599 | GEN 24:7 | La Eternulo, la Dio de la ĉielo, kiu prenis min el la domo de mia patro kaj el mia patrujo, kaj diris al mi kaj ĵuris al mi, dirante: Al via idaro Mi donos ĉi tiun landon — Li sendos Sian anĝelon antaŭ vi, kaj vi prenos edzinon por mia filo el tie. |
606 | GEN 24:14 | kaj la junulinon, al kiu mi diros: Volu klini vian kruĉon, ke mi trinku, kaj ŝi diros: Trinku, kaj mi trinkigos ankaŭ viajn kamelojn — ŝin Vi destinis por Via sklavo Isaak; kaj per tio mi sciiĝos, ke Vi faris favorkoraĵon al mia sinjoro. |
622 | GEN 24:30 | Kaj kiam li vidis la ringon kaj la braceletojn sur la manoj de sia fratino, kaj kiam li aŭdis la vortojn de sia fratino Rebeka, kiu diris: Tiel parolis kun mi tiu viro — tiam li iris al la viro, kaj jen tiu staras ĉe la kameloj apud la fonto. |
636 | GEN 24:44 | kaj kiu diros al mi: Trinku vi, kaj ankaŭ por viaj kameloj mi ĉerpos — tio estas la virino, kiun la Eternulo destinis por la filo de mia sinjoro. |
882 | GEN 31:8 | Kiam li diris: Mikskoloraj estu via rekompenco — ĉiuj brutoj naskis idojn mikskolorajn; kaj kiam li diris: Striitaj estu via rekompenco — ĉiuj brutoj naskis striitajn. |
1169 | GEN 39:19 | Kiam lia sinjoro aŭdis la vortojn de sia edzino, kiujn ŝi diris al li, parolante: Tiel agis kun mi via sklavo — tiam li forte ekkoleris. |
1468 | GEN 48:16 | la anĝelo, kiu savis min de ĉia malbono — Li benu la knabojn; oni nomu ilin per mia nomo kaj per la nomo de miaj patroj Abraham kaj Isaak, kaj ili kresku kaj multiĝu sur la tero. |
3030 | LEV 11:32 | Kaj ĉio, sur kion falos io el ili malviva, estos malpura; ĉu ĝi estos ia ligna vazo, ĉu vesto, ĉu felo, ĉu sako, ĉu ia ilo, per kiu oni faras laboron — oni metu ĝin en akvon, kaj ĝi estos malpura ĝis la vespero, kaj tiam ĝi fariĝos pura. |
3040 | LEV 11:42 | Ĉio, kio rampas sur la ventro, kaj ĉio, kio iras sur kvar piedoj aŭ sur pli da piedoj, sed estas rampaĵo, kiu rampas sur la tero — ilin ne manĝu, ĉar ili estas abomenindaĵo. |
3143 | LEV 14:31 | kiom permesos lia bonstato — el unu li faros pekoferon kaj el la dua li faros bruloferon kune kun la farunofero; kaj la pastro pekliberigos la purigaton antaŭ la Eternulo. |
3813 | NUM 5:20 | sed se vi forflankiĝis kun alia viro anstataŭ via edzo kaj se vi malpuriĝis kaj iu viro kuŝis kun vi krom via edzo — |
3853 | NUM 7:2 | tiam alportis la estroj de Izrael, la ĉefoj de siaj patrodomoj, tiuj estroj de la triboj, tiuj, kiuj administris la kalkuladon — |
3875 | NUM 7:24 | En la tria tago — la estro de la Zebulunidoj, Eliab, filo de Ĥelon. |
3881 | NUM 7:30 | En la kvara tago — la estro de la Rubenidoj, Elicur, filo de Ŝedeur. |
3887 | NUM 7:36 | En la kvina tago — la estro de la Simeonidoj, Ŝelumiel, filo de Curiŝadaj. |
3893 | NUM 7:42 | En la sesa tago — la estro de la Gadidoj, Eljasaf, filo de Deuel. |
