3122 | LEV 14:10 | Kaj en la oka tago li prenos du ŝafidojn sendifektajn kaj unu ŝafidinon sendifektan, jaraĝan, kaj tri dekonojn de efo da delikata faruno, miksita kun oleo, kiel farunoferon, kaj unu log’on da oleo. |
3124 | LEV 14:12 | Kaj la pastro prenos unu el la ŝafidoj kaj alportos ĝin kiel kulpoferon kune kun la log’o da oleo, kaj skuos tion kiel skuoferon antaŭ la Eternulo. |
3127 | LEV 14:15 | Kaj la pastro prenos iom el la log’o da oleo kaj verŝos sur sian maldekstran manplaton. |
3133 | LEV 14:21 | Se li estas malriĉa kaj ne havas sufiĉe da bonstato, tiam li prenu unu ŝafidon, kiel pekoferon-skuataĵon, por pekliberiĝi, kaj unu dekonon de efo da delikata faruno, miksita kun oleo, kiel farunoferon, kaj log’on da oleo; |
3136 | LEV 14:24 | Kaj la pastro prenos la ŝafidon de la kulpofero kaj la log’on da oleo, kaj la pastro skuos ilin kiel skuoferon antaŭ la Eternulo. |
8869 | 1KI 5:2 | La manĝprovizoj de Salomono por ĉiu tago estis: tridek kor’oj da delikata faruno kaj sesdek kor’oj da simpla faruno, |
8892 | 1KI 5:25 | Kaj Salomono donis al Ĥiram dudek mil kor’ojn da tritiko kiel manĝaĵon por lia domo kaj dudek kor’ojn da plej pura oleo. Tiom Salomono donadis al Ĥiram ĉiujare. |
9099 | 1KI 10:17 | kaj tricent malgrandajn ŝildojn el forĝita oro (tri min’oj da oro estis uzitaj por ĉiu el tiuj ŝildoj); kaj la reĝo metis ilin en la arbardomon de Lebanon. |
9703 | 2KI 6:25 | Estis granda malsato en Samario. Kaj ili sieĝis ĝin tiel longe, ĝis kapo de azeno ricevis la prezon de okdek sikloj, kaj kvarono de kab’o da sterko de kolomboj la prezon de kvin sikloj. |
11226 | 2CH 2:9 | Jen por la ĉarpentistoj, por la lignohakistoj, viaj servantoj, mi destinis dudek mil kor’ojn da draŝita tritiko, dudek mil kor’ojn da hordeo, dudek mil bat’ojn da vino, kaj dudek mil bat’ojn da oleo. |
11765 | 2CH 27:5 | Li militis kontraŭ la reĝo de la Amonidoj kaj venkis ilin; kaj la Amonidoj donis al li en tiu jaro cent kikarojn da arĝento, dek mil kor’ojn da tritiko, kaj dek mil da hordeo. Tion saman donis al li la Amonidoj ankaŭ en la dua jaro kaj en la tria. |
12495 | NEH 7:70 | El la ĉefoj de patrodomoj, kelkaj donis en la trezorejon de la laboroj dudek mil darkemonojn da oro kaj du mil ducent min’ojn da arĝento. |
12496 | NEH 7:71 | Kaj kion donis la ceteraj el la popolo, tio estis: dudek mil darkemonoj da oro kaj du mil min’oj da arĝento kaj sesdek sep pastraj vestoj. |
21710 | EZK 45:11 | La efo kaj la bat’o devas havi egalan amplekson, tiel, ke la bat’o entenu dekonon de ĥomero kaj la efo ankaŭ dekonon de ĥomero: laŭ la ĥomero oni fiksu ilian amplekson. |
21713 | EZK 45:14 | Kaj la leĝo pri la oleo estas: bat’o da oleo; bat’o estas dekono de kor’o; dek bat’oj faras ĥomeron, ĉar ĥomero entenas dek bat’ojn. |
25695 | LUK 16:6 | Kaj li diris: Cent bat’ojn da oleo. Kaj li diris al li: Prenu vian kalkulon, kaj tuj sidiĝu kaj skribu kvindek. |
25696 | LUK 16:7 | Tiam li diris al alia: Kaj kiom vi ŝuldas? Kaj li diris: Cent kor’ojn da tritiko. Li diris al li: Prenu vian kalkulon, kaj skribu okdek. |
25816 | LUK 19:16 | Kaj venis la unua, kaj diris: Sinjoro, via min’o produktis dek min’ojn. |
25818 | LUK 19:18 | Kaj venis la dua, kaj diris: Sinjoro, via min’o faris kvin min’ojn. |