tiuj okazintaĵoj Dio provis Abrahamon, kaj diris al li: Abraham! Kaj tiu respondis: Jen mi estas.
561  GEN 22:13  Kaj Abraham levis siajn okulojn, kaj vidis, ke jen virŝafo malantaŭe implikiĝis per la kornoj en la arbetaĵoj. Kaj Abraham iris kaj prenis la virŝafon, kaj oferis ĝin kiel bruloferon anstataŭ sia filo.
564  GEN 22:16  kaj diris: Mi ĵuras per Mi, diras la Eternulo, ke ĉar vi faris tiun aferon kaj ne indulgis vian filon, la solan;
568  GEN 22:20  Post tiuj okazintaĵoj oni sciigis al Abraham, dirante: Jen ankaŭ Milka naskis infanojn al via frato Naĥor:
581  GEN 23:9  ke li donu al mi la duoblan kavernon, kiun li havas en la fino de sia kampo; por plena sumo da mono li donu ĝin al mi inter vi por tomba posedaĵo.
590  GEN 23:18  posedaĵo de Abraham antaŭ la okuloj de la filoj de Ĥet, de ĉiuj, kiuj venis en la pordegon de lia urbo.
592  GEN 23:20  Kaj la kampo kaj la kaverno sur ĝi fariĝis tomba posedaĵo de Abraham, kiun li akiris de la filoj de Ĥet.
595  GEN 24:3  kaj mi ĵurigas vin per la Eternulo, la Dio de la ĉielo kaj la Dio de la tero, ke vi ne prenos edzinon por mia filo el la filinoj de la Kanaanidoj, inter kiuj mi loĝas;
599  GEN 24:7  La Eternulo, la Dio de la ĉielo, kiu prenis min el la domo de mia patro kaj el mia patrujo, kaj diris al mi kaj ĵuris al mi, dirante: Al via idaro Mi donos ĉi tiun landon — Li sendos Sian anĝelon antaŭ vi, kaj vi prenos edzinon por mia filo el tie.
600  GEN 24:8  Kaj se la virino ne volos iri kun vi, tiam vi fariĝos libera de ĉi tiu mia ĵuro; nur mian filon ne revenigu tien.
601  GEN 24:9  Kaj la sklavo metis sian manon sub la femuron de sia sinjoro Abraham kaj ĵuris al li pri tiu afero.
602  GEN 24:10  Kaj la sklavo prenis dek kamelojn el la kameloj de sia sinjoro, kaj li iris; kaj ĉiaj bonaĵoj de lia sinjoro estis en liaj manoj. Kaj li leviĝis kaj iris Mezopotamion, al la urbo Naĥor.
604  GEN 24:12  Kaj li diris: Ho Eternulo, Dio de mia sinjoro Abraham, sukcesigu min hodiaŭ kaj faru favorkoraĵon al mia sinjoro Abraham.
606  GEN 24:14  kaj la junulinon, al kiu mi diros: Volu klini vian kruĉon, ke mi trinku, kaj ŝi diros: Trinku, kaj mi trinkigos ankaŭ viajn kamelojn — ŝin Vi destinis por Via sklavo Isaak; kaj per tio mi sciiĝos, ke Vi faris favorkoraĵon al mia sinjoro.
629  GEN 24:37  Kaj mia sinjoro ĵurigis min, dirante: Ne prenu edzinon por mia filo el la filinoj de la Kanaanidoj, en kies lando mi loĝas.
633  GEN 24:41  Tiam vi estos libera de mia ĵuro, kiam vi venos al mia familio; kaj se ili ne donos al vi, vi estos libera de mia ĵuro.