3899 | NUM 7:48 | En la sepa tago — la estro de la Efraimidoj, Eliŝama, filo de Amihud. |
3905 | NUM 7:54 | En la oka tago — la estro de la Manaseidoj, Gamliel, filo de Pedacur. |
3911 | NUM 7:60 | En la naŭa tago — la estro de la Benjamenidoj, Abidan, filo de Gideoni. |
3917 | NUM 7:66 | En la deka tago — la estro de la Danidoj, Aĥiezer, filo de Amiŝadaj. |
3923 | NUM 7:72 | En la dek-unua tago — la estro de la Aŝeridoj, Pagiel, filo de Oĥran. |
3929 | NUM 7:78 | En la dek-dua tago — la estro de la Naftaliidoj, Aĥira, filo de Enan. |
3987 | NUM 9:21 | Iufoje la nubo restadis de vespero ĝis mateno; tiam, kiam la nubo leviĝis matene, ili elmoviĝadis; iufoje tagon kaj nokton — kiam la nubo leviĝis, ili elmoviĝadis. |
3988 | NUM 9:22 | Iufoje du tagojn aŭ monaton aŭ pli longan tempon — kiel longe la nubo super la tabernaklo restis super ĝi, la Izraelidoj restadis tendare kaj ne elmoviĝadis; sed kiam ĝi leviĝis, ili elmoviĝadis. |
4043 | NUM 11:18 | Kaj al la popolo diru: Prepariĝu por morgaŭ, kaj vi manĝos viandon; ĉar vi ploris al la oreloj de la Eternulo, dirante: Kiu manĝigos al ni viandon? bone estis al ni en Egiptujo — tial la Eternulo donos al vi viandon, kaj vi manĝos. |
4051 | NUM 11:26 | Sed restis du viroj en la tendaro; la nomo de unu estis Eldad, kaj la nomo de la dua estis Medad; kaj suriris sur ilin la spirito — ĉar ili estis inter la enskribitaj, sed ne eliris al la tabernaklo — kaj ili ekprofetis en la tendaro. |
4141 | NUM 14:32 | Sed vi — viaj kadavroj falos en ĉi tiu dezerto. |
4145 | NUM 14:36 | Kaj la viroj, kiujn Moseo sendis, por esplorrigardi la landon, kaj kiuj revenis kaj murmurigis kontraŭ li la tutan komunumon, disvastigante malbonan famon pri la lando — |
4570 | NUM 27:14 | ĉar vi malobeis Mian ordonon en la dezerto Cin, dum la malpaco de la komunumo, ke vi montru ĉe la akvo Mian sanktecon antaŭ iliaj okuloj — tiu Akvo de Malpaco ĉe Kadeŝ en la dezerto Cin. |
4712 | NUM 31:46 | kaj da homoj dek ses mil) — |
4723 | NUM 32:3 | Atarot kaj Dibon kaj Jazer kaj Nimra kaj Ĥeŝbon kaj Eleale kaj Sibma kaj Nebo kaj Beon — |
4724 | NUM 32:4 | tiu lando, kiun la Eternulo venkobatis antaŭ la komunumo de Izrael — estas lando bona por brutaroj, kaj viaj servantoj havas brutarojn. |
4968 | DEU 2:28 | manĝaĵon vendu al mi pro mono, kaj mi manĝos, kaj akvon donu al mi pro mono, kaj mi trinkos: nur per miaj piedoj mi trairos — |
4969 | DEU 2:29 | kiel faris al mi la Esavidoj, kiuj loĝas sur Seir, kaj la Moabidoj, kiuj loĝas en Ar — ĝis mi transiros Jordanon en la landon, kiun la Eternulo, nia Dio, donas al ni. |
4996 | DEU 3:19 | Nur viaj edzinoj kaj viaj infanoj kaj viaj brutaroj — mi scias, ke vi havas grandnombrajn brutarojn — restu en viaj urboj, kiujn mi donis al vi; |
5262 | DEU 12:20 | Kiam la Eternulo, via Dio, vastigos viajn limojn, kiel Li diris al vi, kaj vi diros: Mi manĝos viandon — ĉar via animo ekdeziros manĝi viandon: tiam laŭ la tuta deziro de via animo manĝu viandon. |
