2 | GEN 1:2 | Kaj la tero estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo; kaj la spirito de Dio ŝvebis super la akvo. |
26 | GEN 1:26 | Kaj Dio diris: Ni kreu homon laŭ Nia bildo, similan al Ni; kaj ili regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj de la ĉielo kaj super la brutoj, kaj super ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero. |
28 | GEN 1:28 | Kaj Dio benis ilin, kaj Dio diris al ili: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la teron kaj submetu ĝin al vi, kaj regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj de la ĉielo, kaj super ĉiuj bestoj, kiuj moviĝas sur la tero. |
42 | GEN 2:11 | La nomo de unu estas Piŝon; ĝi estas tiu, kiu ĉirkaŭas la tutan landon Ĥavila, kie estas la oro. |
43 | GEN 2:12 | Kaj la oro de tiu lando estas bona; tie troviĝas bedelio kaj la ŝtono onikso. |
53 | GEN 2:22 | Kaj Dio la Eternulo konstruis el la ripo, kiun Li prenis de la homo, virinon, kaj Li venigis ŝin al la homo. |
54 | GEN 2:23 | Kaj la homo diris: Jen nun ŝi estas osto el miaj ostoj kaj karno el mia karno; ŝi estu nomata Virino, ĉar el Viro ŝi estas prenita. |
59 | GEN 3:3 | sed pri la fruktoj de la arbo, kiu estas en la mezo de la ĝardeno, Dio diris: Ne manĝu ion de ili kaj ne tuŝu ilin, por ke vi ne mortu. |
62 | GEN 3:6 | Kaj la virino vidis, ke la arbo estas bona por manĝi kaj ĝi estas ĉarma por la okuloj, kaj la arbo estas dezirinda por saĝiĝi; kaj ŝi prenis de ĝiaj fruktoj, kaj ŝi manĝis, kaj ŝi donis kune ankaŭ al sia edzo, kaj li manĝis. |
64 | GEN 3:8 | Kaj ili aŭdis la voĉon de Dio la Eternulo, kiu marŝis en la ĝardeno dum la malvarmeto de la tago; kaj Adam kaj lia edzino kaŝiĝis de Dio la Eternulo inter la arboj de la ĝardeno. |
66 | GEN 3:10 | Kaj tiu diris: Vian voĉon mi aŭdis en la ĝardeno, kaj mi ektimis, ĉar mi estas nuda; kaj mi kaŝis min. |
68 | GEN 3:12 | Kaj Adam diris: La edzino, kiun Vi donis al mi kiel kunulinon, ŝi donis al mi de la arbo, kaj mi manĝis. |
71 | GEN 3:15 | Kaj Mi metos malamikecon inter vi kaj la virino kaj inter via idaro kaj ŝia idaro; ĝi frapados vian kapon, kaj vi pikados ĝian kalkanon. |
75 | GEN 3:19 | En la ŝvito de via vizaĝo vi manĝados panon, ĝis vi revenos en la teron, el kiu vi estas prenita; ĉar vi estas polvo kaj refariĝos polvo. |
76 | GEN 3:20 | Kaj Adam donis al sia edzino la nomon Eva, ĉar ŝi estis patrino de ĉiuj vivantoj. |
81 | GEN 4:1 | Kaj Adam ekkonis Evan, sian edzinon, kaj ŝi gravediĝis, kaj ŝi naskis Kainon; kaj ŝi diris: Mi akiris homon de la Eternulo. |
82 | GEN 4:2 | Kaj plue ŝi naskis lian fraton Habel. Kaj Habel fariĝis ŝafpaŝtisto, kaj Kain fariĝis terlaboristo. |
84 | GEN 4:4 | Kaj Habel ankaŭ alportis el la unuenaskitoj de siaj ŝafoj kaj el ilia graso. Kaj la Eternulo atentis Habelon kaj lian donacoferon; |
87 | GEN 4:7 | Ja se vi agos bone, vi estos forta; sed se vi agos malbone, la peko kuŝos ĉe la pordo, kaj vin ĝi aspiros, sed vi regu super ĝi. |