5279 | DEU 13:6 | Kaj tiun profeton aŭ tiun sonĝiston oni devas mortigi; ĉar li predikis defalon de la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta kaj liberigis vin el la domo de sklaveco — por delogi vin de la vojo, laŭ kiu la Eternulo, via Dio, ordonis al vi iri; kaj ekstermu la malbonon el inter vi. |
5321 | DEU 14:29 | kaj venos la Levido — ĉar li ne havas parton kaj heredaĵon ĉe vi — kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas en via urbo, kaj ili manĝos kaj satiĝos; por ke benu vin la Eternulo, via Dio, en ĉiu faro de viaj manoj, kiun vi faros. |
5337 | DEU 15:16 | Kaj se li diros al vi: Mi ne foriros de vi, ĉar mi amas vin kaj vian domon — ĉar estas al li bone ĉe vi: |
5347 | DEU 16:3 | Ne manĝu kun tio fermentintaĵon; dum sep tagoj manĝu kun tio macojn, panon de mizero — ĉar rapidece vi eliris el la lando Egipta — por ke vi memoru dum la tuta tempo de via vivo la tagon de via eliro el la lando Egipta. |
5350 | DEU 16:6 | nur sur la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por loĝigi tie Sian nomon, buĉu la Paskon vespere, ĉe la subiro de la suno — tempo de via eliro el Egiptujo. |
5408 | DEU 18:22 | Kion la profeto diros en la nomo de la Eternulo kaj la afero ne fariĝos kaj ne plenumiĝos — tio estas la vortoj, kiujn la Eternulo ne diris; pro aroganteco diris tion la profeto; ne timu lin. |
5413 | DEU 19:5 | aŭ se iu iros kun sia proksimulo en arbaron, por haki lignon, kaj eksvingiĝos lia mano kun la hakilo, por haki la arbon, kaj la fero desaltos de la tenilo kaj trafos la proksimulon kaj tiu mortos — li forkuru al unu el tiuj urboj, por resti vivanta; |
5703 | DEU 29:21 | Kaj diros la venonta generacio, viaj infanoj, kiuj aperos post vi, kaj la alilandulo, kiu venos el malproksima lando kaj vidos la plagojn de ĉi tiu lando kaj ĝiajn malsanojn, per kiuj la Eternulo ĝin frapos — |
5704 | DEU 29:22 | sulfuro kaj salo, bruligitaĵo estas la tuta lando; ĝi ne estas prisemata kaj ne naskas, kaj nenia herbo tie elkreskas, simile al la ruinoj de Sodom kaj Gomora, Adma kaj Ceboim, kiujn la Eternulo ruinigis en Sia kolero kaj en Sia furiozo — |
6024 | JOS 8:20 | Kaj la loĝantoj de Aj ekrigardis malantaŭen, kaj vidis, ke fumo de la urbo iras al la ĉielo. Kaj ili ne havis lokon, kien forkuri — nek tien nek ĉi tien; kaj la popolo, kiu estis kurinta al la dezerto, turniĝis kontraŭ la persekutantojn. |
6393 | JOS 21:10 | Al la filoj de Aaron el la familioj de la Kehatidoj, el la Levidoj — ĉar ilia estis la loto unua — |
6700 | JDG 7:4 | Kaj la Eternulo diris al Gideon: Ankoraŭ estas tro multe da popolo; konduku ilin malsupren al la akvo, kaj tie Mi ilin elektos por vi. Pri kiu Mi diros al vi: Ĉi tiu iru kun vi — tiu devas iri kun vi; kaj ĉiu, pri kiu Mi diros al vi: Ĉi tiu ne iru kun vi — tiu ne devas iri. |
6862 | JDG 11:31 | tiam tiu, kiu eliros el la pordo de mia domo renkonte al mi, kiam mi feliĉe revenos de la Amonidoj — tiu apartenu al la Eternulo, kaj mi oferos lin kiel bruloferon. |
6864 | JDG 11:33 | Kaj li venkobatis ilin de Aroer ĝis Minit, dudek urbojn, kaj ĝis Abel-Keramim — tio estis tre granda venkobato; kaj la Amonidoj humiliĝis antaŭ la Izraelidoj. |
7519 | 1SA 14:9 | Se ili diros al ni tiel: Restu, ĝis ni atingos vin — tiam ni haltos sur nia loko kaj ne supreniros al ili; |
7520 | 1SA 14:10 | sed se ili diros tiel: Venu al ni supren — tiam ni supreniros; ĉar la Eternulo transdonis ilin en niajn manojn, kaj tio estos por ni pruvosigno. |
7744 | 1SA 20:12 | Tiam Jonatan diris al David: La Eternulo, Dio de Izrael, se mi esploros mian patron ĝis postmorgaŭ, kaj konvinkiĝos, ke li estas favora al David, kaj se mi tiam ne sendos al vi kaj ne malkaŝos al viaj oreloj — |
7753 | 1SA 20:21 | Kaj poste mi sendos junulon, dirante: Iru, trovu la sagojn. Se mi diros al la junulo: Jen la sagoj estas antaŭ vi, prenu ilin kaj venu — tiam estas paco al vi kaj nenio minacas, kiel vivas la Eternulo. |
7754 | 1SA 20:22 | Sed se mi tiel diros al la junulo: Jen la sagoj estas post vi malproksime — tiam foriru, ĉar la Eternulo vin forsendas. |
8426 | 2SA 15:34 | sed se vi reiros en la urbon, kaj diros al Abŝalom: Mi estos via sklavo, ho reĝo; kiel mi estis la sklavo de via patro delonge, tiel mi de nun estos via sklavo — tiam vi detruos por mi la konsilon de Aĥitofel. |
8578 | 2SA 20:21 | ne tia estas la afero; sed unu viro de la monto de Efraim — Ŝeba, filo de Biĥri, estas lia nomo — levis sian manon kontraŭ la reĝon David; donu lin solan, kaj mi foriros de la urbo. Kaj la virino diris al Joab: Jen lia kapo estos ĵetita al vi trans la muron. |
8740 | 1KI 1:20 | Sed vi, mia sinjoro, ho reĝo — la okuloj de ĉiuj Izraelidoj estas turnitaj al vi, por ke vi diru al ili, kiu sidos sur la trono de mia sinjoro la reĝo post li. |
8750 | 1KI 1:30 | kiel mi ĵuris al vi per la Eternulo, Dio de Izrael, dirante: Via filo Salomono reĝos post mi kaj li sidos sur mia trono anstataŭ mi — tiel mi faros hodiaŭ. |
8795 | 1KI 2:22 | Tiam respondis la reĝo Salomono kaj diris al sia patrino: Kial vi petas la Ŝunemaninon Abiŝag por Adonija? petu por li ankaŭ la reĝecon, ĉar li estas mia pli aĝa frato — por li, kaj por la pastro Ebjatar, kaj por Joab, filo de Ceruja. |
9063 | 1KI 9:9 | Kaj oni respondos: Pro tio, ke ili forlasis la Eternulon, ilian Dion, kiu elkondukis iliajn patrojn el la lando Egipta, kaj ili aliĝis al aliaj dioj kaj adorkliniĝis al ili kaj servis al ili — pro tio la Eternulo venigis sur ilin ĉi tiun tutan malbonon. |