91 | GEN 4:11 | Kaj nun estu malbenita de sur la tero, kiu malfermis sian buŝon, por preni la sangon de via frato el via mano. |
94 | GEN 4:14 | Jen Vi forpelas min hodiaŭ de sur la tero, kaj mi devas min kaŝi de antaŭ Via vizaĝo, kaj mi estos vaganto kaj forkuranto sur la tero, kaj iu ajn, kiu min renkontos, mortigos min. |
97 | GEN 4:17 | Kaj Kain ekkonis sian edzinon, kaj ŝi gravediĝis, kaj ŝi naskis Ĥanoĥon. Kaj li konstruis urbon, kaj li donis al la urbo nomon laŭ la nomo de sia filo: Ĥanoĥ. |
98 | GEN 4:18 | Kaj al Ĥanoĥ naskiĝis Irad, kaj al Irad naskiĝis Meĥujael, kaj al Meĥujael naskiĝis Metuŝael, kaj al Metuŝael naskiĝis Lemeĥ. |
100 | GEN 4:20 | Kaj Ada naskis Jabalon; li estis la patro de tiuj, kiuj loĝas en tendoj kaj paŝtas brutojn. |
105 | GEN 4:25 | Kaj denove Adam ekkonis sian edzinon, kaj ŝi naskis filon, kaj donis al li la nomon Set: Ĉar Dio metis al mi alian semon anstataŭ Habel, kiun mortigis Kain. |
106 | GEN 4:26 | Kaj al Set ankaŭ naskiĝis filo, kaj li donis al li la nomon Enoŝ. Tiam oni komencis alvokadi la nomon de la Eternulo. |
112 | GEN 5:6 | Kaj Set vivis cent kvin jarojn, kaj naskiĝis al li Enoŝ. |
113 | GEN 5:7 | Kaj Set vivis, post kiam naskiĝis al li Enoŝ, okcent sep jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. |
115 | GEN 5:9 | Kaj Enoŝ vivis naŭdek jarojn, kaj naskiĝis al li Kenan. |
116 | GEN 5:10 | Kaj Enoŝ vivis, post kiam naskiĝis al li Kenan, okcent dek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. |
117 | GEN 5:11 | Kaj la tuta vivo de Enoŝ estis naŭcent kvin jaroj, kaj li mortis. |
127 | GEN 5:21 | Kaj Ĥanoĥ vivis sesdek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li Metuŝelaĥ. |
128 | GEN 5:22 | Kaj Ĥanoĥ iradis kun Dio, post kiam naskiĝis al li Metuŝelaĥ, tricent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. |
131 | GEN 5:25 | Kaj Metuŝelaĥ vivis cent okdek sep jarojn, kaj naskiĝis al li Lemeĥ. |
132 | GEN 5:26 | Kaj Metuŝelaĥ vivis, post kiam naskiĝis al li Lemeĥ, sepcent okdek du jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. |
133 | GEN 5:27 | Kaj la tuta vivo de Metuŝelaĥ estis naŭcent sesdek naŭ jaroj, kaj li mortis. |
152 | GEN 6:14 | Faru al vi arkeon el ligno gofera; apartaĵojn faru en la arkeo, kaj ŝmiru ĝin per peĉo interne kaj ekstere. |
195 | GEN 8:11 | Kaj revenis al li la kolombo en tempo vespera, kaj jen ĝi havis en sia buŝo deŝiritan folion de olivarbo; kaj Noa konvinkiĝis, ke la akvo malfortiĝis sur la tero. |
208 | GEN 9:2 | Kaj ili timu vin kaj tremu antaŭ vi, ĉiuj bestoj de la tero kaj ĉiuj birdoj de la ĉielo, ĉio, kio moviĝas sur la tero, kaj ĉiuj fiŝoj de la maro; en viajn manojn ili estas transdonitaj. |
212 | GEN 9:6 | Se iu verŝos sangon de homo, lia sango ankaŭ estos verŝita de homo; ĉar laŭ la bildo de Dio estas farita la homo. |
229 | GEN 9:23 | Kaj Ŝem kaj Jafet prenis la veston kaj metis ĝin sur siajn ŝultrojn, kaj iris dorsdirekte kaj kovris la nudecon de sia patro; kaj iliaj vizaĝoj estis turnitaj malantaŭen, kaj la nudecon de sia patro ili ne vidis. |
237 | GEN 10:2 | La filoj de Jafet: Gomer kaj Magog kaj Madaj kaj Javan kaj Tubal kaj Meŝeĥ kaj Tiras. |
238 | GEN 10:3 | Kaj la filoj de Gomer: Aŝkenaz kaj Rifat kaj Togarma. |
239 | GEN 10:4 | Kaj la filoj de Javan: Eliŝa kaj Tarŝiŝ, Kitim kaj Dodanim. |
241 | GEN 10:6 | Kaj la filoj de Ĥam: Kuŝ kaj Micraim kaj Put kaj Kanaan. |
242 | GEN 10:7 | Kaj la filoj de Kuŝ: Seba kaj Ĥavila kaj Sabta kaj Raama kaj Sabteĥa; kaj la filoj de Raama; Ŝeba kaj Dedan. |
243 | GEN 10:8 | Kaj Kuŝ naskigis Nimrodon, kiu komencis esti potenca sur la tero. |
249 | GEN 10:14 | kaj la Patrusidojn kaj la Kasluĥidojn (de kiuj devenis la Filiŝtoj) kaj la Kaftoridojn. |
251 | GEN 10:16 | kaj la Jebusidoj kaj la Amoridoj kaj la Girgaŝidoj |
254 | GEN 10:19 | Kaj la limoj de la Kanaanidoj estis de Cidon ĝis Gerar kaj Gaza, ĝis Sodom kaj Gomora, Adma kaj Ceboim ĝis Laŝa. |
257 | GEN 10:22 | La filoj de Ŝem: Elam kaj Aŝur kaj Arpaĥŝad kaj Lud kaj Aram. |
258 | GEN 10:23 | Kaj la filoj de Aram: Uc kaj Ĥul kaj Geter kaj Maŝ. |
259 | GEN 10:24 | Kaj al Arpaĥŝad naskiĝis Ŝelaĥ, kaj al Ŝelaĥ naskiĝis Eber. |
265 | GEN 10:30 | Kaj ilia loĝloko estis de Meŝa ĝis Sefar, la orienta monto. |
270 | GEN 11:3 | Kaj ili diris unu al alia: Venu, ni faru brikojn kaj ni brulpretigu ilin per fajro. Kaj la brikoj fariĝis por ili ŝtonoj, kaj la bitumo fariĝis por ili kalko. |
277 | GEN 11:10 | Jen estas la generaciaro de Ŝem: Ŝem havis la aĝon de cent jaroj, kaj naskiĝis al li Arpaĥŝad, du jarojn post la diluvo. |
278 | GEN 11:11 | Kaj Ŝem vivis post la naskiĝo de Arpaĥŝad kvincent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. |
279 | GEN 11:12 | Kaj Arpaĥŝad vivis tridek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li Ŝelaĥ. |
280 | GEN 11:13 | Kaj Arpaĥŝad vivis post la naskiĝo de Ŝelaĥ kvarcent tri jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. |
314 | GEN 12:15 | kaj vidis ŝin la eminentuloj de Faraono, kaj ili laŭdis ŝin al Faraono; kaj oni prenis la virinon en la domon de Faraono. |
315 | GEN 12:16 | Kaj al Abram estis bone pro ŝi, kaj li havis ŝafojn kaj bovojn kaj azenojn kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj azeninojn kaj kamelojn. |
317 | GEN 12:18 | Kaj Faraono alvokis Abramon, kaj diris: Kion vi faris al mi? kial vi ne diris al mi, ke ŝi estas via edzino? |
318 | GEN 12:19 | kial vi diris: Ŝi estas mia fratino? Kaj mi prenis ŝin al mi kiel edzinon. Kaj nun jen estas via edzino; prenu kaj foriru. |
324 | GEN 13:5 | Kaj ankaŭ Lot, kiu iris kun Abram, havis ŝafojn kaj bovojn kaj tendojn. |
326 | GEN 13:7 | Kaj estis malpaco inter la paŝtistoj de la brutaro de Abram kaj la paŝtistoj de la brutaro de Lot; kaj la Kanaanidoj kaj Perizidoj tiam loĝis en la lando. |
327 | GEN 13:8 | Kaj Abram diris al Lot: Ne estu malpaco inter mi kaj vi kaj inter miaj paŝtistoj kaj viaj paŝtistoj, ĉar ni estas fratoj. |