9164 | 1KI 12:10 | Kaj la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li, parolis al li, dirante: Tiele diru al ĉi tiu popolo, kiu diris al vi: Via patro faris nian jugon tro peza, kaj vi faru ĝin malpli peza — tiele diru al ili: Mia malgranda fingro estas pli dika, ol la lumboj de mia patro; |
10051 | 2KI 18:23 | Nun provu konkuri kun mia sinjoro, la reĝo de Asirio; mi donos al vi du mil ĉevalojn — ĉu vi povas trovi rajdantojn por ili? |
10220 | 2KI 24:14 | Kaj li forkondukis ĉiujn Jerusalemanojn, ĉiujn eminentulojn, ĉiujn fortajn militistojn — dek mil estis forkondukitaj — kaj ĉiujn artistojn kaj ĉiujn forĝistojn; restis neniu krom la malriĉa popolo de la lando. |
10326 | 1CH 2:16 | Iliaj fratinoj estis: Ceruja kaj Abigail. La filoj de Ceruja estis: Abiŝaj, Joab, kaj Asahel — tri. |
10370 | 1CH 3:5 | Kaj jen estas tiuj, kiuj naskiĝis al li en Jerusalem: Ŝimea, Ŝobab, Natan, Salomono — ĉi tiuj kvar de Bat-Ŝua, filino de Amiel; |
10373 | 1CH 3:8 | Eliŝama, Eljada, kaj Elifelet — naŭ. |
10387 | 1CH 3:22 | La filo de Ŝeĥanja estis Ŝemaja; la filoj de Ŝemaja: Ĥatuŝ, Jigal, Bariaĥ, Nearja, kaj Ŝafat — ses. |
10388 | 1CH 3:23 | La filoj de Nearja: Eljoenaj, Ĥizkija, kaj Azrikam — tri. |
10389 | 1CH 3:24 | La filoj de Eljoenaj: Hodavja, Eljaŝib, Pelaja, Akub, Joĥanan, Delaja, kaj Anani — sep. |
10445 | 1CH 5:13 | Iliaj fratoj, laŭ iliaj patrodomoj: Miĥael, Meŝulam, Ŝeba, Joraj, Jakan, Zia, kaj Eber — sep. |
10540 | 1CH 7:1 | La filoj de Isaĥar estis: Tola, Pua, Jaŝub, kaj Ŝimron — kvar. |
10542 | 1CH 7:3 | La idoj de Uzi: Jizraĥja; la idoj de Jizraĥja: Miĥael, Obadja, Joel, kaj Jiŝija — kune kvin patrodomoj. |
10545 | 1CH 7:6 | Ĉe Benjamen: Bela, Beĥer, kaj Jediael — tri. |
10546 | 1CH 7:7 | La idoj de Bela: Ecbon, Uzi, Uziel, Jerimot, kaj Iri — kvin patrodomoj, militkapablaj. En la genealogiaj listoj ili prezentis la nombron de dudek du mil tridek kvar. |
10608 | 1CH 8:29 | En Gibeon loĝis: la fondinto de Gibeon — la nomo de lia edzino estis Maaĥa — |
10654 | 1CH 9:35 | En Gibeon loĝis: Jeiel, la fondinto de Gibeon — la nomo de lia edzino estis Maaĥa — |
10661 | 1CH 9:42 | kaj Aĥaz — li naskigis Jaaran, Jaara naskigis Alemeton, Azmaveton, kaj Zimrin; Zimri naskigis Mocan; |
10816 | 1CH 15:20 | Zeĥarja, Aziel, Ŝemiramot, Jeĥiel, Uni, Eliab, Maaseja, kaj Benaja — sur psalteroj, por sopranuloj; |
10817 | 1CH 15:21 | Matitja, Eliflehu, Mikneja, Obed-Edom, Jeiel, kaj Azazja — sur harpoj, por basuloj, por antaŭkanti; |
10818 | 1CH 15:22 | Kenanja, la estro de la Levidoj — por aranĝado; li aranĝadis la muzikon, ĉar li estis kompetentulo. |
10996 | 1CH 23:8 | La filoj de Ladan: la ĉefo Jeĥiel, Zetam, kaj Joel — tri. |
10997 | 1CH 23:9 | La filoj de Ŝimei: Ŝelomit, Ĥaziel, kaj Haran — tri. Tio estas la ĉefoj de patrodomoj de Ladan. |
10998 | 1CH 23:10 | Kaj la filoj de Ŝimei: Jaĥat, Zina, Jeuŝ, kaj Beria. Tio estas la filoj de Ŝimei — kvar. |
11000 | 1CH 23:12 | La filoj de Kehat: Amram, Jichar, Ĥebron, kaj Uziel — kvar. |