339 | GEN 14:2 | ili faris militon kontraŭ Bera, reĝo de Sodom, kaj Birŝa, reĝo de Gomora, Ŝinab, reĝo de Adma, kaj Ŝemeber, reĝo de Ceboim, kaj la reĝo de Bela, kiu estas Coar. |
342 | GEN 14:5 | Kaj en la dek-kvara jaro venis Kedorlaomer, kaj la reĝoj, kiuj estis kun li, kaj ili venkobatis la Rafaidojn en Aŝterot-Karnaim, kaj la Zuzidojn en Ham, kaj la Emidojn en Ŝave-Kirjataim, |
344 | GEN 14:7 | Kaj ili reiris kaj venis al En-Miŝpat, kiu estas Kadeŝ, kaj venkobatis la tutan kampon de la Amalekidoj, kaj ankaŭ la Amoridojn, kiuj loĝis en Ĥacacon-Tamar. |
350 | GEN 14:13 | Kaj venis forsaviĝinto kaj diris al Abram la Hebreo, kiu loĝis en la arbareto de Mamre la Amorido, frato de Eŝkol kaj frato de Aner, kiuj estis en interligo kun Abram. |
360 | GEN 14:23 | ke eĉ fadenon aŭ rimenon de ŝuo mi ne prenos el ĉio, kio apartenas al vi, por ke vi ne diru: Mi riĉigis Abramon; |
361 | GEN 14:24 | escepto estos nur tio, kion manĝis la junuloj, kaj la parto de la homoj, kiuj iris kun mi: Aner, Eŝkol, kaj Mamre; ili prenu sian parton. |
362 | GEN 15:1 | Post tiuj fariĝoj la Eternulo diris al Abram en vizio jene: Ne timu, Abram, Mi estas via ŝildo; via rekompenco estas tre granda. |
370 | GEN 15:9 | Kaj Li diris al li: Prenu por Mi bovinon trijaran kaj kaprinon trijaran kaj ŝafon trijaran kaj turton kaj junan kolombon. |
382 | GEN 15:21 | kaj la Amoridojn kaj la Kanaanidojn kaj la Girgaŝidojn kaj la Jebusidojn. |
383 | GEN 16:1 | Kaj Saraj, la edzino de Abram, ne naskis al li; sed ŝi havis sklavinon, Egiptinon, kies nomo estis Hagar. |
384 | GEN 16:2 | Kaj Saraj diris al Abram: Jen la Eternulo ŝlosis min, ke mi ne nasku; eniru do al mia sklavino, eble mi havos infanojn per ŝi. Kaj Abram obeis la voĉon de Saraj. |
385 | GEN 16:3 | Kaj Saraj, la edzino de Abram, prenis Hagaron la Egiptinon, sian sklavinon, kiam pasis dek jaroj de la tempo, kiam Abram ekloĝis en la lando Kanaana, kaj ŝi donis ŝin al sia edzo Abram kiel edzinon. |
386 | GEN 16:4 | Kaj li venis al Hagar, kaj ŝi gravediĝis. Kaj ŝi vidis, ke ŝi gravediĝis, kaj tiam ŝia sinjorino senvaloriĝis en ŝiaj okuloj. |
387 | GEN 16:5 | Kaj Saraj diris al Abram: Vi estas maljusta kontraŭ mi; mi donis mian sklavinon en viajn brakojn, sed kiam ŝi vidis, ke ŝi gravediĝis, mi senvaloriĝis en ŝiaj okuloj; la Eternulo juĝu inter mi kaj vi. |
388 | GEN 16:6 | Kaj Abram diris al Saraj: Jen via sklavino estas en viaj manoj, faru kun ŝi ĉion, kio plaĉas al vi. Kaj Saraj komencis premi ŝin, kaj ŝi forkuris. |
389 | GEN 16:7 | Kaj trovis ŝin anĝelo de la Eternulo ĉe akva fonto en la dezerto, ĉe la fonto sur la vojo al Ŝur. |
390 | GEN 16:8 | Kaj li diris: Hagar, sklavino de Saraj, de kie vi venas kaj kien vi iras? Kaj ŝi diris: De Saraj, mia sinjorino, mi forkuras. |
391 | GEN 16:9 | Kaj la anĝelo de la Eternulo diris al ŝi: Reiru al via sinjorino, kaj humiliĝu sub ŝiaj manoj. |
392 | GEN 16:10 | Kaj la anĝelo de la Eternulo diris al ŝi: Mi multigos vian idaron tiel, ke pro multeco oni ne povos ĝin kalkuli. |