11011 | 1CH 23:23 | La filoj de Muŝi: Maĥli, Eder, kaj Jeremot — tri. |
11153 | 1CH 28:5 | Kaj el ĉiuj miaj filoj — ĉar multe da filoj donis al mi la Eternulo — Li elektis mian filon Salomono, ke li sidu sur la trono de la reĝado de la Eternulo super Izrael. |
11271 | 2CH 4:20 | la kandelabrojn kaj iliajn lucernojn, por bruligi ilin laŭ la preskribo antaŭ la plejsanktejo — el pura oro; |
11285 | 2CH 5:12 | kaj la Levidoj-kantistoj — ili ĉiuj, Asaf, Heman, Jedutun, iliaj filoj kaj fratoj — en bisinaj vestoj, kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, staris oriente de la altaro, kaj kun ili cent dudek pastroj, trumpetantaj per trumpetoj; |
11351 | 2CH 7:22 | Kaj oni respondos: Pro tio, ke ili forlasis la Eternulon, Dion de siaj patroj, kiu elkondukis ilin el la lando Egipta, kaj ili aliĝis al aliaj dioj kaj adorkliniĝis antaŭ ili kaj servis al ili — pro tio Li venigis sur ilin ĉi tiun tutan malbonon. |
11410 | 2CH 10:10 | Kaj la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li, parolis al li, dirante: Tiele diru al la popolo, kiu diris al vi: Via patro faris nian jugon tro peza, kaj vi faru ĝin malpli peza — tiele diru al ili: Mia malgranda fingro estas pli dika, ol la lumboj de mia patro; |
11602 | 2CH 20:10 | Kaj nun jen la Amonidoj kaj la Moabidoj kaj la loĝantoj de la monto Seir, tra kies lando Vi ne permesis al la Izraelidoj iri, kiam ili iris el la lando Egipta, sed ili devis iri preter kaj ne ekstermi ilin — |
11775 | 2CH 28:6 | Pekaĥ, filo de Remalja, mortigis el la Judoj cent dudek mil en unu tago, kiuj ĉiuj estis homoj bravaj — pro tio, ke ili forlasis la Eternulon, Dion de iliaj patroj. |
12777 | EST 4:11 | Ĉiuj servantoj de la reĝo kaj la popolo en la landoj de la reĝo scias, ke por ĉiu viro aŭ virino, kiu eniris al la reĝo en la internan korton ne vokite, ekzistas nur unu leĝo, nome la morto, krom nur en la okazo, se la reĝo etendas al li sian oran sceptron — tiam li restas vivanta; kaj mi ne estas vokita iri al la reĝo jam de tridek tagoj. |
12839 | EST 9:1 | En la dek-dua monato, tio estas en la monato Adar, en ĝia dek-tria tago, kiam venis la tempo de plenumo de la reĝa ordono kaj dekreto — en la tago, kiam la malamikoj de la Judoj esperis superforti ilin — la afero turniĝis, kaj la Judoj superfortis siajn malamikojn. |
13460 | JOB 24:20 | Forgesu lin la interno de lia patrino; La vermoj frandu lin; Oni lin ne plu rememoru; Li rompiĝu kiel malbona arbo — |
14364 | PSA 31:15 | Sed mi — mi fidas Vin, ho Eternulo; Mi diras: Vi estas mia Dio. |
14784 | PSA 55:13 | Ne malamiko min ja insultas — mi tion tolerus; Ne mia malamanto tenas sin grande kontraŭ mi — mi kaŝus min de li; |
15077 | PSA 73:2 | Sed mi — apenaŭ ne falŝanceliĝis miaj piedoj, Preskaŭ elglitis miaj paŝoj. |
17462 | ECC 4:11 | Ankaŭ se du kuŝiĝas, estas al ili varme; sed unu — kiel li varmiĝos? |